Historia placo (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Historia placo
ruse Историческая площадь
Historia placo
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Lenina administra distrikto
Geografia situo 57° 9′ 49″ N, 65° 31′ 8″ O57.16361111111165.518888888889Koordinatoj: 57° 9′ 49″ N, 65° 31′ 8″ O
Finpunktoj strato Lenin, rivero Tjumenko, la muzeo Urbodomo
Indekso: 625003
Longeco: 200 m
Larĝeco: 60 m
Commons: Historical square
v  d  r
Information icon.svg
Historia placo
Memorŝtono pri la fondo de Tjumeno
La malnova memorialo
Steleo de la memorialo

Historia placo en la urbo Tjumeno (Rusio) situas en la fondoloko de la urbo, ĉe kunfluejo de riveroj Tjumenko kaj Turo. Sur tiu ĉi loko la 29-an de julio 1586 estis fondita Tjumeno, pri kio informas la memorŝtono en ĝia nord-okcidenta parto. La placo pravigas sian nomon, ĉar situas en la fondoloko de la urbo, ĉe kunfluejo de riveroj Tjumenko kaj Turo.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Sur tiu ĉi loko la 29-an de julio 1586 estis fondita Tjumeno, pri kio informas la memorŝtono en ĝia nord-okcidenta parto. Ĉi tie apris la unuaj administraj konstruaĵoj, inkluzive de la urbodomo, kiu ĝis nun staras ĉe la sud-orienta limo de la placo, transformita je muzeo.

Norde de la muzeo staris fajrobrigadejo, forbrulinta komence de la 20-a jarcento kune kun ĉevaloj kaj ebria fajrobrigadisto, kiu endormiĝis sub ĝia tegmento kun cigaredo en buŝo. Oni konstruis ĝin denove[1].

La unua memormonumento de la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Aŭtune 1967 komenciĝis konstruado de la memormonumento de la Dua mondmilito. Oni detruis la malnovan fajrobrigadejon, asfaltis la terenon kaj konstruis la monumenton, dezajnitan de artistoj el Leningrado (arkitektoj: Abram Tarantul, Evgenij Fjodorov, Sergej Sokolov; skulptistoj: Levon Lazarev, Ruben Melik-Akopjan).

Centre de la memormonumento altiĝas la 28 metrojn alta obelisko, kiu simbolas glavon de la Venko. Malantaŭ ĝi aperis muro kun bareliefo, bildiganta heroaĵojn de la milita periodo, portretojn de kelkaj urbanoj — Herooj de Sovetunio, kaj Patrujon-Patrinon, kiu venkis faŝismon — la mortigitan bestaĉon, kiu kuŝas ĉe ŝiaj piedoj. Sur marmoraj platoj de la dua pilono ĉe la eterna flamo estis skribitaj nomoj de la urbanoj — Herooj de Sovetunio kaj plenaj kavaliroj de la Ordeno de Gloro[2]. Unue aperis 76 nomoj, pose ilia nombro kreskis ĝis 103 (90 Herooj kaj 13 kavaliroj).

La 9-an de majo 1968 okazis la solena malfermo de la memormonumento kaj placo. Je la nomo de la veteranoj parolis Pjotr Fjodorov, Heroo de Sovetunio, subkolonelo de rezervo, tankisto. Je la nomo de laboristoj de ariergardo parolis la tornisto de la Tjumena Ŝipkonstrua Fabriko Sergej Karavajev. La junan generacion reprezentis studento de la Tjumena industria instituto M. Ĉazov. Finis la paroladojn la unua sekretario de la provinca partia komitato Boris Ŝĉerbina, veterano de la Vintra milito, estro de la subtera partia komitato de Ĥarkiva provinco en 1942-1943. Li bruligis la eternan flamon per torĉo.

Ĝis la 1990-aj jaroj ĉe la memormonumento deĵoris honora gardistaro subestre de veterano Ĥabibula Jakin, plena kavaliro de la Ordeno de Gloro[3].

