Mikael Nalbandjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikael Nalbandjan
Persona informo
Միքայել Նալբանդյան
Naskiĝo 2-an de novembro 1829 (1829-11-02)
en Nakhichevan-on-Don, Donskoj oblast',  Rusia Imperio
Morto 31-an de marto 1866 (1866-03-31) (36-jaraĝa)
en Kamiŝin, Saratova gubernio,  Rusia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Q120661424 vd
Lingvoj armena vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater medicina fakultato de Moskva Universitato vd
Subskribo Mikael Nalbandjan
Profesio
Okupo poeto • verkisto • literatursciencisto • prozisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Himno de Armenio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikael NALBANDIAN (armene Միքայել Նալբանդյան; n. la 14-a de novembro 1829 – m. la 12-a de aprilo 1866) estis armena verkisto kiu regis la armenan literaturon de la 19-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Grandparte memlernanto, Nalbandian intencis sacerdotiĝi sed forlasis la ideon por studi medicinon en la Universitato de Moskvo (1854-1858). Kunlabore kun Stepanos Nazarjan fondis la ĵurnalon "Hyusisapayl". Longe vojaĝis tra la tuta Eŭropo: Varsovio, Berlino, Parizo, Londono kaj Istanbulo, kaj ankaŭ Hindio. Pro lia ĉefa agado estis arestita kaj enprizonigita de la Cara registaro en Sankt-Petersburgo en 1862. Estis akuzita "pro inciti kontraŭcarajn sentojn pere de la distribuado de propaganda literaturo", eventuale estis ekzilita en1865 al Kamyshin, fora regiono je pli ol 800 km deMoskvo, en la okcidenta bordo ĉe riveroVolgo en Saratova provinco. Mortis pro tuberkulozo en la prizono unu jaron pli malfrue. En Rusio estis malpermesate posedi bildojn aŭ portretojn de Nalbandjan; sed liaj portretoj kune kun lia poemo "Libereco" ĉe la marĝenoj estis kaŝe disvastigitaj.

Unu el liaj plej gravaj verkoj estis "La kanzono de la itala knabino" kiu en 1991 estis oficiale adoptita kiel la himno de la demokratia respubliko Armenio.