Hibatullah Aĥundzada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hibatullah Aĥundzada
Persona informo
ھیبت الله اخوندزاده
Naskiĝo 30-an de novembro 1960 (1960-11-30) (63-jaraĝa)
en Panĝvaj
Religio sunaismo vd
Etno Paŝtunoj vd
Lingvoj paŝtunaaraba vd
Ŝtataneco Afganio vd
Partio Talibano vd
Profesio
Okupo reganto • religiestro • ŝtatreprezentantoulemoislamjuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mulao Hibatullah Aĥundzada, literumita ankaŭ Haibatullah Aĥunzada, estas afgana deobandisma islama fakulo, klerika, kaj juristo kiu estas la suprema estro de Afganio. Li estris la Talibanojn ekde 2016, kaj enpoviĝis post ilia venko super la uson-apogitaj fortoj en la milito de 2001–2021. Li estas tre sekretema figuro, kaj preskaŭ mankas lia reta aktivado, escepte ĉe neverigita foto kaj kelkaj sonregistraĵoj de diskursoj.

Aĥundzada estas bone konata pro siaj fatvoj pri Talibanaj aferoj. Male al multaj Talibanestroj, li ne estas aktivuldevena. Li servis kiel Islama juĝisto de ŝariaj tribunaloj de la talibana registaro de 1996–2001. Li estis elektita kiel estro de la Talibana ĵuĝsistemo en la starto de la Talibana insurekcio, kaj restis en tiu posteno ĝis esti elektita suprema estro de Talibanoj en Majo 2016. Ajman az-Zaŭahiri, estro de Al-Kaida, apogis Aĥundzada kiel Amir al-Mu'minin, kio plifortigis la ĝihadisman reputacion de Aĥundzada inter la Talibanaj aliancanoj. En 2019, Aĥundzada nomumis Abdul Ghani Baradar por pancgocadi kun Usono, kio rezultis en la subskribo en 2020 de la Doha Interkonsento kiu malfermis la vojon por la kompleta retiriĝo de usonaj trupoj el Afganio.

Aĥundzada kondukis la Talibanojn al venko kontraŭ la afgana registaro en 2021 pere de militofensivo — dum ankoraŭ estis okazanta la usona retiriĝo - kaj poste iĝis la absoluta reganto de Afganio kaj trudis totalisman Islaman registaron. Lia registaro estis kritikita pro konstantaj perfortoj kontraŭ la homaj rajtoj, kiel ekzemple kontraŭ la virinaj rajtoj kaj de junulinoj al laboro kaj edukado. Je liaj ordonoj, la Talibana administracio malpermesis al plimulto de junulinoj reveni al mezlernejoj. En Julio 2022, ĉeestante religian kunvenon en Kabulo, Aĥundzada atakis la postulojn de la internacia komunumo al lia registaro, neglektante negocadon aŭ ajnan kompromiton de sia "Islama sistemo" de regado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Burnett, M. Troy (2020). Nationalism Today: Extreme Political Movements Around the World [2 Volumoj]. ABC-CLIO. ISBN 978-1440850004.
  • Kuehn, Felix; van Linschoten, Alex Strick (2018). The Taliban Reader: War, Islam and Politics in their Own Words. Oxford University Press. ISBN 978-0190935054.
  • Provost, René (2021). Rebel Courts: The Administration of Justice by Armed Insurgents. Oxford University Press. ISBN 978-0190912222.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hibatullah Akhundzada en la angla Vikipedio.