Deglitejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plurcela infana ludilo kun deglitejo dekstre

Deglitejotobogano estas dekliva glitvojo, sur kiu oni side aŭ kuŝe glitigas sin por amuziĝi.

Ludejaj deglitejoj troviĝas ofte en parkoj, lernejoj, infanĝardenoj, ludejoj, naĝejoj, kaj aliaj lokoj, kie infanoj ofte ludas. Deglitejo eble estas plata aŭ, por eviti defalojn, duoncilindra aŭ tuboforma. Kutime oni fabrikas deglitejojn el plasto aŭ metalo, kaj ili havas glatan supraĵon, kiu estas ofte rekta kaj fojfoje ondeca. Oni grimpas al la supro de deglitejo per ŝtuparo aŭ ŝtupetaro, kaj tiam oni sidiĝas supre kaj glitigas sin malsupren laŭ la surfaco de la deglitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]