Placo de la 400-jariĝo de Tjumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Placo de la 400-jariĝo de Tjumeno
Площадь 400-летия Тюмени
Fontanoseka.jpg
Infanoj ludas ĉe fontano
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Urboparto: Centro
Geografia situo 57° 8′ 41″ N, 65° 33′ 31″ O (mapo)57.14472222222265.558611111111Koordinatoj: 57° 8′ 41″ N, 65° 33′ 31″ O (mapo)
Indekso: 625048
Longeco: 300 m
Larĝeco: 155 m
Commons: 400 years of Tyumen Square
Information icon.svg
vdr
ART-Palace
Sablomonumento honore al la Venkotago
Konstruado de la Tjumena Drama Teatro. 2007.
Tjumena Drama Teatro
Tendoj kolapsintaj pro skvala ventego dum la festivalo "Varmego". 2018.
La festivalo "Varmego". 2018.
Tago de junularo. 2018.

Placo de la 400-jariĝo de Tjumeno (ruse площадь 400-летия Тюмени) estas la plej granda placo de la urbo Tjumeno (Rusio). Ĝi troviĝas inter la stratoj Respubliko kaj Meĥaniĉeskaja en la Centra administra distrikto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La placo estas kvarangula kaj situas inter la stratoj Meĥaniĉeskaja (norde), Respubliko (sude), Maksim Gorkij (okcidente) kaj skvaro de Djakonov-Djaĉenko (oriente).

La orienta parto de la placo estas okupita de la Tjumena Drama Teatro kaj ĝia subĉiela parkumejo. La okcidenta placo estas libera je konstruaĵoj, tie troviĝas subtera parkumejo kun aliro de strato Meĥaniĉeskaja, la tiel nomata "seka" (elsubtera) fontano kaj parka zono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ apero de la placo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi urboparto formiĝis rande de la urbo fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj, sekvante surlokan kreadon de fabrikoj kaj metiejoj. La ĉefa strato Carskaja (ekde 1917 Respubliko) tiuparte ankoraŭ ne formiĝis kaj estis fakte daŭrigo de Sibirskij trakt (Siberia landvojo), laŭlonge de kiu troviĝis multaj forĝejoj. Pro tio la tuta areo inter la nunaj stratoj Respubliko, Ĥolodilnaja, Maligin kaj Maurice Thorez nomiĝis Kuznici (Forĝejoj). Plejparto de tiuj unuetaĝaj lignaj domoj staris tie ĝis 1983[1].

Kinejo «Jubilejnij»[redakti | redakti fonton]

Kadre de preparoj al la 60-a jubileo de la Oktobra revolucio oni decidis konstrui en la okcidenta parto de tiu areo modernan duhalan kinejon. La konstruado malfruiĝis por unu jaro kaj la nova kunejo estis malfermita nur la 1-a de junio 1978[2]. Tamen oni nomis ĝin kiel planite — Jubilejnij (La Jubilea). La kinejo staris ĉe strato Maksim Gorkij, antaŭ ĝi aperis fontano Ermak kaj aleo kun floroj[1]. Ĝin konstruis tresto Tjumenpromstroj. La kinejo havis 20-metran ekranon, la plej grandan en la urbo kaj stereosonon. La konstruaĵo apenau havis grandan arkitekturan valoron, ĉar tio estis tipa dezajno. Multaj kritikis ĝin pro stranga orientiĝo — la fasado rigardis al la placo dum de la ĉefa strato Respubliko videblis nur flanka muro kun biletejo[2][3].

Samtempe ĉe sud-orienta flanko de la estonta placo estiĝis 11-etaĝa loĝdomo Respubliko 131. Ĝian supran etaĝon okupis metiejoj de la Tjumena sekcio de la Pentrista Unio. En unuetaĝa alkonstruaĵo malfermiĝis kafejo Kristall[1], kiu specialiĝis pri kokaĵoj, do estis moke nomata kokinejo.

Estiĝo de la placo[redakti | redakti fonton]

Post malkovro de la naftaj kaj gasaj minejoj en Okcidentsiberia naftogasa provinco ekformiĝis la Okcidentsiberia naftogasa komplekso, kies centro iĝis Tjumeno. Loĝantaro de la urbo obliĝis, aperis novaj kvartaloj kaj la urbo grave progresis orienten. Pro tio la antaŭa Centra placo jam estis nesufiĉa kaj ĝi ne plu situis centre de la urbo. Aperis bezono en granda publika spaco.

En 1986 Tjumeno festis sian 400-jariĝon, kio donis ŝtatajn subvenciojn por ĝia plibeligo. Inter la jubileaj preparoj estis kreado de la nova placo ĉe la ĉefa strato, en la nova urbocentro. La 26-a de julio kaj 27-a de junio surplace okazis granda jubilea festo[2].

