Edith Baumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edith Baumann
Persona informo
Edith Baumann
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1909 (1909-08-01)
en Berlino
Morto 7-an de aprilo 1973 (1973-04-07) (63-jaraĝa)
en Orienta Berlino
Tombo The Socialists' Memorial vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Memorigilo Edith Baumann
Familio
Edz(in)o Erich Honecker vd
Infanoj Erika Wildau vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edith BAUMANN (naskiĝinta la 1-an de aŭgusto 1909 en Prenzlauer Berg, mortinta la 7-an de aprilo 1973 en Berlino) estis FDJ- kaj SED-funkciulino en la Germana Demokratia Respubliko. Inter 1947-1953 ŝi estis la edzino de Erich Honecker.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de masonisto kaj stenotipistino membriĝis en 1925 al la "Socialisma Laborista Junularo" kaj estraranis ĉe la "Junaj Socialistoj". En 1931 ŝi aliĝis al la partio "Sozialistische Arbeiterpartei Deutschlands" (SAPD) kaj iĝis estraranino ĉe la junulara organizaĵo "Sozialistischer Jugend-Verband Deutschlands" (SJVD). Ŝi arestitis en aŭtuno 1933 kaj restis enprizone ĝis 1936.

En septembro 1945 ŝi komisiitis formi la Centran porjunularan komitaton por la Sovetia zono sub la gvidado de Erich Honecker. Ŝi vicestris kaj kunfondis en marto 1946 FDJ. Unue ŝi fariĝis ĝenerala sekretariino kaj poste - ĝis 1949 - vicesetrino de FDJ, denove sub Erich Honecker. Pro la perfortita unuiĝo de la socialdemokratoj kun la komunistoj en 1946 ŝi aŭtomate iĝis membrino de SED, al kiu ŝi apartenis ĝismorte.

Inter 1949-53 ŝi estis ano en la Sekretariejo de la Centra komitato de SED kaj estis ĉefa sekretariino de la SED-distriktsekcio Berlino. Inter 1955-61 ŝi gvidis la laborgrupon porvirinan ĉe la Centra komitato kaj kandidatis inter 1958-63 por la politburoo de SED. Inter 1961-63 ŝi estis paralele sekretariino de la Centra komitato de SED. Poste ŝi deĵoris ĝis 1973 kiel urba konsilianino kaj sekretariino de la Magistrato de Berlino.

En 1947 ŝi kunfondis la Demokratian virinan ligon (DFD), kie ŝi estraranis ĝis 1964. Ekde 1949 ĝismorte ŝi estis deputitino ĉe Volkskammer.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1955, 1959 kaj 1960 Ordeno "Banner der Arbeit"
  • 1955 Clara-Zetkin-medalo
  • 1955 Vaterländischer Verdienstorden (arĝente)
  • 1965 Vaterländischer Verdienstorden (ore)
  • 1969 Honora buko aldone al "Vaterländischer Verdienstorden" (en oro)
  • 1989 poŝtmarko kun ŝia portreto

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Geschichte der deutschen Jugendbewegung. Ein Vortrag. Berlin 1947.
  • Bericht über die Ratstagung der IDFF in Peking und ihre Bedeutung für unsere Arbeit in Deutschland. Berlin 1956

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erich Baumann (Politikerin) en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Handbuch der Volkskammer (2. Wahlperiode), Kongress-Verlag Berlin 1957
  • Handbuch der Volkskammer (3. Wahlperiode), Kongress-Verlag Berlin 1959
  • Hans-Rainer Sandvoß: Widerstand in Prenzlauer Berg und Weißensee. (= Schriftenreihe Widerstand 1933–1945, ISBN 3-926082-03-8; Band 12). Gedenkstätte Deutscher Widerstand, 2000 (Baumann en la kontraŭnazia agado)
  • Mario Niemann, Andreas Herbst: SED-Kader. Die mittlere Ebene. Biographisches Lexikon. 2010, S. 101

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]