Antoni Radziwiłł

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antoni Radziwiłł
Anton Radzivił. Антон Радзівіл (J. Schröder, 1810).jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1775 (1775-06-13)
en Vilno
Morto 7-an de aprilo 1833 (1833-04-07) (57-jara)
en Berlino
Tombo Katedralo de Poznano
Lingvoj pola lingvo
Ŝtataneco PrusioRusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Familio
Patro Michał Hieronim Radziwiłł
Patrino Helena Przeździecka
Frat(in)oj Michał Gedeon Radziwiłł • Q22981310
Edz(in)o Princess Louise of Prussia
Infanoj Wilhelm Fürst von Radziwill • Bogusław Fryderyk Radziwiłł • Elisa Radziwill
Profesio
Profesio komponistopolitikisto
Information icon.svg
vdr

Princo Antoni Henryk Radziwiłł (Pola prononco: [radʑiˈviw]; 13a de Junio 1775 – 7a de Aprilo 1833) estis Pola kaj Prusia nobelo, aristokrato, muzikisto kaj politikisto. Dekomence hereda Duko de Nieśwież kaj Ołyka, kiel branĉo de la familio Radziwiłł li tenis ankaŭ la honoran titolon Reichsfürst de la Sankta Romia Imperio. Inter 1815 kaj 1831 li agadis kiel Duko-Guberniestro (pole: książę-namiestnik, germane: Statthalter) de la Granda Duklando de Posen, nome aŭtonoma provinco de la Regno Prusio kreita el teritorioj de Granda Pollando aneksitaj en la Dispartigoj de Pollando-Litovio.