Alaverdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alaverdo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alaverdi
17.10.2010 Alaverdi (6).JPG
Administrado
Retpaĝaro www.alaverdi.am [+]
Demografio
Loĝantaro 13 000  (2015) [+]
Loĝdenso 722 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 44° 39′ O (mapo)41.09544.655833333333Koordinatoj: 41° 6′ N, 44° 39′ O (mapo) [+]
Alto 1 000 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Alaverdi
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alaverdi [+]
Information icon.svg
vdr

Alaverdi (armene: Ալավերդի Alaverdi, antaŭe Manes) estas urbo situanta en la nordoriento de la armena provinco Lori, ne for de la landlimo kun Kartvelio. Ĝi estas min-industria urbo kun ĉirkaŭ 13,000 loĝantoj. Antaŭe laŭ la censo de 1989 estis 26,300[1]. Ĝi troviĝas en la fundo de la riverkanjono Debed kaj estas unu el la komercaj kaj industriaj centroj de la distrikto.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Historie, la areo ĉirkaŭ Alaverdi estis konata kiel ManasgomerManic Gom dum la mezepoka periodo. Ekde la 17-a jarcento, la setlejo iĝis konata kiel Alaverdi, derivita de la nomo de turklingva turka tribestro Borçalı de la 17a jarcento, Allahverdi Mollaoğlu Tarĥan[2].

Tamen, Alaverdi estis formita kiel setlejo konata kiel Manes (de historia Manic Gom) nur en 1899, kiam la kuprejo estis malfermita proksime al la vilaĝo Madan (nuntempe parto de Alaverdi) ĉe la norda periferio de la vilaĝo Sanahin kie konstruiĝis loĝkazernoj por gastigi la laboristojn de la kuprejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunmemora monumento pri la unua kuprominejo de tuta Armenio.
Klasika konstruaĵo de lapasinta jarcento.

Elfoslaboroj faritaj en 1931 atestas, ke la regiono de nuntempa Alaverdi estis plej probable loĝata dum la unua duono de la dua jarmilo antaŭ Kristo. Poste la regiono fariĝis parto de la reĝlando Urarto inter la 8a kaj 6a jarcentoj a.K. Post la aĥemenida invado, la regiono fariĝis parto de la Satrapio de Armenio. Kun la establado de la Reĝlando Armenio en 331 a.K., la regiono iĝis parto de la kantono Dzorapor de la historia Gugarko, la 13-a provinco de Granda Armenio.

Post la dispartigo de Armenio en 387 inter la Orientromia imperio kaj Sasanida Irano, kaj la posta kolapso de Arsakida Armenio en 428, Orienta Armenio inkluzive de Dzorapor-regiono falis sub la regado de Sasanida Imperio. En 658, Armenio estis konkerita de la arabaj invadantoj. Fine de la 9-a jarcento, Dzorapor fariĝis parto de la nove establita Bagratida Armenio. En 979, reĝo Kiurike la 1-a fondis la Reĝlandon Taŝir-Dzoraget (alternative konata kiel la reĝlando Lori) sub la regado de la Kiurikida dinastio kaj la protektorato de la bagratidaj reĝoj de Armenio. La kiurikidoj regis la reĝlandon ĝis 1118 kiam Taŝir-Dzoraget fariĝis parto de la Kartvela reĝlando[3] In 1801, together with the Georgian provinces of Kartli and Kakheti, Lori was annexed by the Russian Empire.[4].

La selĝukoj invadis la regionon komence de la 12-a jarcento, sed ilia regado ne daŭris longe kaj en 1118-1122 la kartvela reĝo Davido la Konstruanto konkeris Lori kaj donis la regadon al la kartvela-armena dinastio Orbeljan. Inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj, kaj kun la establado de la monaĥejoj de Haghpat kaj Sanahin kaj la Preĝejo Odzun, la nuntempa regiono Alaverdi fariĝis elstara centro de armena kulturo, teologio kaj scienco. Fakuloj kiel Hovhannes Imastaser, Grigor Tuteordi, Davit Kobajreci, Grigor Magistros laboris en ĉi tiuj monaĥejoj. Tamen, la regiono estis detruita per la mongola invado de 1236, kaj la Zakarida dinastio malaperis antaŭ la dua duono de la 14-a jarcento.

En majo 1918, Lori iĝis parto de la Respubliko Armenio. Malfrue en 1918, Armenio kaj Kartvelio militis pro la posedo de la regiono Lori. En januaro 1919, la Lori-neŭtrala zono estis establita fare de la britaj trupoj. Post sovetia armenio en decembro 1920, Lori, inkluzive de Manes, estis fine enmetita en sovetian Armenion la 11-an de februaro 1921.

