Saltu al enhavo

Garegino la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garegino la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1932 (1932-08-27)
en Kesabo
Morto 29-an de junio 1999 (1999-06-29) (66-jaraĝa)
en Eĉmiadzin
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sirio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Oksfordo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pastro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Garegino la 1-a (laŭ okcident-armena prononco Karekino, armene: Գարեգին Ա. Սարգիսյան ) (27-an de aŭgusto 1932 - 29-an de junio 1999), funkciis kiel la Katolikoso de la Armena Apostola Eklezio inter 1994 kaj 1999. Antaŭe li funkciis kiel la Katolikoso de Kilikio de 1983 ĝis 1994 kiel Garegino la 2-a (armene : Գարեգին Բ. ).

Garegino, naskita kaj baptita kiel Nŝan Sargsjan, naskiĝis en Kesab, Sirio, kie li frekventis la armenan elementan lernejon. En 1946 li estis akceptita en la Teologia seminario de la Armena Patriarkejo de Kilikio kaj en 1949 ordinita diakono. En 1952, post diplomiĝo kun altaj honoroj, li estis ordinita celibata pastro kaj renomita Garegino. Li aliĝis al la ordeno de la Armena katolikosejo de Kilikio .

En 1955, li prezentis sian doktoran tezon pri la temo "La teologio de la armena eklezio, laŭ liturgiaj himnoj ŝarakanoj" kaj estis promociita al la eklezia grado de Vardapet . En la sekva jaro li servis kiel membro de la fakultato de la teologia seminario en Antelias, Libano. Li studis teologion dum du jaroj en la Universitato de Oksfordo kaj verkis La Koncilio de Kalcedono kaj la Armena Eklezio, publikigitan en 1965 en Londono. Reveninte al Libano, li servis kiel dekano de la seminario.

De 1963, li fariĝis helpanto de Katolikoso Ĥoreno la 1-a, en kies funkcio li havis multajn ekumenajn kontaktojn. Li servis kiel observanto ĉe la Dua Vatikana Koncilio, la Konferenco de Lambeth de 1968 kaj la Konferenco de la estroj de la orientaj ortodoksaj eklezioj en Adis-Abebo. Li prelegis pri teologio, literaturo, historio kaj kulturo en universitatoj en Bejruto, Rumanio, Moskvo kaj Kotayyam (Barato).

Lia eklezia kariero rapide progresis: En 1963 li estis altigita al altranga ĉefmandrito kaj la 19-an de januaro 1964, konsekrita episkopo de katolikoso Ĥoreno.

En 1971 li estis elektita Prelaso de la Diocezo de Nova Ĝulfo en Esfahano, Irano .

En 1973, li ricevis la rangon de ĉefepiskopo kaj estis nomumita Pontifika Legato de la Orienta Prelaso de la Sankta Apostola Eklezio en Ameriko de Armenio (en Novjorko) kaj en 1975 ĝia Primaso .

Dum sia tempo en Usono, li speciale zorgis pri la pli juna generacio de armenoj kaj ludis ŝlosilan rolon en la monkolektado por Libano 1976-1977.

Katolikosa Kunhelpanto de la Sankta Seĝo de Kilikio (1977-1983)

[redakti | redakti fonton]

En 1977, li estis elektita Katolikoso de la Katolikosato de Kilikio kaj funkciis kiel Katolikosa Helpanto (armene: Աթոռակից Կաթողիկոս) ĝis la morto de Katolikoso Ĥoreno la 1-a en 1983.

Garegino la 2-a, Katolikoso de la Sankta Seĝo de Kilikio (1983-1994

[redakti | redakti fonton]

Kiam plene instalita kiel Katolikoso Garegino la 2-a de la Granda Kilikia Domo, li malŝparis specialan atenton pri religia edukado, modernigante kaj antaŭenigante la teologian seminarion. Liaj pontifikaj vizitoj kondukis lin al Libano, Sirio, Irano, Kipro, Usono kaj Kanado, same kiel al Kuvajto kaj la aliaj arabaj ŝtatoj de la Persa Golfo.

Alia grava faceto de lia katolikosado estis liaj ekumenaj kontaktoj. Garegino la 2-a entreprenis ekumenajn vizitojn al Papo Johano Paŭlo la 2-a de Romo, Ĉefepiskopo George Carey de Canterbury, kopta papo Ŝenudo la 3-a de la Aleksandrio, la svisaj reformitaj eklezioj kaj la luteranaj eklezioj de Danio kaj Germanio. En 1989 li estis elektita honora prezidanto de la Mezorienta Konsilio de Eklezioj.

Garegino verkis plurajn librojn kaj libretojn en la armena, angla kaj franca kaj publikigis multajn artikolojn kaj studojn pri teologiaj, armenologiaj, filozofiaj, etikaj kaj literaturaj temoj en periodaĵoj.

Li ankaŭ faris oftajn vizitojn al la Patrino Seĝo de Sankta Eĉmiadzin kaj esprimis solidarecon en la vizito okaze de la Spitaka tertremo en Armenio 1988 kune kun Katolikoso Vazgen la 1-a.

Garegino la 1-a, Katolikoso de ĉiuj armenoj, Patrino Seĝo de Sankta Eĉmiadzin (1994-1999)

[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Katolikoso Vazgen la 1-a en 1994, Katolikoso Garegino Sargsjan estis elektita Supera Patriarko kaj Katolikoso de ĉiuj armenoj fare de Nacia Eklezia Asembleo de 400 delegitoj kaj poste nomata Garegino la 1-a, estante la unua Supera Patriarko kun tiu nomo.

En novembro 1998, Garegino spertis kanceran kuracadon en Novjorko. Li nomumis ĉefepiskopon Garegino Nersesjan, poste Garegino la 2-a, kiel ĝenerala vikario. Garegino la 1-a mortis en junio 1999.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]