Komence de 1984 ĉiuj lignaj domoj estis detruitaj kaj en julio — aŭgusto la komsomola konstrua taĉmento de la Kieva Inĝeniero-Konstrua Instituto nomita “Zodĉij-84” rekonstruadis la placon[1]. Ĝi estis komplete asfaltita, sur ĝi aperis herbobedoj kaj arboj. Ĉe ĝia orienta flanko, malantaŭ la 11-etaĝa domo, aperis porinfana ludejo forme de tradicia rusa fortikaĵo kun turoj, deglitejoj, fabelaj personoj, balanciloj, karuseloj ktp. La nova placo estis nomita honore al la 400-jariĝo de Tjumeno, kiu iĝis preteksto por ĝia konstruado.

Ekde tiam sur la placo okazas amasaj festoj, inkluzive la Urbotagon. En decembro ĉiujare oni starigas centre de la placo altan abion, ornamitan je ludiloj kaj plurkoloraj bendoj. Dise aperas glaciaj figuroj, deglitejoj kaj aliaj amuziloj, kiuj staras ĝis printempe.

Fine de la 1980-aj — komence de la 1990-aj jaroj tie ofte okazis foiroj, ofte forme de vendado el furgonoj. Longaj atendovicoj formiĝis por aĉeti deficitajn varojn, kiuj venis en limigita kvanto.

Rekonstruo de 2002-2004[redakti | redakti fonton]

En la 1990-aj jaroj la neglektita porinfana fortikaĵo disfalis. La privatigita kinejo en 1998 estis fermita kaj poste plene rekonstruita laŭ dezajno de la tjumena arkitekto Irina Zineviĉ, gajninta premion de la tutlanda arkitekta festivalo ‘’Zodĉij-99’’. La apuda tereno estis luita ĉe la municipo por 25 jaroj fare de la tjumena firmao "Laptev i Partnjori" (Laptev kaj Partneroj). Ĝis 2002 la tereno estis rekonstruita kaj kovrta je kolora betono sur kiu aperis rondforma Art-Cafe kun grandaj vitroj. En la Urbotago en 2002 oni boris etan puton en la placo kaj enigis en ĝi kapsulon kun letero al posteuloj fare de la menciita firmao kaj ĵurnalon “Tjumena kuriero” kun rilata publikaĵo. Sur la kapsulo estis gravurita slogano de la firmao: “farante nuntempon, ni pensas pri estonteco!” Oni planis malfermi ĝin post 25 jaroj. En 2004 finiĝis rekonstruado de la kinejo laŭ la menciita dezajno. Ĝi estis renomita al ‘’ART-Palace’’[1][2].

Tamen jam baldaŭ kontrolaj institucioj konkludis, ke dum la rekonstruado oni faris erarojn, pro kio la fundamento de la konstruaĵo estis damaĝita tiom, ke ne eblas uzi ĝin[1]. Ankaŭ la firmao “Laptev kaj Partneroj” baldaŭ kolapsis, do la konstruaĵo estis forlasita kaj staris kun disbatitaj fenestroj. La fontano estis detruita.

Rekonstruo de 2008-2018[redakti | redakti fonton]

En 2006 en la orienta parto de la placo komenciĝis konstruado de la nova ejo de la Tjumena drama teatro, oficiale malfermita la 14-an de novembro 2008. Ĝin konstruis turka firmao Kontek[4]. La inaŭguro okazis unu monaton antaŭ la 150-jariĝo de la teatro[1]. Oriente de la teatro, sur loko de la malaperinta porinfana ludejo, formiĝis verda areo, kiu ekde 2011 nomiĝas skvaro de Djakonov-Djaĉenko, honore al la fama loka artisto[5][6].

En la okcidenta parto de la placo aperis ĥaosa subĉiela parkumejo por 200 aŭtoj kun enirejo de strato Maksim Gorkij.

En septembro 2010 komenciĝis konstruado de subtera pasejo. Origine oni planis fari ĝin sub strato Respubliko kontraŭ la teatro, sed trafikpolico rekomendis kruciĝon de la stratoj Respubliko kaj Maksim Gorkij. La konstruado daŭris ĝis septembro 2013 kaj plejparton de tiu tempo strato Respubliko laŭlonge de la placo estis blokita kaj trafiko sekvis laŭ kurba provizora vojo tra la placo[7].

