Hnevank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hnevank
monaĥejo • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj40° 57′ 11″ N, 44° 35′ 3″ O (mapo)40.95295344.58425Koordinatoj: 40° 57′ 11″ N, 44° 35′ 3″ O (mapo)

Hnevank (Armenio)
Hnevank (Armenio)
DEC
Hnevank
Hnevank
Map
Hnevank
Vikimedia Komunejo:  Hnevank [+]
vdr

Hnevank (armene Հնեվանք; signifas "Malnova Monaĥejo") estas armena monaĥejo de la 7-a ĝis 12-a jarcentoj apartenanta al la Armena Apostola Eklezio, situanta proksime de vilaĝo Kurtan en la provincoLori,Armenio. La monaĥejo troviĝas sur monteto ene de kanjono, proksime de la loko kie la riveroj Ĝoraget kaj Gargar interliĝas.

Hnevank

La monaĥejo estis tute rekonstruita de la senjoro Smbat de la nobeldomo Orbeljan, branĉo de la Liparitidoj kiuj estis forpelitaj al Armenio en la malfrua 12-a jarcento el Kartvelio. Liparitidoj estis branĉo de la nobela familio Mamikonjan. Smbat estis la prapatro de armenaj princoj de Sjuniko. Kartvela surskribo ĉirkaŭ la tamburo atestas lian nomon. La monaĥejo havas gaviton kaj konstruaĵojn disigitajn ĉirkaŭ la ejo por la diversaj servoj.

La registaro de Armenio ĵus komencis renovigi la monaĥejon. La kolapsinta kupolo de ĉefpreĝejo estis tute reestigita.