Abulfaz Elĉibej
Əbülfəz Qədirqulu oğlu Elçibəy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Abulfaz Elĉibej
| |||||
Persona informo | |||||
Əbülfəz Elçibəy | |||||
Naskonomo | Əbülfəz Qədirqulu oğlu Əliyev | ||||
Naskiĝo | 24-an de junio 1938 en Naĥiĉevano, Azerbajĝana SSR, Sovetunio | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 2000 en Ankaro, Turkio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Aleo de Honoro vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio Azerbajĝano vd | ||||
Alma mater | Ŝtata Universitato de Bakuo vd | ||||
Partio | Azerbajĝano Popola Fronto Partio | ||||
Subskribo | |||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Dum | 17-a de junio 1992 – 1-a de septembro 1993 | ||||
Antaŭulo | Isa Gambar | ||||
Sekvanto | Hejdar Alijev | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Əbülfəz Qədirqulu oğlu Elçibəy en la azera (Ebulfez Elçibey en la turka; Абульфаз Эльчибей en la rusa; naskiĝinta la 24-an de junio 1938, mortinta la 22-an de aŭgusto 2000 en Ankaro, Turkio. Li estis azera politikisto, eksa prezidanto de Azerbajĝano ekde junio 1992 ĝis junio 1993.
Lia familinomo origine estis « Alijev », sed li ne havas parencecon kun Hejdar kaj Ilham Alijev. Dum la komunisma epoko, li gvidis kontraŭkomunismajn aktivaĵojn kaj ŝanĝis sian nomon al Abulfaz Elĉibej.
Li estis elektita prezidanto la 7-an de junio 1992 flanke de la Azera Popola Fronto kun 64 % da voĉdonoj. Li fariĝis la unua prezidanto ne komunisma de Azerbajĝano. La lando preskaŭ estis perdante la militon kontraŭ Armenio pro la disiĝo de Montara Karabaĥo. Li elpostenigis Husejnov (komandanto) pro la kritikataj militaj taktikoj ĉe la milito en Montara Karabaĥo.
Alianco formiĝis inter Hejdar Alijev, la prezidanto de la azera parlamento kaj malnova generalo de la KGB kaj Surat Hüseynov por venki Elĉibejon. La alveno de armitaj milicanoj de Husejnov en la ĉefurbon devigis lin forfuĝi la 7-an de junio 1993 al sia regiono Naĥiĉevano kaj lasi la prezidadon al Hejdar Alijev, Husejnov fariĝis la Ĉefministro.
En 1997, Elĉibej revenis al Bakuo por repreni la politikan karieron kaj ekkritikis la prezidanton Alijev. Li estis juĝita en 1999 ĉar li denuncis la apogon de Alijev al la Kurda Laborista Partio, sed la procezo fine ne okazis kaj li foriris de la lando. Elĉibej mortis en Ankaro, Turkio pro prostatkancero.
|
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1938
- Naskiĝintoj la 24-an de junio
- Mortintoj en 2000
- Mortintoj la 22-an de aŭgusto
- Azerbajĝanaj politikistoj
- Prezidantoj de Azerbajĝano
- Azeraj naciistoj
- Azeraj kontraŭkomunistoj
- Azeraj disidentoj
- Azeraj ekzilitoj
- Personoj de la Azerbajĝana SSR
- Naskiĝintoj en Azerbajĝano
- Mortintoj en Turkio
- Entombigoj en la Aleo de Honoro
- Azerbajĝananoj de la 20-a jarcento
- Azerbajĝananoj de la 21-a jarcento