Sub la sovetia regado, la unua ĉefa plano de Manes estis enkondukita en 1929-1930 de arkitekto Mikajel Mazmanjan. Manes estis renomita Alaverdi en 1935 kaj donis la statuson de urbotipa setlejo en 1938 por iĝi la centro de Alaverdi-Rajono. Kun la laŭpaŝa progreso de la urbo kiel grava industria centro de sovetia Armenio, la ĉefa plano de la urbo estis reviziita kaj disvolvita en 1946 de arkitekto Hrajr Isabekjan por akiri sian nunan socialisman industrian aspekton. Inter 1959 kaj 1962, surbaze de la projekto de arkitekto Levon Ĉerkezjan, la suda duono de la urbo estis konstruita en la altebenaĵo Sanahin ĉe la dekstra bordo de la rivero Debed.

Post la sendependeco de Armenio en 1991, Alaverdi estis inkluzivita ene de la nove formita provinco Lori, laŭ la administraj reformoj de 1995. La municipa komunumo Alaverdi inkluzivas ankaŭ la proksiman kamparan setlejon Akner. Konsiderata kiel unu el la ĉefaj industriaj fabrikoj en la regiono, la kuprejo Alaverdi estas nuntempe funkciigita de la kompanio ACP ekde sia privatigo en 1997.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Enirejo al Alaverdi kaj ĝia verda montara pejzaĝo.

Alaverdi estas ĉe la bordo de la rivera kanjono Debed 1000 metrojn super la marnivelo, ĉirkaŭita de altaj montoj kaj verdaj arbaroj. La rivero Debed fluas tra la centro de la urbo dividante ĝin en 2 partojn. La pli malnova norda duono de Alaverdi estas en la kanjono Debed, kaj la pli nova suda duono de la urbo estas sur la altebenaĵo Sanahin. Ĝi estas ĉirkaŭita de grandaj vilaĝoj inkluzive de Sanahin sudoriente, Haghpat oriente, Akori okcidente, kaj Odzun sudokcidente. La montoj Somĥeti dominas super la urbo de la nordo kaj la nordokcidento dum la Pambak-montoj dominas de la sudo kaj la sudokcidento. La pinto Lalvar kun alteco de 2544 metroj estas ĉe la nordokcidento de la urbo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Sovetepokaj konstruaĵoj.

Loĝantaro kaj etnoj[redakti | redakti fonton]

Alaverdi estas ĉefe loĝata de etnaj armenoj kun malgranda greka komunumo, kiu iam estis konsiderata la plej granda en Armenio. La grekoj en Armenio parolas la pontan dialekton kaj ili regas kaj la armenan kaj la rusan.

La kvartalo Madan de Alaverdi havis grandan grekan komunumon dum la sovetia periodo.

Jen la demografia templinio de Alaverdi ekde 1916[5]

Jaro 1916 1926 1939 1959 1970 1979 2001 2011 2016
Loĝantaro 1,185 4.500 10,010 16.805 23,311 23,182 14,835 13,343 11.000

Religio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Alaverdi.

La plimulto de Alaverdi estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Gugark, estrita de ĉefepiskopo Sebuh Ĉulĝjan (sidejo en Vanadzor).

La preĝejo Sankta Gregorio de Narek malfermita en novembro 2001 estas la preĝejo de la urbo. Ĝi estis konstruita Alaverdi per la klopodoj de la Alaverdi Kupro-Fandejo, la Diocezo de Gugark kaj la lokaj loĝantoj de la urbo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Forlasita telfero de Alaverdi.

La urba teatro Alaverdi fondita en 1932 de Armen Armenjan estas inter la plej signifaj teatroj de Armenio, kiuj produktis multajn eminentajn artistojn.

La Alaverdia tradicia muziko-bando formiĝis en 1937 kaj travojaĝis tra la sovetiaj ĉefaj urboj. La bando koncertis ankaŭ en Germanio, Francio kaj Belgio. La urbo ankaŭ havas draman teatron kaj ĝi konsistas el granda teatra halo kaj granda publika biblioteko.

La Nacia Galerio de Armenio malfermis sian filion Alaverdi en 1987. En 1997 estis malfermita la kultura palaco Alaverdi. Ĝi ankaŭ estas hejmo de la publika biblioteko de la urbo. Alaverdi estas hejmo de muzika akademio nomita laŭ Romanos Melikjan, same kiel 3 lernejoj de kun totalo de 600 studentoj[6].

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Odzun

La areo ĉirkaŭ Alaverdi estas riĉa kun historiaj monumentoj kaj natura vivo. Multaj specimenoj de la armena arkitektura heredaĵo situas proksime de la urbo inkluzive de:

  • Preĝejo Odzun de la 5-a jarcento,
  • Monaĥejo Horomajr de la 7-a jarcento proksime al vilaĝo Odzun,
  • Monaĥejo Sankta Johano de Ardvi, 8a-13a jarcentoj,
  • Kastelo Kajcon de la 10-a jarcento situanta proksime al la bordoj de la rivero Debed,
  • Fortikaĵo Kajan, konstruita de reĝo Aŝoto Jerkat en la 10-a jarcento proksime de Alaverdi.
  • Monaĥejo Sanahin de la 10-a jarcento,
  • Monaĥejo Haghpat de la 10-a jarcento,
  • Preĝejo de la Kvardek Martiroj de la 11-a jarcento,
  • Ponto Alaverdi-Sanahin sur la rivero Debed, devenanta de 1195.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Alaverdi estas grava stacidomo sur la linio Erevano-Gjumri-Tbiliso. La fervojo funkcias ekde 1899 kaj nuntempe konektas la urbon kun okcidenta kaj centra Armenio, kaj ankaŭ kun Kartvelio.

