Max von der Grün

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Max von der Grün (naskiĝis la 25-an de majo 1926 en Bayreuth; mortis la 7-an de aprilo 2005 en Dortmund) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Max von der Grün naskiĝis kiel filo de Margarete von der Grün, kiu devenis el malriĉiĝinta nobela familio de Frankonio. Li pasigis sian infanaĝon plejparte ĉe la geavoj en Supra Bavario. Lia stifpatro estis malliberigita de 1938 ĝis 1945 en la nazia koncentrejo Flossenbürg, kaj Max pro tio ne rajtis frekventi gimnazion, sed post fino de lernado en reallernejo kaj en komerca lernejo eklaboris en renoma firmao de porcelanaĵoj en Selb kaj Marktredwitz. En 1943 li estis devigita soldatiĝi, kaj komence de 1944 iĝis usona militkaptito en Bretonio. Post iom da tempo en soldata malliberejo en Skotio, li pasigis tri jarojn en soldataj malliberejoj en la usonaj subŝtatoj Luiziano, Teksaso kaj Nov-Meksiko, laboranta en plantejoj de kotono kaj de sukerkano, kiel arbofaligisto kaj kiel kuproministo. Estante inter la plej junaj malliberigitoj, li poste ripete diris ke tiuj preskaŭ tri jaroj "estis mia universitato". Li konatiĝis kun germanlingva literaturo kiun en Nazia Germanio estis malpermesintaj la faŝistaj regantoj, kaj kun usona kaj brita literaturo, kaj entuziasmiĝis pri literaturo. Fine de 1946 li estis liberigita kaj resendita al Bavario.

Post sia reveno li komence plenumis diversajn helpajn laborojn kaj lernis la metion de masonisto. Ĉar li en sia hejmregiono ne vidis profesian perspektivon, li translokiĝis al la industria Ruhr-Regiono de okcidenta Germanio kaj tie eklaboris kiel ministo. Dufoje li estis viktimo de minejaj akcidentoj, kaj post tria akcidento li de karbohakisto iĝis mineja lokomotivisto. Jam tiam li verkis literaturon. La sperton de la minejaj akcidentoj li en 1962 transformis al la romano Männer in zweifacher Nacht ("viroj en duobla nokto"), kiu estis publike atentata. Ekde 1959 li konis la direktoron de la bibliotekoj de Dortmund, Fritz Hüser, kies nomo ankaŭ ligiĝas al la konservo de la heredaĵo de la tiuregiona laborista Esperanto-movado. Fritz Hüser iĝis lia subtenanto, kaj peris kontakton al literatura eldonejo. Lia dua romano, Irrlicht kaj Feuer, en 1963 definitive konatigis lin.

Max von der Grün estis edzo kaj patro de filino kaj de filo. De la jaro 1963 ĝis sia morto li vivis kiel libera verkisto en urboparto de Dortmund. Lia heredaĵo konservatas en la Fritz-Hüser-instituto en Dortmund.

En siaj libroj li temigis la laboristan mondon kaj aktualajn politikajn kaj sociajn problemojn. Li tial konsideratas inter al plej gravaj germanlingvaj verkistoj pri literaturo de la laborista vivo post la Dua Mondmilito. Nacie kaj internacie li aparte konatiĝis per sia porinfana romano Vorstadtkrokodile de 1976, en en kiu paralizita knabo volas iĝi membro en aventurema infana grupo, la "antaŭurbaj krokodiloj", kaj la nehandikapitaj infanoj komence hezitas kontakti kun li. Tiu romano dufoje filme adaptiĝis, kaj iĝis la bazo de du pliaj, daŭrigaj kinejaj filmoj, sed ankaŭ aliaj verkaĵoj de li iĝis bazo de televidaj filmoj.

Aldone li verkis la tekston de opero pri la industria Ruhr-Regiono, nomata Brot und Spiele. Ruhroper.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]