Diocezo de Aragacotn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diocezo de Aragacotn
Armenian Apostolic Church diocese
Komenco 1996 vd
Lando(j) Armenio vd
Sidejo Oŝakan
Ĉefestro(j) Mkrtich Proshyan vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la Diocezo de Aragacotn en Aŝtarako
Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc, funkcianta kiel dioceza katedralo.

Diocezo de Aragacotn (armene : Արագածոտնի թեմ Aragacotni tem ), estas diocezo de la Armena Apostola Eklezio kovranta la provincon Aragacotn de Armenio. La nomo devenas de la historia kantono Aragacotn de Ajrarat de Armena Reĝlando.

La diocezo estis oficiale fondita la 30-an de majo 1996, fare de la Katolikoso Garegino la 1-a. La dioceza ĉefsidejo situas en la provinca ĉefurbo Aŝtarako, dum la katedralo de la diocezo estas la Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc en la proksima vilaĝo Oŝakan.  Episkopo Mkrtiĉ Broŝjan estas nuntempe la primaso de la diocezo, servante ekde 2009.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie, la teritorio de nuntempa Aragacotn estis reguligita de la Ararata Pontifika Diocezo kaj la Diocezo de Ŝirak. La urboj Aŝtarako kaj Aparano kune kun iliaj vilaĝoj estis sub la jurisdikcio de la Ararata diocezo, dum la urbo Talin kaj la ĉirkaŭaj regionoj estis sub la jurisdikcio de la diocezo de Ŝirak.

Post la sendependeco disde Sovetunio, Armenio estis dividita en provincojn bazitajn sur la teritoria administracia reformo de 1995. Dum la sekva jaro, la Diocezo de Aragacotn estis oficiale fondita per encikliko eldonita de Katolikosa Garegino la 1-a la 30an de majo 1996. La Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc en Oŝakan funkciis kiel la sidejo ekde la formado de la diocezo.

Nuntempe la diocezo Aragacotn havas 29 preĝejojn kaj 9 kapelojn sub sia jurisdikcio.

Aktivaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Jen la listo de preĝejoj, monaĥejoj kaj kapeloj funkciantaj sub la jurisdikcio de la Diocezo de Aragacotn, kune kun ilia loko kaj jaro de konsekro:

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Kapeloj[redakti | redakti fonton]

  • Sanktejo Tuĥ Manuk, Oŝakan, 12-13-a jarcentoj
  • Kapelo Tuĥ Manuk, Mastara, 13a jc.
  • Kapelo Sankta Gregorio, Oŝakan, 13a jc.
  • Kapelo Sankta Tadeo, Oŝakan, 13a jc.
  • Kiraknamut, Antarut, 13a jc.
  • Kapelo Sankta Gregorio, Mastara, 17a jc.
  • Kapelo Sankta Narek, Ĉknagh, 1830, rekonstruita en 2003
  • Kapelo de Virgulino Sanduĥt, Talin, 19a jc.
  • Kapelo Sankta Minas, Mastara, 19a jc.
  • Kapelo sanktaj Maria kaj Elizabet, Araji, 2002
  • Kapelo Sankta Dipatrino, Jernĝatap, 2007
  • Kapelo Sankta Dipatrino, Agarak, 2008
  • Sankta Triunuo, Aparan, 2012

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Արագածոտնի թեմը ձևավորվել է 1996թ. մայիսի 30-ին. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2020-09-15.
  2. Primate of the Diocese of Aragatsotn. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2020-09-15.