La memorŝtono pri la fondo de Tjumeno[redakti | redakti fonton]

La 24-an de julio 1996 en la nord-okcidenta parto de la placo estis starigita memorŝtono kun subskribo sur marmora plato: “Sur tiu ĉi loko la 29-an de julio 1586 estis fondita la urbo Tjumeno”. En 2002 ĝi estis damaĝita de vandaloj, do anstataŭigita je pli forta granita versio[4][5].

Ĉe la memorŝtono okazas solenaĵoj, inkluzive metadon de la floroj okaze de la urbotago.

En julio 2016, kadre de la solenaĵoj dediĉitaj al la 430-jariĝo de Tjumeno, la urbestro Aleksandr Moor promesis ĝis la sekva jubileo konstruigi anstataŭ la fondoŝtono monumenton pri la fondo de la urbo [6].

La dua memormonumento de la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kun paso de tempo la memormonumento kadukiĝis kaj oni decidis rekonstrui ĝin el pli longdaŭra materialo. Oni decidis malmunti, ripari kaj transloki ĝin. Sur la placo ĝin anstataŭigis la nova bareliefo.

La 8-an de majo 2015 estis solene malfermita nova bareliefo, kreita de arkitektoj kaj skulptistoj el Ekaterinburgo (Sergej Titlinov, Aleksandr Medvedev, Sergej Savin)[7]. La “flamo de memoro” estis alportita de la eterna flamo ĉe la Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo kaj per ĝi la eternan flamon ĉe la memorialo bruligis la veterano Ivan Afanasjev, kadeto de la Tjumena Prezidenta Kadeta Lernejo Aleksej Gaŝilik kaj kolonelo de la Tjumena Supera Milit-Inĝeniera Komandestra Lernejo Ivan Krivoĥiĵa[8].

La memormonumento havas areon 72 m kaj estas farita el bronzo. La bareliefo bildigas la ŝlosilajn eventojn de la milito: la nazia invado, batalo ĉe Moskvo, batalo ĉe Kursko, Stalingrada batalo, sieĝo de Leningrado, laboro de ariergardo, Venkoparado de 1945 sur la Ruĝa placo[9].

La nazia invado[redakti | redakti fonton]

La atako estas montrita pere de sagoj, direktitaj al Sovetunio kvazaŭ sur militmapoj, kolonoj da tankoj kaj skadroj de aviadiloj. Rimarkindas ke la naziaj soldatoj ne havas vizaĝojn — tiel la aŭtoroj substrekis ke ĉio homa fremdas al ili, ke temas pri ne homoj, sed rabiaj bestaĉoj.

La batalo ĉe Moskvo[redakti | redakti fonton]

La soldato, leviĝinta por atako, kvazaŭ protektas Moskvon per sia korpo. La vortoj de la fama kanto “Sankta milito” leviĝas kontraŭ la malamiko kaj tekstas: “Leviĝu, lando grandega. Leviĝu por morta batalo…”. Ikono super Moskvo estas simbola protektanto de la ĉefurbo. Videblas batalionoj kiuj marŝas laŭ la Ruĝa placo — tio estas la fama parado de la 7-a de novembro 1941 okaze de la datreveno de la Oktobra revolucio, post kio la batalionoj direktiĝis rekte al la fronto, kie multaj el ili pereis, do sur la bareliefo ili kvazaŭ foriras al eterno.

Sub la soldataj kolonoj en la bareliefo estas enfandita fusilo, trovita surloke de tiuj bataloj. Dekstre videblas virino, kiu benas la soldatojn. Tio estas kamparanino Epistimija Stepanova, kies ok filoj pereis dum la milito (ŝi havis naŭ, el kiuj unu pereis pli frue — lin mortpafis blankuloj dum la Rusia Enlanda milito). Sed nun ili ankoraŭ estas vivaj kaj ŝi benas ilin kaj esperas ke ili revenos. Ŝi estas simbolo de la patrino, de la patrujo, de la Patrino-Patrujo.

