Talibano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Talibanoj)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun talibé.
Talibano
emblemo
flago
terorisma organizaĵo • politika movado • armea organizaĵo • religia organizaĵo • politika organizaĵo
Komenco 1994 vd
Lando(j) Afganio vd
Sidejo Afganio
Ideologio

islamismo • Pashtunwali • Deobandismoreligia naciismoIslama fundamentismoĜihadismo

Fondinto(j) Mohamed Omar • Abdul Ghani Baradar vd
Ĉefestro(j) Mohamed Omar • Akhtar Mansour • Hibatullah Aĥundzada vd
Estr(ar)o Maŭlo Hibatullah Akhundzada (Supera Komandanto, 2016-)
Retejo alemarahenglish.net (angle)

alemarahpashto.com (paŝtune)
alemarahdari.net (perse)
alemarahearabi.org (arabe)
alemarahurdu.org (urde)

vdr

Talibano, de taliban el la persa, طالبان, "(islamaj) studentoj", kaj ĉi tiu el la araba: طالب "(islama) studento", esperante talibanojtaliboj, estas populara nomo por la afgana islama fundamentisma movado, militgrupo kaj registaro, kiu regis plejpartojn de Afganio inter 1996 kaj 2001. La registaro mem sin nomis Islama Emirlando de Afganio. Ilia nuna gvidanto estas Maŭlo Hibatullah Akhundzada(en). La talibana reĝimo falis en la Dua Afgania Milito, kaj Afganujo estis okupita de la usona militistaro.

Somere 2021, post la anonco de la usonaj trupoj pri ilia frua retiriĝo de la lando, la talibanaj trupoj kaptis la okazon kaj ekis renovigitan konkeran kampanjon, dum kiu ili sukcesis konkeri ĉiujn urbojn de la lando inkluzive de la ĉefurbo, Kabulo. La ŝtata registaro kapitulacis kaj elektis komenci intertraktadojn por transdoni potencon en Afganujo al la movado en orda kaj nebatalanta maniero.

Priskribo kaj historio[redakti | redakti fonton]

Ilia gvidanto estis la Mulao Mohamed Omar. Iliaj anoj estis studantoj en pakistanaj islamlernejoj (madrasa), kiuj batalis en la Soveta-afgana milito.

La Talibanoj estis sunaismanoj kaj ili apartenis al la Paŝtuna etna grupo, la plej granda etna grupo de Afganio. Ili regis Afganion de 1996 ĝis 2001, kiam la Usona armeo kaj la Norda Alianco, kolektivo da afganaj militgrupoj kiuj estis kontraŭ la Talibanoj kaj kutime apartenis al malsamaj etnaj grupoj, forigis ilin de povo. Kelkaj malgrandaj grupoj, kiuj nomas sin mem Talibanoj, ankoraŭ batalas kontraŭ la Usonaj trupoj kaj kontraŭ la nova Afgana registaro.

Kiam la Talibanoj atingis povon kaj fondis la Islama Emirlando de Afganio, ili estis fakte sufiĉe popularaj inter ordinaraj afganoj, kiuj esperis, ke ili reportus pacon kaj ordon post jaroj de koruptado, ĥaoso kaj senĉesa batalado inter malsamaj militistaj estroj. Kvankvam la Talibanoj regis Kabulon kaj la plejmulton de Afganio inter 1996 kaj 2001, ilia registaro estis agnoskita nur de tri landoj en la mondo: Pakistano, Saud-Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Aliaj landoj rifuzis rekoni ilin pro ilia kompleta manko de respekto por homaj rajtoj. La plejmulto de la Talibanoj venis el la rifuĝejoj por Afganoj en Pakistano, kaj ili ricevis helpon kaj trejnado de la Pakistana registaro. Ili ankaŭ estis forte subtenataj de Saud-Arabio, kaj oni supozas, ke la vahabisma ideologio de la saud-araboj influis ilin. Usono almenaŭ komence simpatiis kun la Talibanoj, kaj estas debatebla, kiom longe la simpatio daŭris.

Dum ilia regado, la Talibanoj devigis ĉiujn homojn sub sia kontrolo sekvi nekredeble strikta interpreto de la Ŝario (Islama leĝo), eble la plej strikta iam ajn vidata en la Islama mondo. Ili fariĝis internacie konataj pro ilia leĝoj pri virinoj. Sub la Talibanoj, virinoj estis devigataj porti burkon publike, kaj ili ne rajtis studi aŭ labori post la aĝo de ok jaroj. Virinoj ankaŭ ne rajtis esti vizitataj de viraj kuracistoj. Homoj, kiuj ne respektis la leĝojn de la Talibanoj, riskis esti publike skurĝitaj aŭ ekzekutitaj. La Talibanoj ankaŭ malpermesis ion ajn, kion ili konsideris neislama, ekzemple tradiciajn Afganajn festojn kaj muzikon, kaj simbolojn de aliaj religioj. Unu el iliaj plej fifamaj agoj estis la detruo de du gigantaj kaj antikvaj statuoj de Budho en Bamijan, en 2001.

La Talibana registaro permesis al Usama bin Laden rifuĝi en Afganion, post kiam la Sudana registaro forpelis lin de sia lando. La terorisma organizaĵo de Bin Laden nomata Al-Kaida estis reorganizita en Afganio, kaj kreis fortan aliancon kun la Talibanoj. Unu el la filoj de Bin Laden eĉ geedziĝis kun filino de Mulao Omar. Post ke Al-Kaida faris la atencojn de la 11-a de septembro 2001, Usono invadis Afganion kaj venkis la Talibanojn kun la helpo de la Norda Alianco en la milito en Afganio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]