Ĝuĥtak Vank

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝuĥtak Vank (armene Ջուխտակ վանք ) estas monaĥejo de la 11a kaj 12a jarcentoj situanta en maldensejo ene de la Diliĝana Nacia Parko, ĉirkaŭ 3.2 km nordokcidento de la urbo Diliĝano en la Tavuŝa provinco de Armenio. Ĝi sidas proksime al la preĝejo Matosavank same kiel tombejo, kiu ĉirkaŭas la preĝejon.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La pli granda preĝejo de Surb Grigor havas malgrandan krucoforman centran planon, kun unu portalo kaj havis ununuran kupolon kaj tamburon, kiuj falis antaŭ longe. Eksteraj muroj ankoraŭ restas sendamaĝaj, tamen metalaj plifortikigoj nuntempe ĉirkaŭas la strukturon por eviti tutan kolapson de ĝiaj muroj (probable metitaj dum 1973-1977 kiam kelkaj rekonstruaj klopodoj okazis). La preĝejo Surb Grigor probable konstruiĝis en la 11a aŭ 12a jarcentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]