La sieĝo de Leningrado[redakti | redakti fonton]

La urbo eltenis la blokadon kaj bombardadon ĉefe danke al kuraĝo kaj spirita forto de la urbanoj, do en la centro estas ne bataloj, sed la unua plenumado de la 7-a simfonio de Ŝostakoviĉ, okazinta en la duonmorta Leningrado la 9-an de aŭgusto 1942. Tio okazis en filharmonio, de kie rekta elsendo atingis la tutan urbon kaj la Leningradan fronton. Malantaŭ la komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ videblas urbanoj, inter kiuj rekoneblas la famaj artistoj kaj sciencistoj kiel Dmitrij Liĥaĉov, Olga Bergholz, Daniil Granin, Vera Inber, Iosif Abgaroviĉ Orbeli, Pavel Filonov, la mortinta pro malsato kuratoro de la riza kolekto Dmitrij Ivanov, knabino Tanja Saviĉeva. Homoj rigardas al la afiŝo, kiu avertas: “Civitanoj! Dum artileria pafado tiu ĉi stratoflanko estas la plej danĝera!” (tiaj afiŝoj ĝis nun konserviĝis kelkloke en la urbo).

La milita uragano kvazaŭ forportas la Katedralon Sankta Isaako de Sankt Peterburgo, Palacan ponton, Petropaŭlan fortikaĵon. Sub la Palaca ponto videblas ĉiuj naŭ paĝoj de la taglibro de Tanja Saviĉeva antaŭ kiuj kuŝas la fama leningrada porcio — 125 gramojn da pano, farita je sia natura grandeco. La du lastaj paĝoj kuŝas sub la pano, apude haveblas elstaraĵo por ke oni povu meti florojn memore al la pereintaj urbanoj.

Sed la urbo ne nur malsatmortis, sed ankaŭ militis, kion montras la torpeda boato, kiajn oni produktis en la Tjumena Ŝipkonstrua Fabriko[10], atakanta la malamikojn en la Balta maro. Supre videblas la fama Vojo de Vivo, konstruita laŭ la glacikovrita Lagoda lago por liveri manĝaĵojn al la urbo kaj forporti la civilulojn. Du infanoj, volvitaj en ŝaloj, simbolas infanojn de Leningrado, evakuitajn al Jalutorovsko, kies stacidomo videblas malantaŭ ili.

La Stalingrada batalo[redakti | redakti fonton]

La vortoj “Malantaŭ Volgo mankas la tero por ni”, eldiritaj tiam, leviĝas el la volga tero kiel baro. La milita uragano forportas la muelejon de Grudinin (la konstruaĵo, grave damaĝita dum la batalo kaj lasita kiel memoro pri ĝi) kaj la fontanon Barmalej — simbolojn de la detruita, sed ne venkita urbo.

Meze de la batalo videblas radiisto el Tjumeno Matvej Putilov, kiu estis morte vundita, sed per dentoj kunpremis la pecojn de la disŝirita kablo kaj tiel restarigis la komunikadon de la trupoj. Apud li legeblas la vortoj, publikigitaj en la fronta gazeto: “Stalingradano! Estu firma kiel Matvej Putilov”.

La Venko[redakti | redakti fonton]

Centre de la bariefo staras la soldato-venkinto. Apude legeblas la vortoj el la televida elsendo “Minuto de silento”, kiu estas dissendata ĉiujare ekde la 9-a de majo 1965. La soldato estas revenanta hejmen, li sopiras revenon al la paca vivo, do al lia figuro mankas patoso aŭ heroismo. Super lia kapo legeblas vortoj el la menciita teksto: “Vi ne invadis fremdajn terojn. Nek serĉis vi gloron…”.

La batalo ĉe Kursko[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la fama sovetia tanko T-34 kuŝas la damaĝita germana tanko. Sub ili estas tritika kampo, en kiu estas enfanditaj kanonaj obusingoj kaj mitralaj kuglingoj, trovitaj ĉe Proĥorovko. La spiko, kreskanta tra ili, simbolas vivon, kiu venkas la militon.

Apude estas montrata laboro de la ariergardo, kiu garantiis venkon ĉe la fronto. Sur apogilo staras 14-jara tjumena adoleskanto Boris Stepanov, tornisto de la ŝipkonstrua fabriko. Supre videblas tanko T-60, konstruita danke al 160 mil rubloj, kolektitaj en Omska provinco (kies parto estis la regiono) laŭ alvoko de la 6-jara knabino Ada Zenegina. Apude legeblas parto de ŝia letero. Super kampoj de la Kurska batalo flugas paraŝutista glisaviadilo, kiaj estis produktataj en la fabriko N 241 en Tjumeno kaj la fabriko N 499 en Jalutorovsko.