La Aŭtovojo M-6, kiu ligas Erevanon kun Tbiliso, trapasas Alaverdi.

La suda duono de la urbo estas ligita kun sia norda ekvivalento per pontoj super la rivero Debed, kaj ankaŭ per telfero.

La plej proksima flughaveno al Alaverdi estas la Flughaveno Stepanavan (nuntempe rekonstruata) situanta 51 km okcidente de la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kuprofandejo de Alaverdi.

Dum la kartvela regado super Alaverdi-regiono, la Alaverdi Kupro-Fandejo estis fondita en 1770, laŭ la ordo de kartvela reĝo Irakli la 2-a. Fine de la 19-a jarcento, la regiono prosperis per la kreskantaj rusaj kaj francaj investoj en metalurgia komerco. En 1903, la kvanto de kupro produktita en Alaverdi-regiono faris ĉirkaŭ 13% de la totala kupro-produktado en la Rusa Imperio.

Fine de 1909 inaŭguriĝis la akvoenergia centralo de la rivero Debed por provizi la evoluantajn metalurgiajn centralojn per sufiĉa energio.

Dum la sovetia regado, amasaj konstrulaboroj estis daŭrigitaj en Alaverdi, inkluzive de la ĉirkaŭaj regionoj de Sanahin kaj aliaj vilaĝoj. La sovetianoj faris signifajn paŝojn por la pligrandigo de la metalurgia industrio en la regiono, kiu igis Alaverdi de malgranda industria setlejo al moderna urbo ene de sovetia Armenio.

Lastatempe oni enkondukis novajn planojn por plivastigi kupran produktadon en Alaverdi-kunfandejo kaj disvolvi novajn kuprajn minejojn kadre de la projekto "Armena Kupro".

Ĉirkaŭ 500 laborŝancoj estas certigitaj de la kupra fabriko.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La historia provinco Gugarko estis unu el la ĉefaj edukaj centroj tra la historio de Armenio. La historia Universitato Sanahin malfermiĝis en 966 p.K. per la klopodoj de la bagratida reĝino Ĥosrovanuŝ, kaj ĝi situis en la areo de nuntempa vilaĝo Sanahin ĉe la sudorienta periferio de Alaverdi.

Nuntempe la urbo estas unu el la gravaj edukaj centroj de la provinco Lori kie 10 publikaj edukaj lernejoj funkcias en Alaverdi kun ĉirkaŭ 2,000 studentoj. Aliflanke, ĉirkaŭ 400 infanoj en la urbo estas servataj de 6 infanĝardenoj. La ŝtata meza altlernejo Alaverdi ofertas ŝancon studi pri pedagogio kun daŭro de 2 jaroj, dum la filio Tumanjnan de la Norda Universitato ofertas diplomojn pri flegado kaj denta protezo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Stadiono de Alaverdi.

Alaverdi estas unu el la ĉefaj sportaj centroj en Armenio. En 1936, la Futbala Klubo de Alaverdi partoprenis la pli malaltajn nivelojn de la unua sovetia futbala ĉampioneco, reprezentante la Armenan SSR.

Post la sendependeco de Armenio en 1991, Debed FC reprezentis la urbon en la Armena Supera Ligo dum la sezono de 1992. Tamen, kiel multaj aliaj armenaj futbalaj kluboj, Debed FC estis dissolvita en 1993 kaj nuntempe estas neaktiva pro profesia futbalo.

Ĝenerale la sporta infrastrukturo en Alaverdi estas tre malbona, sed iuj planoj estis efektivigitaj de la Futbala Federacio de Armenio por reklami la ludon en la regiono. Tial, la sola Metallurg-Stadiono de la urbo estis renovigita por servi la junajn futbalistojn kaj sportajn lernejojn de la provinco Lori.

Dum la sovetia periodo, Alaverdi havis fortan manpilkan teamon. La manpilka trejnlernejo de Alaverdi nomita laŭ Oleg Gorbunov (sovetia mankilpisto dum la 1960-aj jaroj), ankoraŭ funkcias ekde 1962. Aliaj specialigitaj lernejoj pri ŝako kaj boksado funkcias en la urbo ekde 2006. Alaverdi Fucalo reprezentas la urbon en Fucala Ligo de Armenio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lori
  2. Ալավերդի տեղանունը պետք է ջնջել սերունդների հիշողությունից - ankakh.com.
  3. Suny, Ronald Grigor. (1994) The Making of the Georgian Nation. Bloomington: Indiana University Press, p. 55–56. ISBN 9780253209153.
  4. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Matevossian; $2
  5. Asatryan, Arakelova, Garnik, Victoria. The Ethnic Minorities of Armenia.
  6. News.