Preĝejo de Sankta Jozefo (Tjumeno)
Preĝejo de Sankta Jozefo ruse Церковь Святого Иосифа Обручника | |
---|---|
kristana preĝejo • rekonilo | |
Loko | |
Ŝtato | Rusio |
Municipo | Tjumeno |
Geografia situo | 57° 9′ 36″ N, 65° 31′ 25″ O (mapo)57.1665.523611111111Koordinatoj: 57° 9′ 36″ N, 65° 31′ 25″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Romkatolika Eklezio |
diocezo | la Romkatolika diocezo de Transfiguriĝo en Novosibirsko |
dekanujo | la Okcidentsiberia |
Arkitektura priskribo | |
Tipo de konstruaĵo | preĝejo |
Konstruado | 1903–1906 |
Specifo | |
Longo | 16 m |
Larĝo | 11,3 m |
Konstrumaterialo | brikoj |
Ligiloj | |
Adreso | strato Lenin 7, Tjumeno |
Vikimedia Komunejo | Komunejo pri Preĝejo de Sankta Jozefo |
Preĝejo de Sankta Jozefo en Tjumeno (Rusio) situas en strato Lenin N 7. Ĝi estis konstruita en 1903-1906 de la pola komunumo kun subteno de la urba administracio. En la sovetia periodo la ejo estis uzita por nereligiaj celoj, en 1998 la preĝejo estis redonita al la katolika komunumo kaj nun funkcias.
Antaŭhistorio
[redakti | redakti fonton]En la 19-a jarcento en Tjumeno formiĝis pola komunumo kun proksimume 150 anoj, kiu konsistis ĉefe el ekzilitaj partoprenintoj de la polaj ribeloj kaj iliaj posteuloj. Komence de la 20-a jarcento ĝi havis jam ĝis 450 anojn[1]. Kiel romkatolikoj ili bezonis propran preĝejon. Multaj el ili jam iĝis prosperaj komercistoj, do preferis financi la konstruadon anstataŭ plu preĝi en luataj ejoj — plejparte keloj de negocistaj domoj[2]. Tiun tempon priskribis en siaj rememoroj Stanisław Karnacewicz, honora civitano de la urbo, fondinto de la tjumena pediatrio.
|
En 1902 komenciĝis monkolektado, al kiu grave kontribuis Józef Dietrich, la administranto de ledfabriko de la fratoj Kolokolnikov kaj la sukuristo Józef Karnaczewicze[4].
Konstruado
[redakti | redakti fonton]En 1898 la pola komunumo petis la Mahilovan Romkatolikan Spiritan Konsistorion, gvidantan ĉiujn romkatolikajn preĝejojn de Siberio, permesi konstruadon de kapelo, sed la peto restis senresponde.
En 1902 la tjumenaj poloj, instigitaj de edifoj de la sacerdotoj en Tobolsko Leon Światopełk-Mirscy kaj Wincent Przesmycki, kolektas monon por konstruado de kapelo. Gravan rolon en tio ludas Józef Dietrich kaj Józef Karnaczewicze.
La 23-an de majo 1902 la tjumenaj poloj subskribas latinlingvan atestilon pri kolektado de 5000 rubloj. Komenciĝas preparado de necesaj dokumentoj[5].
La 6-an de julio 1903 la urbestro Andrej Tekutjev aprobis la konstruadon de la preĝejo[6].
La 12-an de julio 1903 oni ekkonstruis la fundamenton sub kiun metis la latinlingvan fondoleteron, monerojn kaj ĵurnalojn por ke posteuloj eksciu pri la evento kaj aldonis grajnon kiel simbolon de la vivo.
La 15-an de aŭgusto 1903 Józef Dietrich pretigas la pollingvan atestilon, en kiu priskribas la fondoceremonion kaj donas la tekston de la latinlingva fondopapero.
|
Sur la dorsa flanko de la dokumento legeblas 72 subskriboj, el kiuj lastaj estas la subskriboj de Valeria kaj Jadwiga Dietrich[8].
Dum la konstruado la 28-an de aprilo 1905 aperis la ukazo de Nikolao la 2-a pri la religia toleremo, do la pola komunumo decidis konstruigi ne la kapelon, sed la preĝejon. Tamen mono ne sufiĉis kaj nur ofero de Wikientij Koziełł-Poklewski[9], filo de la riĉa komercisto Alfons Koziełł-Poklewski, ebligis fini la konstruadon[2].
