Diocezo de Artik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diocezo de Artik (armene : Արթիկի թեմ Artiki tem ), estas diocezo de la Armena Apostola Eklezio kovranta la sudan parton de la provinco Ŝirako de Armenio, inkluzive la urbojn Artik, Maralik kaj iliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj.

La diocezo havas sian sidejon en la historia armena urbo Artik, ene de la historia Ŝirak-kantono de la provinco Ajrarato de antikva Granda Armenio.

La Diocezo de Artik estis oficiale fondita la 2-an de decembro 2012, kiam ĝi estis apartigita de la Diocezo de Ŝirak, per encikliko eldonita de Katolikoso Garegino la 2-a. La sidejo de la diocezo estas la katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto de la 7-a jarcento, nuntempe tute rekonstruita. La prelatado baziĝas sur la apuda religia komplekso Varagatun, konsekrita en 2012[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artik becomes the seat of the new diocese. Arkivita el la originalo je 2017-10-07. Alirita 2020-11-03.