Ilham Alijev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilham Hejdar oglu Alijev
İlham Heydər oğlu Əliyev
Ilham Aliyev in 2023
Ilham Aliyev in 2023
Antaŭulo Hejdar Alijev
Persona informo
İlham Əliyev
Naskiĝo 24-an de decembro 1961
en Bakuo, Azerbajĝana SSR, Sovetunio
Religio ŝijaisma islamo
Lingvoj rusaturkafrancaazerbajĝanaangla [#]
Ŝtataneco AzerbajĝanoSovetunio [#]
Alma mater Baku city secondary school number 6 • MGIMO [#]
Partio Nova Azerbajĝana Partio
Subskribo Ilham Alijev
Familio
Patro Hejdar Alijev [#]
Patrino Zarifa Aliyeva [#]
Gefratoj Sevil Aliyeva [#]
Edz(in)o Mehriban Alijeva
Infanoj Leyla Aliyeva • Arzu Aliyeva • Heydar Aliyev [#]
Profesio
Okupo politikisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

İlham Heydər oğlu Əliyev, alternative azerbajĝana skriba formo İlham Heydär oğlu Äliyev, en Esperanto Ilham Hejdar oglu AlijevIlham Hejder oglu Elijev, kutima ankaŭ la rusa formo Ильхам Алиев kaj ties latinliterigoj Ilĥam Alijev, angle Ilkham Aliyevgermane Ilcham Alijew, estas azerbajĝana politikisto naskiĝinta la  24-an de decembro 1961(nun 1961-12-24), do nun 61-jara). Ekde la 31-a de oktobro 2003 li estas la prezidento de Azerbajĝano. La politikisto transprenis la postenon de sia patro, Hejdar Alijev. Pli frue Ilham Alijev estis la ĉefministro.

Li naskiĝis en Bakuo, tiam parto de Azerbajĝana SSR ene de Sovetunio. Li finis la Instituton pri Internaciaj Rilatoj en Moskvo kaj poste ties aspiranturon, en 1985-1990 instruis en tiu instituto. En 1991-1994 li laboris en kelkaj privataj firmaoj. En 1994-2003 li estis prezidanto de la Ŝtata Nafta Kompanio de Azerbajĝana Respubliko, kaj ekde 1997 ĝis nun prezidanto de la Nacia Olimpika Komitato de Azerbajĝano.

Ilham Alijev estas aŭtoro de kelkaj esplorlaboroj pri geopolitikaj aspektoj de nafta politiko de Azerbajĝano, kaj havas doktoran titolon de politikaj sciencoj. Li libere parolas la azerbajĝanan, rusan, anglan, francan kaj turkan lingvojn.

La opozicio kaj la aktivistoj de la homrajtprotekta movado plendas, ke ekde la enposteniĝo de Ilham Alijev la enlanda situacio pri homaj rajtoj ne pliboniĝis. Kelkaj komentantoj supozas, ke tio okazas pro tio, ke okcidentaj landoj pretas permesi al Azerbajĝano ion, kio ne permeseblas aliloke, pro la nafto, kiun la ŝtato havas.

Ilham Alijev estas edziĝinta al la parlamentanino Mehriban Arif qızı Əliyeva (naskiĝis en 1964 je la nomo Mehriban Arif qızı Paşayeva). La paro havas du filinojn kaj filon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]