Ĝis komenco de 1908 okazas konstruado kaj rekonstruado, sekve de kio aperas la preĝejo[10].
Funkciado
[redakti | redakti fonton]La unua bapto okazis la 11-an de junio 1906[11].
|
La domo de ksiądz estis konektita al la preĝejo per subtera pasejo, kiu ekzistas ĝis nun[12]
Komence de la 20-a jarcento la paroĥa ksiądz estis la maljuna Mateusz Weit, aŭspicianto estis Wacław Nanewski[13].
Persekutado kaj fermo
[redakti | redakti fonton]Ekde 1918 la preĝeja sindiko estis Anton Rydzewski, kiu laboris en fervojo kiel konduktoro. En januaro 1919 ksiądz Franciszek Budrys (1882-1939), kiu servis tie kiel pastro ekde 1909, foriris al Sverdlovsko. Lin anstataŭis Mieczysław Dąbrowski, kiu servis ĝis majo 1920[14].
La 4-an de aprilo 1922 la Gubernia komisiono pri registrado de la valoraĵoj en religiaj organizaĵoj, registris ĉiujn aĵojn de la preĝejo. Poste ili estis konfiskitaj kadre de kampanjo, celanta vendi la ekleziajn havaĵojn por aĉeti manĝaĵojn por malsatmortanta loĝantaro de Volgio[15].
La 5-an de aprilo 1923 la katolika komunumo subskribis kun la Tjumena Gubernia Plenuma Komitato kontrakton pri luado de la preĝejo, kiu estis ŝtatigita. Anton Rydzewski translokiĝis de sia apartamento en apuda domo al domo N 38 en strato Smolenskaja. Tiujare en la urbo estis registritaj 200 katolikoj[14].
En aprilo 1925 kadre de tutlanda kampanjo kiel respondo al murdo de polaj komunistoj Veĉerkoviĉ kaj Baginski fare de la pola polico, estis arestitaj pluraj katolikaj pastroj kaj aktivuloj, inkluzive de Anton Rydzewski kaj Stanisław Karnacewicz en Tjumeno. Poste ili estis liberigitaj[14].
En 1927 estis konfiskita la pastra domo, en kiu enloĝiĝis militistoj[14].
La 16-an de decembro 1929 la preĝejo estis konfiskita kaj transdonita por organizado de la “klubo de ruĝaj direktoroj”. Laŭ iuj fontoj, oni unue transdonis la konstruaĵon al la baptista komunumo, sed poste konfiskis denove kaj uzis kiel stokejon de la 65-a pafista divizio, deplojita en Tjumeno[16] (ĝia stabejo troviĝis proksime, en la domo N 5 en strato Respubliko. La domo de la pastro Anton Rydzewski, kiu staris apude, estis malmuntita[15]. En aprilo 1930 la preĝejo jam apartenis al la milita administracio kaj estis uzita kiel stokejo[14].
La preĝeja librejo el 3 000 volumoj, arĥivo kaj pluraj religiaj aĵoj estis transdonitaj de la paroĥestroj al paroĥanoj. Ĝis nun en la Tjumena muzeo konserviĝis du gipsaj statuoj de Dipatrino Maria kaj apostolo Paŭlo kaj ligna statuo de Jesuo Kristo, iam alkroĉita al perdita nun kruco[17].
Komence de 1933 Anton Rydzewski kaj Jozef Matusiak kun grupo da poloj petis la urbajn aŭtoritatojn transdoni al ili la preĝejon por organizi tie la Polan nacian klubon, sed la peto estis rifuzita[14].
En aŭgusto 1937 oni arestis Franciszek Budrys, kiu servis tiutempe en Ufa. Oni akuzis lin esti organizanto de la subtera “Pola Milita Organizaĵo”, kiu kvazaŭ spionis por la franca sekreta servo kaj celis restarigi “la grandan Pollandon en landlimoj de la 1772-a jaro”. Kadre de la sama proceso estis akuzitaj ankaŭ Anton Rydzewski kaj Jozef Matusiak, sume 14 tjumenaj poloj. La 25-an de novembro 1937 13 katolikoj estis kondamnitaj al mortpafado kaj B. I. Krutkeviĉ al 10 jaroj de mallibero (li mortis en malliberejo en 1944). Sume kadre de tiu falsa proceso nur en Baŝkirio, Sverdlovska, Ĉelabinska kaj Omska provincoj (kies parto estis la nuna Tjumena provinco) estis mortpafitaj 189 homoj. La 23-an de marto 1957 la 14 tjumenaj katolikoj estis rehabilititaj, la akuzoj nuligitaj kiel falsaj[14].
