Asocio Pola Komuneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio Pola Komuneco
organizaĵokaritata organizaĵo
Komenco 1990 vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Asocio "Pola Komuneco" (pole: Stowarzyszenie „Wspólnota Polska”) – ne-registara organizaĵo, kies celo estas plifortigo de ligoj kun Pollando de poldevenaj personoj kaj poloj loĝantaj eksterlande.

Agado[redakti | redakti fonton]

Ekestinta februare 1990 iniciate de marŝalo de Pola Senato, profesoro Andrzej Stelmachowski, kiu estis ĝia prezidanto ĝis la 11-a de majo 2008. Anstataŭis lin Maciej Płażyński. Profesoro Andrzej Stelmachowski iĝis Honora Prezidanto de la Asocio.

"Pola Komuneco" posedas filiojn en dekkelkaj pli grandaj urboj de Pollando kaj gvidas kelke da Domoj de Polonia (pola diasporo), interalie en Krakovo kaj Pułtusk.

Statutaj celoj de la Asocio estas:

1. inspiro, apogo kaj plenumo de ĉiuflanka kunlaboron de Polonia kaj poloj el eksterlando kun la Patrujo en sferoj: klerigado, scienco, kulturo, religio, ekonomio, turismo kaj sporto;

2. propagado, apogo kaj realigado de instruado de la pola lingvo kaj subteno de ties konateco inter Polonia kaj poloj loĝantaj eksterlande;

3. popularigo en diasporaj medioj de scio pri la pola kulturo kaj nuntempaj fenomenoj en la socia, ekonomia kaj politika vivo de la lando;

4. pliprofundigo en Pollando de scio pri Polonia kaj elmigrantaro;

5. agado favore al la pola kultura heredaĵo ekster limoj de Pollando;

6. helpo en certigo de animzorga agado en la pola lingvo;

7. apogo de streboj de elmigrantaro kaj diasporaj medioj por plifortigi siajn poziciojn soci-ekonomiaj en landoj de setliĝo;

8. defendo de rajtoj de la pola nacia minoritato.

Realigataj interalie pere de programoj:

1. kleriga helpo por ĉiuj niveloj de instruado de la pola lingvo ekster limoj de Pollando

2. apogo de la pola kulturo ekster limoj de la lando

3. apogo de polaj kaj diasporaj organizaĵoj eksterlande

4. bonfaranta helpo – helpo por polaj medioj Orienten

5. apogo de profesia kaj ekonomia apogo en diasporaj medioj

6. disvolvo de junularaj organizaĵoj, skoltismo kaj sporto

7. promocio de diasporaj aferoj

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]