Saltu al enhavo

Flago de Monako

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Monako (france: Drapeau de Monaco) havas du egalajn horizontalajn striojn de ruĝaj (pinto) kaj blankaj koloroj, kiuj estis la heraldikaj koloroj de la dinastio Grimaldi, ekde almenaŭ 1339. La nuna dukolora dizajno estis adoptita la 4-an de aprilo 1881, sub Princo Karlo la 3-a.

Antaŭe Monako uzis flagon, kie estis ruĝaj kaj blankaj romboj.

Post la dua mondmilito Monako protestis forte, ĉar Indonezio ekuzis preskaŭ saman flagon. Kimmo Kiljunen skribis, ke oni povis stile solvi la problemon, se Monako prenus al uzo sian eksan flagon.

La origina flago de Monako, kiu estis simila al la nuna ŝtatflago portis pli malnovan version de la blazono. Ĝin estis uzita de la fruaj tempoj de la princlando (krom la tempo de la aneksado al Francio de 1793 ĝis 1814) ĝis la nuna, pli simpla dizajno adoptita en 1881.