En 1940 ĝi estis uzata de la militistoj kiel sportejo. Dum la Dua mondmilito en la preĝejo troviĝis militista kaj poste civila stokejo.
La 17-an de decembro 1984 oni transdonis la konstruaĵon al la Tjumena Provinca Muzeo por kreado de la muzeo de religio kaj ateismo[18]. En 1984 estis verkita "Scienca koncepto de la ĝenerala plano de evoluigo de la Tjumena Provinca Historia Muzeo", laŭ kiu la preĝejo devis iĝi filio de la muzeo dediĉita al religio kaj ateismo[19]. En 1985 jam okazis necesa preparado de dezajnaj dokumentoj, sed en 1996 oni transdonis ĝin al la Tjumena Ŝtata Universitato por kreado de la etnografia muzeo. La 16-an de januaro 1989 la aŭtoritatoj modifis la decidon, permesinte krei tie studentan klubon dum la ekspozicioj funkciu somere. Finfine en aprilo 1993 la ejo iĝis la Domo de Sciencistoj[18].
Renaskiĝo
[redakti | redakti fonton]La 17-an de marto 1993 estis nomumita la pastro de la tjumena paroĥo. Tio estis Martin Sebin[20] el Slovakio. La 29-an de marto li registris la romkatolikan komunumon en Tjumeno[21].
La 21-an de aprilo malfermiĝis la Domo de Sciencistoj. Sed jam la 23-an de aprilo la prezidanto Boris Jelcin subskribis la ukazon “Pri transdono al la religiaj organizaĵoj de la religiaj konstruaĵoj kaj aliaj havaĵoj”. Komenciĝis kontraŭstaro de la universitato kaj scienca komunumo unuflanke kaj la romkatolika komunumo aliflanke[22]. La katolikoj rajtis viziti la preĝejon nur kun permeso de la universitata administracio, la diservoj foje okazis surstrate, antaŭ ĝia enirejo. En marto 1995 la pastro Martin Sebin starigis sur la sonorilturo krucon[23].
En oktobro 1998 la preĝejon vizitis pola delegacio subestre de la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo Andrzej Zakrzewski, kiu dum renkontiĝo kun la aŭtoritatoj esprimis sian subtenon al la peto de la romkatolika komunumo kaj ricevis promeson kontentigi ĝin. La 22-an de decembro la preĝejo estis solene transdonita al la romkatolika komunumo[24]. La 10-an de januaro 1999 okazis sanktigo de la preĝejo.
La 24-an de aprilo 1995 la pastro Martin Sebin translokiĝis al Omsko, la postenon okupis Adam Romanjuk el Ekaterinburgo, jam en septembro sendita al Tomsko.
Sekvis Kasimir Jóźwik el Tomsko[25]. Danke al liaj klopodoj estis faritaj kaj starigitaj antaŭ la preĝejo fera kruco, lignaj statuoj de Sankta Jozefo kaj Dipatrino Maria[2]. Estis eldonata paroĥa ĵurnalo “Nia vojo”. Du monaĥinoj, venintaj el Slovakio en 1993, aranĝis muzikan akompanadon de la diservo kaj, kantadon, organizis diversajn aranĝojn por infanoj kaj plenkreskuloj. En 1997 el Pollando venis la vikario Lestek Hrycyk[26].
En 1998 laŭ la peto de la pastro Kasimir Jóźwik la sekcio de la Asocio Pola Komuneco en Siedlce financis la faradon de la bronza sonorilo por la preĝeja turo. En junio 1999 antaŭ la sendo al Tjumeno ĝin sanktigis la papo Johano Paŭlo la 2-a[27].
La 2-an de februaro 1999 estis establitaj ses dekanujoj kaj la 1-an de majo la vikario Lestek Hrycyk estis nomumita la dekano de la Okcidentsiberia dekanujo kun la centro en Tjumeno, do li iĝis ankaŭ la pastro de la preĝejo. Samtage la pastro Kasimir Jóźwik estis sendita al la preĝejo en Iŝimo [28].
En 2000 okazis granda riparado de la preĝejo kaj apuda areo. En 2004 revenis la ligna katedro, forprenita en la 1920-aj jaroj, kaj redonita de evangeliaj kristanoj[29].