De la 14-a de junio ĝis la 27-a de junio 2012 la urba administracio kolektadis respondojn de la urbanoj al demando: “Ĉu vi aprobas rekonstruon de la placo de la 400-jariĝo de Tjumeno sen apero de konstantaj konstruaĵoj kaj kun detruo de la eksa kinejo ‘’Jubilejnij’’?” Partopreni ĝin rajtis ĉiuj urbanoj pli ol 18 jarojn aĝaj[8]. Plejparto de la respondintoj jesis kaj en 2012-2013 ‘’ART-Palace’’ estis detruita[9]. La aŭtoritatoj anoncis konkurson de dezajnaj projektoj de la rekonstruota placo. Ĝin partoprenis 18 personoj, el kiuj 5 transiris al la dua elektorondo. Venkis la dezajno de Darja Slepcova kaj Anastasija Novikova. Laŭ ĝi la placo devas esti dividata je kelkaj zonoj. Laŭlonge de strato Respubliko aperu arboj, apud la teatro formiĝu Teatra placo kun fontano kaj ripozlokoj. Centre de la placo ili proponis konstrui amfiteatron, kiu servos kiel scenejo somere kaj podio por novjara abio vintre. Sub ĝi ili proponis fari subteran galerion kun rakonto pri historio de la urbo. Somere la placo servu kiel foirejo kaj festejo, vintre kiel glitejo. Ili proponis konstrui ankaŭ subteran parkumejon por 180 aŭtoj kun enirejo de strato Meĥaniĉeskaja[10] kaj subĉielan parkumejon por 45 aŭtoj [11].

En februaro 2013 en la retejo de la urba administracio okazis voĉdonado[12], dum kiu 68% (14 008 homoj) voĉdonis por dezajno de Vladimir Suvorov nomitan “Spiralo”, laŭ kiu surplace devintus aperi plurfunkcia spiralforma konstruaĵo, simboliganta spiritan kreskon de la urbo, kun rigardejo surpinte. Ĝin apudis granda fontano. La dezajnon de Darja Slepcova kaj Anastasia Nikitina, elektitan de la ĵurio en 2012, subtenis nur 32% da voĉdonintoj. La urba administracio promesis konsideri la volon de la urbanoj dum la rekonstruo de la placo[13][14].

Tamen en 2016 okazis la municipa aŭkcio dum kiu venkis propono de la instituto Tjumengraĵdanprojekt. La projekto "Spiralo" restis surpapere. Konforme al tiu dezajno surplace devos aperi piedirejoj, “seka fontano”, skvaro kaj promenejoj[3].

En decembro 2017 en la okcidenta parto de la placo, proksime al bushaltejo Upravlenije gosekspertizi, aperis arta instalaĵo forme de dumetrojn altaj plurkoloraj cirilaj literoj, kiuj formas la vorton Счастье (Feliĉo)[15].

La 1-an de majo 2018[16] ekfukciis duetaĝa subtera parkumejo por 292 aŭtoj (inkluzive 30 por handikapuloj), kies enveturejo troviĝas ĉe strato Meĥaniĉeskaja, cent metrojn for de strato Maksim Gorkij. La parkumjeo estas pagenda. Ĝia totala areo estas 10500 m². Krome en ĝi troviĝas luejo de sezonaj sportiloj, sekigejo por ŝuoj, necesejoj[3].

La 9-an de majo 2018 ekfunkciis la “seka fontano” apud la teatrejo. Ĝia kuvo troviĝas subtere, do ne ĝenas promenantojn. Kiam la fontano funkcias, 32 akvostrioj ŝprucas supren el sub tero, akompane de muziko kaj plurkoloraj lumoj. Pere de projektilo, instalita sur la teatrejo, oni povas montri sur la akvosurfaco filmetojn kaj eĉ kompletajn filmojn[1]. Matene, kiam surplace promenas patrinoj kun infanoj, la strioj estas malaltaj. Vespere ili altiĝos ĝis 10-12 metrojn, eksonas muziko, aperas lumoj.

Poste devos formiĝiverda zono ĉe la suda parto de la placo, laŭlonge de strato Respubliko. Plejparton el 6 548 m² okupos la parka zono, destinita por trankvila ripozado, kie oni plantos arbojn kaj arbedojn, aranĝos ripozlokojn[3].

La 5-an de junio 2018 la provizora urbestro Ruslan Kuĥaruk kune kun junaj helpantoj plantis surplace 21 arbojn apud la jam kreskintaj tie[17].

