Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri
Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri | ||
---|---|---|
muzeo | ||
Komenco | 1984 vd | |
Geografia situo | 40° 46′ 53″ N, 43° 50′ 44″ O (mapo)40.781443.8456Koordinatoj: 40° 46′ 53″ N, 43° 50′ 44″ O (mapo) | |
Lando(j) | Armenio vd | |
Situo | Gjumri | |
Adreso | Հաղթանակի պողոտա, 47 շենք, ք․ Գյումրի, Հայաստան | |
| ||
Oficiale Dzitoghcjan-Domo-Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo (armene Ձիթողցյանների քաղաքային կենցաղի և ազգային ճարատարապետության թանգարան), estas muzeo en Gjumri, Armenio. Ĝi estis fondita en 1984 en la domo de la familio Dzitoghcjan, de la 19-a jarcento. La muzeo elmontras elementojn de la ĉiutaga urba vivo de Gjumri, same kiel la lokajn kulturajn kaj arkitekturajn trajtojn de la urbo.
La fama domo de Dzitoghcjan-familio estis konstruita en 1872 de 4 fratoj, kiuj migris de la vilaĝo en Okcidenta Armenio al la urbo Aleksandropolo. Ĝi estis konstruita el la fama ruĝa ŝtono de Ŝirako.
La domo-muzeo montras kolekton de la sociaj vivaj trajtoj de Aleksandropolo (Gjumri), de la 19-a jarcento ĝis la 1920-aj jaroj. Ĝi ankaŭ havas la kulturajn, arkitekturajn kaj religiajn aspektojn de la urbo.