Batalo de Racławice
Aspekto
| Batalo de Racławice | |||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Konflikto: Insurekcio de Kościuszko | |||||||
Batalo de Racławice, la pentraĵo de Jan Matejko
| |||||||
| batalo | |||||||
| |||||||
| Flankoj | |||||||
| Pollando | Rusio | ||||||
| Komandantoj | |||||||
| Tadeusz Kościuszko | Fjodor Denisov kaj Aleksandr Domasov | ||||||
| Forto | |||||||
| 4440 homoj 12 kanonoj |
5000 homoj 30 kanonoj | ||||||
| Perdoj | |||||||
| 500 mortigitoj | 500 mortigitoj | ||||||

dimensioj 77 x 132 mm, ekspoziciaĵo de la Muzeum Miniaturowej Sztuki Profesjonalnej Henryk Jan Dominiak en Tychy[1][2].
La Batalo de Racławice [racŭavice] okazis la 4-an de aprilo 1794 ĉe la vilaĝeto Racławice (nun en distrikto Miechów) en Malgrandpollando dum la insurekcio de Kościuszko. Polaj trupoj sub komando de Tadeusz Kościuszko venkis super rusa armeo de Fjodor Denisov kaj Aleksandr Domasov.
Polaj fortoj dum la batalo
[redakti | redakti fonton]Regula armeo
[redakti | redakti fonton]- 2 batalionoj el piediranta regimento de Czapski - 400 homoj
- 2 batalionoj el piediranta regimento de Wodzicki - 400 homoj
- 2 batalionoj el piediranta regimento de Ożarowski - 400 homoj
- 1 bataliono el piediranta regimento de Raczyński - 200 homoj
- 10 eskadronoj de Madaliński - 400 homoj
- 10 eskadronoj de Manget - 400 homoj
- 4 eskadronoj de Biernacki - 160 homoj
- 2 eskadronoj de duko Wirtemberg - 80 homoj. Entute 2440 homoj en regularaj trupoj.
Armeo de volontuloj
[redakti | redakti fonton]2000 kamparanoj armigitaj per militaj falĉiloj kaj lancoj. Kościuszko havis ankaŭ 11 kanonojn.
Bilanco
[redakti | redakti fonton]Pola armeo perdis 500 homojn. Malgraŭ ke la batalo estis venkita, Kościuszko ne sukcesis tute forpeli Rusojn de Malgrandpolio. Tamen gloro de la venko iris al ĉiu regiono de Pollando, ekz. inspiris komencon de Varsovia insurekcio (17-an de aprilo 1794) kaj donis al poloj esperon je feliĉa venko de la insurekcio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Batalo de Racławice. (2-a de noviembre 2024).
- ↑ Sekcio de Pentraĵo, Desegnaĵo kaj Grafiko. (2-a de noviembre 2024).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