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksima bushaltejo troviĝas meze de la suda flanko de la placo, ĉe strato Respubliko kaj ekde februaro 2019 nomiĝas Tjumenskij Dramatiĉeskij Teatr (Tjumena Drama Teatro). Antaŭe ĝi nomiĝis Ploŝĉad 400 Let Tjumeni (Placo de la 400-jariĝo de Tjumeno)[18]. Tie haltas busoj de 6 itineroj, veturantaj okcidenten. Trans la strato situas samnoma haltejo, tra kiu en inversa (orienta) direkto sekvas 12 itineroj. Ĉe kruciĝo de stratoj Respubliko kaj Maksim Gorkij troviĝas subtera pasejo sub ambaŭ stratoj, kun lifto por handikapuloj. Alia haltejo situas ĉe la okcidenta flanko de la placo, en strato Maksim Gorkij kaj nomiĝas Upravlenije gosekspertizi (Administracio de la Ŝtata Ekspertizo), tie haltas busoj de 2 itineroj, veturantaj norden.

Festoj kaj foiroj[redakti | redakti fonton]

Nun la placo estas uzata por amasaj festoj kaj foiroj.

La 18-an de decembro 2018 ĉi tie estis malfermita la plej granda en la urba historio glitejo je 5000 m². Apude funkcias vestejoj, fotozonoj kaj kafejoj. Semajnfine sur provizora scenejo okazas koncertoj. Por neplenkreskuloj ĝis 120 cm altaj, iliaj plenkreskaj akompanoj kaj handikapuloj eniro estas senpaga[19].

Memortabuloj[redakti | redakti fonton]

Sur la teatro pendas memortabuloj, dediĉitaj al la aktoroj, kiuj iam laboris tie: Georgij Djakonov-Djaĉenkov (metita la 27-an de aprilo 1995 ankoraŭ sur la malnova teatrejo)[20], Evgenij Matvejev (ekde la 10-a de septembro 2002)[21], Pjotr Veljaminov (metita en 2012)[22].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Площадь 400-летия Тюмени (ruse). ГородТ (2018-02-01). Arkivita el la originalo je 2019-02-06. Alirita 2019-02-06.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Дмитрий Падерин (2016-07-30)Юбилей без «Юбилейного» (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Елена Познахарёва (2016)Площадь 400-летия Тюмени (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-06. Alirita 2019-02-06.
  4. Валентина Перова (2006-09-07)Тюмень: на площади 400-летия "вырастет" драмтеатр (ruse). Newsprom.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  5. Сквер Дьяконова-Дьяченкова (ruse). Puti-shestvuy. Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  6. Сквер Дьяконова-Дьяченко может появиться в Тюмени (ruse). Vse metri (2010-09-06). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  7. В Тюмени открыли подземный пешеходный переход на М.Горького (ruse). Newsprom.ru (2013-09-09). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  8. Благоустройство площади 400-летия Тюмени — опрос тюменцев начался! (ruse). Administracio de Tjumeno (2012-06-14). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  9. Юрий Шестак (2013-07-26)Кинотеатр Юбилейный красиво ушел в историю (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  10. На площади 400-летия Тюмени построят амфитеатр (ruse). Tjumenskaja Linija (2012-12-07). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  11. Фантазии на тему благоустройства (ruse). Administracio de Tjumeno (2012-12-07). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  12. Площадь 400-летия Тюмени: какой ей быть? Администрация города приглашает к обсуждению эскизов благоустройства памятника культуры (ruse). Nakanune.ru (2013-02-18). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  13. На площади 400-летия Тюмени будут и деревья, и фонтан, и парковка (ruse). NashGorod.ru (2013-03-06). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  14. Ростислав Журавлев (2015-11-06)Площадь 400-летия Тюмени: 20 тысяч тюменцев пошли «по бороде»? (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  15. "Счастье" укрепили металлом и перевезли на площадь 400-летия Тюмени (ruse) (2017-12-18). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  16. С 1 мая начнет работать подземная парковка (ruse). Administracio de Tjumeno (2018-04-28). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  17. 21 дерево высадили сегодня на площади 400-летия Тюмени (ruse). Administracio de Tjumeno (2018-06-05). Arkivita el la originalo je 2019-03-07. Alirita 2019-03-07.
  18. Автобусной остановки «Площадь 400-летия Тюмени» больше нет (ruse). Glasnarod.ru (2019-02-28). Alirita 2019-03-07.
  19. Валерия Пащенко (2018-12-18)На площади 400-летия Тюмени открыли огромный каток (ruse). Argumenti i Fakti. Arkivita el la originalo je 2019-02-06. Alirita 2019-02-06.
  20. Мемориальная доска Г. И. Дьяконову-Дьяченкову (ул. Республики, 129) (ruse). Gorod-T (2018-09-10). Alirita 2019-04-25.
  21. Памятная доска Е. С. Матвееву (ruse). Gorod-T (2018-05-16). Alirita 2019-04-25.
  22. Мемориальная доска П. С. Вельяминову (ruse). Gorod-T (2018-05-14). Alirita 2019-04-25.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.