Monaĥejo Tegher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tegher Monastery1.JPG

La Monaĥejo Tegher (armene: տեղեր aŭ տեղերի վանք; Tegheri Vank) estas armena monaĥejo de la frua 13-a jarcento kune kun preĝejo situanta sur la sudorientaj deklivoj de la monto Aragaco proksime de pli nova vilaĝo Tegher kaj trans la gorĝo de Bjurakano, en Armenio. Ĝi estis konstruita de la princino Ĥatun, edzino de la princo Vaĉeh Vaĉutjan kiu aĉetis la distrikton Aragacotno de la fratoj Zakarjan. La arkitekto Vardapet Aighbairik dizajnis Tegher kaj la monaĥejojn de Saghmosavank kaj Hovhannavank dum la 13-a jarcento. La preĝejo pluvivis sendifekta dum tempo kiam mongolaj invadoj skuis la landon.