Roger Martin du Gard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Martin du Gard
Nobel-premiito
Persona informo
Roger Martin du Gard
Naskiĝo 23-an de marto 1881 (1881-03-23)
en Neuilly-sur-Seine
Morto 22-an de aŭgusto 1958 (1958-08-22) (77-jaraĝa)
en Château du Tertre
Tombo Monastère de Cimiez vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Château du Tertre vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée CondorcetÉcole nationale des chartesÉcole du LouvreLycée Janson-de-Sailly vd
Subskribo Roger Martin du Gard
Familio
Edz(in)o Hélène Foucault vd
Profesio
Okupo verkistoarkivistodramaturgo vd
Verkado
Verkoj Q3170605 ❦
La Tiboj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roger Martin du Gard (naskiĝis en Neuilly-sur-Seine, Francio, 23-a de marto 1881 kaj mortis en Bellême, en sama lando, 22-a de aŭgusto 1958).

Franca verkisto kiu gajnis la Nobel-premion en literaturo en 1937 por "la arta viveco kaj lojaleco, en kiuj li pentris la kontrastojn en la vivoj de homoj kaj ankaŭ la fundamentajn aspektojn de la vivo de nia tempo."

En Les Thibault - L'été 1914, li tiel skribis pri esperanto:

Ĉe la bazo de la ŝtuparo tri viroj vigle diskutis en lingvo, kiu estis nek la hispana, nek la itala. Temis pri tri fervoraj esperantistoj. Unu el ili, Charpentier, profesoro en Laŭzano, veninte ĉi tiun tagon por aŭskulti la prelegon de Janotte, estris revuon sufiĉe legatan en la revoluciulaj medioj: ‚La esperantisto de Lemano’. Li neniam maltrafis okazon aserti, ke unu el la ĉefaj bezonoj de la internacia mondo estas universala lingvo, ke la alpreno de Esperanto, komuna helpilo de ĉiuj naciaj lingvoj, faciligos materialajn kaj spiritajn interŝanĝojn inter la homoj, kaj li ŝatis apogi sin sur la respektinda aŭtoritato de Kartezio, kiu, en privata letero, tre precize esprimis sian deziron de universala lingvo, tre facile lernebla, prononcebla kaj skribebla, kaj, tio estas precipa, kiu helpos komprenon ...

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Devenir (1906)
  • L'Une de Nous (1909)
  • Jean Barois (1913)
  • Les Thibault : Le Cahier gris (1922)
  • Les Thibault : Le Pénitencier (1922)
  • Les Thibault : La Belle Saison (1923)
  • Les Thibault : La Consultation (1928)
  • Les Thibault : La Sorellina (1928)
  • Les Thibault : La Mort du père (1929)
  • Vieille France (1933)
  • Les Thibault : l'Été 1914 (1936)
  • Les Thibault : l'Épilogue (1940)
  • Correspondance avec André Gide (postmorta 1968)
  • Le Lieutenant-colonel de Maumort (postmorta 1983)