Traktato de Aleksandropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato de Aleksandropolo (ankaŭ konata kiel traktato de Gümrü) estis la interkonsento inter Armenio kaj Turkio kiu metis finon al la milito inter ambaŭ ŝtatoj kaj ankaŭ metis finon al la revo pri laGranda Armenio kiu estis establita en la traktato de Sèvres en la jaro 1920.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Kiel respondoj al la traktato de Sèvres, akceptita de la sultano kaj la osmanida registaro, ribeliĝis la naciistoj sub la gvido de Mustafa Kemal Atatürk, prenante la povon kaj sukcese batalante kontraŭ grekoj kaj armenoj, atingante la regadon de la tuta Anatolio kaj parto de la Orienta Trakio, forigante la influzonojn de Francio kaj Italio, kio estis konfirmita per la Traktato de Laŭzano en 1923. La kemalaj trupoj invadis la teritoriojn kiuj estis kontrolataj de Armenio. Armenio ricevis armilaron de Britio, sed ĝi estis samtempe atakata kaj de Turkio kaj de Azerbajĝano, regata de la komunistoj, kiu en junio 1920 devigis ĝin subskribi militpaŭzon por povi defendi sin de la turkoj. En julio la turkoj apogis la okupadon de Naĥiĉevano fare de la komunistoj kiuj konvertis ĝin en soveta respubliko. En septembro Armenio subskribis la pacon kun Azerbajĝano cedante la regionojn Zangeĉuro kaj Montara Karabaĥo, kaj agnoskante la registaron de Nahĥĉevano. La milito daŭris kontraŭ Turkio, kiu daŭre avancis. En novembro la turkoj okupis Aleksandropolon (Gümrü aŭ Gyumri) kaj la 2-a de decembro 1920 estis subskribita la paco. Per ĝi Armenio devis rezigni ĉiujn distriktojn de Anatolio kiuj antaŭ la milito estis turkaj, ankaŭ al Kars kaj Ardahan, agnoskante la sendependiĝon de Naĥiĉevano.