Daniil Aleksandroviĉ Granin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daniil Granin)
Daniil Aleksandroviĉ Granin
Persona informo
Даниил Александрович Гранин
Naskonomo Даниил Александрович Герман
Naskiĝo 1-an de januaro 1919 (1919-01-01)
en Volynka
Morto 4-an de julio 2017 (2017-07-04) (98-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Cemetery in Komarovo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioRusio vd
Alma mater Sanktpeterburga Elektroteknika Universitato • Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Daniil Aleksandroviĉ Granin
Profesio
Okupo verkistoscenaristoaŭtoro vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1949–2017 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniil Aleksandroviĉ GRANIN (naskiĝinta Daniil Aleksandroviĉ German[1] la 1-an de januaro 1919, Kurska gubernio, RSFSR — mortinta la 4-an de julio 2017 en Sankt-Peterburgo, Rusio) estis verkisto de romanoj. Li komencis verki dum la 1930-aj jaroj, kiam li jam studis inĝenierarton en la Politeĥnika Instituto de Leningrado. Post fini sian edukadon Granin komencis labori kiel supera inĝeniero en laboratorio pri energio. Baldaŭ la dua mond-milito komencis kaj li fariĝis volontula soldato.[2]

Unu el la unuaj vaste laŭdataj verkoj de Granin estas eta rakonto pri studentoj lernejaj. Ĝi estis titolita Dua Varianto kaj publikiĝis en la ĵurnalo Zvezda en la jaro 1949. Granin rekomencis sian studadon pri inĝenierado kaj ekis labori kiel verkisto de dokumentoj teĥnikaj. Vivo daŭriĝis ĝis sukceso venis al li en la formo de Serĉistoj; lia unua romano, kiu famiĝis. La romano inspiriĝas de lia vivo kiel inĝeniero. La libro ankaŭ montris, kiel la tre ega burokratara sistemo en Sovetunio ne permesis, ke ideoj novaj kreskiĝu.[2]

Granin ankaŭ laboris kiel ano de la Leningrad-Unio de Verkistoj. Li gajnis kelke da premioj kaj la plej fama el ili estas Ŝtata Premio pri Literaturo, kiun li gajnis en la jaro 1978. La verkisto daŭrigis verki en Rusujo post-Soveta.[2]

Laŭ la Granda Soveta Enciklopedio: «La elstara temo de verkoj de Granin estas amo kaj poezio pri scienca kaj teĥnologia kreativeco kaj la barakto inter serĉemaj, honestaj, veraj sciencistoj, kiuj komprenas komunisman ideologion, kontraŭ netalentaj personoj, karieristoj kaj burokratoj (la romanoj Serĉistoj, 1954, kaj En la Sturmon, 1962).»[3]

Leningrad Dum Sieĝo estas populara romano de verkisto. Ĝi rakontas pri du etaj infanoj, 16-jara knabo kaj maljuna akademiulo kaj ilia vivo dum la sieĝo de Leningrado. Kunverkita kun Ales Adamoviĉ, la libro baziĝas sur intervjuoj, taglibroj kaj personaj memoroj de tiuj, kiuj travivis la sieĝon de Leningrado.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dictionary of Literary Biography on Daniil Granin. Alirita 2011-02-19.
  2. 2,0 2,1 2,2 Encyclopedia of Soviet Writers. Alirita 2011-02-19.
  3. The Great Soviet Encyclopedia (1979). Alirita 2011-02-19.
  4. Daniil Granin, Ales Adamovich. (2008) Leningrad Under Siege (angle). Pen & Sword Military. ISBN 9781844154586.

Pliaj Informoj[redakti | redakti fonton]