En majo 2004 oni festis la 100-an datrevenon de la preĝejo, pro kio ĝin vizitis la Apostola nuncio en Rusio, ĉefepiskopo Antonio Mennini[30].
Printempe 2004 la paroĥo havis 150 paroĥanojn[31]. Okazas regulaj mesoj en la rusa.
Orgeno
[redakti | redakti fonton]En 1994, okaze de la 50-jariĝo de Tjumena provinco, en la preĝejo surloke de altaro estis starigita la 8-registra orgeno fare de la germana orgenisto Karl Schuke, komenciĝis regulaj koncertoj[32]. Somere de 1998 ĝi estis translokita al la Tjumena filharmonio, kie la 10-an de oktobro 2000 malfermiĝis la orgena halo[33]. Fakuloj plendas ke la muzikilo estis konstruita por la preĝejo, kiu estas pli granda, do en la halo ĝi sonas tro laŭte[34].
En 2005 en preĝejo estis starigita la orgeno, farita fine de la 19-a jarcento de la majstro Franz-Jozef Bittner kaj donacita de unu el germanaj paroĥoj[35]. Nun en la preĝejo foje okazas orgenaj koncertoj[36].
Publika transporto
[redakti | redakti fonton]La plej proksimaj bushaltejoj estas Universitetskaja (Universitata) en strato Lenin kaj Ploŝĉad Borcov Revolucii (Placo de la Batalantoj de la Revolucio) en strato Respubliko. Tra ambaŭ haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. ruse 88 p. ISBN 5881313291
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Филь С. Г. Польский приходской костел в Тюмени // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1993. Новосибирск, 1997. С. 75.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Костел Святого Иосифа Обручника (ruse). Gorod-T (2017-10-19). Alirita 2019-05-31 .
- ↑ 3,0 3,1 Станислав Карнацевич (1976-1977) Очерки старой Тюмени (ruse). Alirita 2019-06-04 .[rompita ligilo]
- ↑ Eble erara transskribo de la pola familinomo el la rusa.
- ↑ Филь С. Г. Польский приходской костел в Тюмени // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1993. Новосибирск, 1997. С. 87.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 20.
- ↑ Филь С. Г. Польский приходской костел в Тюмени // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1993. Новосибирск, 1997. С. 88.
- ↑ Филь С. Г. Польский приходской костел в Тюмени // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1993. Новосибирск, 1997. С. 75.
- ↑ En la rusaj dokumentoj lia familinomo estis ĉiam inversa: Poklewski-Koziełł.
- ↑ Филь С. Г. Польский приходской костел в Тюмени // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1993. Новосибирск, 1997. С. 89.
- ↑ Филь С. Г. Польский приходской костел в Тюмени // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1993. Новосибирск, 1997. С. 91.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 30.
- ↑ Eble eraraj inversaj latinigoj de la nomoj el la ruslingva fonto.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 14,6 Филь С. Г. (2008-08-12) Последний страж польского костела (ruse). Tjumenskije Izvestija. Alirita 2019-06-03 .
- ↑ 15,0 15,1 Оксана Чечета (2010-12-11) Зерно, которое проросло (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2019-06-03. Alirita 2019-06-03 .
- ↑ Александр Петрушин (2009-11-06) Тайны улицы Ленина (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2019-06-03. Alirita 2019-06-03 .
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 46.
- ↑ 18,0 18,1 Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 55.
- ↑ Белов, Стас. (2009) Выставки Тюменского краеведческого музея // Еврейские сюжеты: Записки краеведа (ruse), p. 299. ISBN = 5930204209.
- ↑ Eble erara latinigo el la ruslingva fonto
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 56.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 57.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 58.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 59.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 60.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 61.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 62.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 63.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 69.
- ↑ Ирина Щеглова (2004-06-01) Тюменский католический приход отметил вековой юбилей (ruse). Vsluh.ru.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 67.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 58.
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 60.
- ↑ Ирина Пермякова (2008-11-18) Субъективно о концерте "Органисты соборов мира" в Тюмени (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-03 .
- ↑ Филь С. Г. Римско-католический приход св. Иосифа в Тюмени (минувшее и настоящее). Тюмень, 2004. С. 69.
- ↑ В костеле Тюмени организуют два концерта органной музыки (ruse). NG72.ru (2017-09-08). Arkivita el la originalo je 2019-06-03. Alirita 2019-06-03 .