Gabriela Mistral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriela Mistral
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Lucila de María Godoy Alcayaga
Naskiĝo 7-an de aprilo 1889 (1889-04-07)
en Vicuña
Morto 10-an de januaro 1957 (1957-01-10) (67-jaraĝa)
en Hempstead
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Tumba de Gabriela Mistral vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater Escuela Normal № 1 de Santiago vd
Subskribo Gabriela Mistral
Familio
Patro Juan Jerónimo Godoy Villanueva vd
Edz(in)o
Parencoj Juan Miguel Godoy Mendoza vd
Profesio
Alia nomo Gabriela Mistral vd
Okupo poeto • diplomatoinstruistoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La monumento (busto) de Gabriela Mistral en Guajakilo / Guayaquil, Ekvadoro.

Gabriela MISTRAL, realnome Lucila de María del Perpetuo Socorro GODOY Alcayaga (naskiĝis la 7-an de aprilo 1889 en Vicuña, Ĉilio; mortis la 10-an de januaro 1957 en Hempstead, Usono) estis ĉilia poetino.

En la jaro 1945 ŝi estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gabriela Mistral naskiĝis en Vicuña, Ĉilio. Ŝia patro estis instruisto, kaj forlasis la familion, kiam la knabino havis tri jarojn. Kiel 16-jara junulino Gabriela komencis labori kiel helpinstruistino, por finance subteni sian familion. Jam frue ŝi komencis verki, ŝiaj unuaj tekstoj en la jaro 1905 aperis en gazetoj. Sian pseŭdonimon Gabriela Mistral ŝi elektis pro du admirataj personoj: la franca poeto Frederic Mistral kaj la itala verkisto Gabriele D'Annunzio.

En 1909 ŝia amato Romelio Ureta faris suicidon, post kiam defraŭda delikto de li malkovriĝis. Gabriela Mistral redonis tiun ĉi travivaĵon en sia verkaro. En 1924 ŝi pro Sonetos de la Muerte gajnis ĉilian literaturpremion, kiu famigis ŝin en tuta Latinameriko.

De 1906 ĝis 1922 Gabriela Mistral laboris kiel instruistino. Unu jaron post la morto de Ureta ŝi sukcese trapasis sian instruistan ekzamenon. Ŝi laboris en diversaj lokoj kaj en 1921 ŝi fariĝis direktorino de unu el la plej renomaj lernejoj por knabinoj el riĉaj familioj en Ĉilio. En la jaro 1922 aperis ŝia dua poemaro Desolación, kiu temas pri amo, morto kaj espero kaj rikoltis entuziasmon internacinivele.

Poste Gabriela Mistral vivis ĉefe eksterlande. Invitite de la meksika ministerio de kulturo ŝi partoprenis tie la reformon de la lerneja sistemo, poste ŝi vojaĝis al Usono kaj Eŭropo. En 1930 ŝi fariĝis gastprofesorino en la Novjorka Barnard College kaj en la Vassar College en Poughkeepsie.

En la jaro 1933 ŝi fariĝis diplomatino kaj estris la konsulejon en Madrido. Samjare ŝi adoptis sian nevon Juan Miguel. Dum la sekvaj jaroj ŝi reprezentis Ĉilion en Brazilo, Hispanio, Portugalio kaj Usono. Dum la dua mondmilito ŝi restadis en Brazilo, kie ŝi ekkonis la geedzojn Lotte kaj Stefan Zweig. En 1942 la geedzoj faris suicidon, kaj la jaron poste la adoptita filo de Gabriela Mistral mortigis sin mem.

Dum la lastaj vivojaroj ŝia malbona sanstato (ŝi suferis de kancero) devigis ŝin retiri sin el la publika vivo. En 1954 ŝi lastfoje revenis al Ĉilio, kie oni entuziasme salutis ŝin. La 10-an de januaro, 1957 ŝi mortis en sia Novjorka domo de la sekvoj de la kancero.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Gabriella Mistral estis nomita la "Reĝino de Iberia Literaturo" ĉar ŝiaj verkoj donas klaran esprimon al la hispana karaktero. La unua kolekto de kantoj de Mistral, Desolation, estas tre influita de la instrua sperto, kiu prenas preskaŭ religian dimension. Patrineco, kiu ŝi ne spertis rekte, estas ŝia unua poezia temo. Patrino funebrigita, ploranta, portanto de sufero, ĉefrolas multajn el siaj kantoj. infanaĝe, ŝia patrino legis al ŝi el la Biblio, precipe kelkajn psalmojn, kaj tiel la religia stilo, sen asketismoabstinado, eliras el siaj verkoj.

Ŝi ankaŭ kantas pri la ĉiutagaĵoj - pri la akvo, pri la salo, pri la ŝtono, en kiuj ŝi malkaŝas potencajn fontojn de inspiro kaj intensajn metaforojn.

En la antaŭparolo al la traduko de ŝiaj poemoj en la francan, Paul Valery skribis: "Ĉi tiu virino kantis la infanon kiel neniu antaŭe faris."

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Desolación (poemoj, 1922)
  • Ternura (poemoj, 1924)
  • Tala (poemoj, 1938)
  • Lagar (poemoj, 1954)

De du ŝiaj poeziaĵoj kaj de unu fragmento ekzistas la versio en Esperanto: – “El ruego” (La peto), trad. Amalia Núnez Dubús, en “Esperanto de UEA” 1957-4, p. 62; – “Tres árboles” (Tri arboj), trad. Emilio Pfeffer, en “Esperanto de UEA” 1964-2, p. 26: – fragmento el “Desolación”, trad. Amalia Núnez Dubús, en “Esperanto de UEA” 1957-4, p. 63.

Mi transskribas “Tres árboles” en Esperanto ([1]).

TRI ARBOJ / “Tres árboles”

Tri arboj falintaj

restis ĉe la bordo de l’ vojeto.

La hakisto ilin forgesis kaj ili

konversas am-kunpremite, kiel tri blinduloj.

La sun’ de subiro metas

sian sangon vivan en la fenditajn lignojn,

kaj portas for la vento la aromon

de ilia flanko aperta!

Unu, tordita, etendas

sian brakon gigantan kaj de foliaro treman

al la alia, kaj ĝiaj vundoj estas

kiel okuloj du, plenaj de peto.

La hakisto ilin forgesis. La nokto

benos. Mi estos kun ili.

Ricevos en la kor’ iliajn mildajn

rezinojn. Al mi ili estos kiel fajro.

Kaj mutajn kaj alpremitajn

nin trovu la tago, en unu grupo funebra.

Gabriela Mistral, trad. Emilio Pfeffer

(“Esperanto de UEA” 1964-2, p. 26)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]