Liberigo de Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La milito transpasis la ŝtatlimojn de Sovetunio. Supre videblas pordego de Aŭŝvico. En mornaj duboj de la kremaciejoj legeblas nomoj de la koncentrejoj: Majdanek, Dachau, Oświęcim, Salaspils. El iliaj pordegoj eliras elĉerpitaj, ankoraŭ en malliberulaj uniformoj, sed jam liberigitaj homoj. Antaŭ ili staras infanoj, kiuj etendas al la liberigintoj siajn manojn kun tatuitaj identigaj numeroj.

Sur breto kuŝas memfarita pupo — ekzakta kopio de la ludilo el Varsovia geto. La pupo kun pecoj da pikdrato kaj infanoj apude estas simboloj de la infanaĝo, distretita de la nazioj. Memore al tio apud la pupo oni povas meti ludilojn.

La sturmo de Berlino[redakti | redakti fonton]

En pafnuboj videblas kolonoj, portiko kaj kupolo de Reichstag. Centre de la batalo staras soldato — tiu, kiu foriris al la fronto la 22-an de junio 1941 kaj en 1945 eniris Berlinon. En la lastaj minutoj de la milito kuglo trafas lian koron — li ankoraŭ staras sur la ŝtuparo de Reichstago, sed mitraleto jam falas el la maldekstra mano. En tiu momento li turnis la kapon orienten — tien, kie trans miloj da kilometroj troviĝas lia hejmo, kie staras lia preĝejo sur monteto kaj kie atendas lin patrino. Li antaŭvidas la Venkoparadon en Moskvo kaj lia kamarado jam skribas sur kolono de Reichstag la famajn vortojn: “Ni ĝisiris”. La milito finiĝis[11].

Restis nur la patrino, perdinta ĉiujn siajn filojn, kun sciigo pri la morto de la lasta el ili en siaj manoj. Super ŝia kapo flugas gruoj kiel simbolo de la pereintaj soldatoj el la fama sovetia kanto “Gruoj”. Ĉe ŝiaj piedoj kuŝas la faŝistaj snandardoj, ĵetitaj de la venkintoj, partoprenintaj en la Venkoparado en Moskvo en 1945[8].

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La banejo situas inter du bushaltejoj en strato Lenin: Muzej (Muzeo) kaj Universitetskaja (La Universitata). Por veturado en inversa direkto la plej proksima estas haltejo Nabereĵnaja (Kajo) en strato Respubliko. Tra ĉiuj haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Улыбин А. С. Заметки о Тюмени (1906-1956 гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2006. Вып. 20. Тюмень, 2007. С. 126.
  2. Где в Тюмени почтить память погибших в Великую Отечественную войну (ruse). Komsomolskaja Pravda (2015-05-08). Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-27.
  3. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 2008. С. 328-329.
  4. К Дню города сотрудники ОАО «Мрамор» заменили памятный знак основания Тюмени, разрушенный примерно около месяца назад неизвестными вандалами (ruse). Новый день (2002-07-26). Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-28.
  5. Памятный знак на месте основания города Тюмени (ruse). Gorod-T (2018-02-19). Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-28.
  6. Вероника Белоусова (2016-07-08)Александр Моор не исключает появления монумента на месте основания Тюмени (ruse). Tjumenskaja Pravda Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-28.
  7. На Исторической площади готовятся заменить барельеф (ruse). Vsluh.ru (2015-04-02). Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-28.
  8. 8,0 8,1 Елена Размазина (2015-05-08)В Тюмени открыли новый барельеф мемориала «Вечный огонь» (ruse). Gazetara servo de la Guberniestro de Tjumena provinco. Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-28.
  9. Сирень Бабаева (2015-05-08)В Тюмени открыли обновленный барельеф «Тюмень — Победителям» (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-28.
  10. Stanislavo Belov (2019-05-21)Batalaj maŝinoj de Tjumeno: tri medioj de la milito (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-28. Alirita 2019-05-28.
  11. Сквер «Исторический» (ruse). Gorod-T (2019-04-22). Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-05-24.