Saltu al enhavo

Jalutorovsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jalutorovsk
urbo 
administra dividaĵo de Rusio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Rusio
Provinco Tjumena provinco
Distrikto Ĉefurbo de Jalutorovska distrikto
Fondita 1659
Poŝtkodo 627010
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 34535
Kodo laŭ OKATO 71415
Retpaĝaro yalutorovsk.admtyumen.ru
Politiko
Urbestro Vjaĉeslav Smelik
Demografio
Loĝantaro 38 970[1]  (2024)
Loĝdenso 744 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 39′ N, 66° 18′ O (mapo)56.6566.3Koordinatoj: 56° 39′ N, 66° 18′ O (mapo)
Alto 60 m [+]
Areo 52,16 km² (5 216 ha) [+]
Horzono UTC +5 (+6 somere)
Jalutorovsk (Tjumena provinco)
Jalutorovsk (Tjumena provinco)
DEC
Lokigo de Tjumena provinco en Rusio
Situo de Jalutorovsko en Tjumena provinco
Jalutorovsk (Jalutorovsko)
Jalutorovsk (Jalutorovsko)
DEC
Situa mapo de Jalutorovsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yalutorovsk [+]
vdr


Jalutorovsko (ruse Ялуторовск) estas urbo, la centro de Jalutorovska distrikto kaj fervoja stacio en Tjumena provinco, Rusio. Ĝi situas ĉe la Trasiberia fervojo, ĉe rivero Tobol. La urbo estis fondita en 1659 kaj havas statuson de la urbo ekde 1782.

Ekde 1911 al la urbo venas grandaj riveraj ŝipoj. En 1912 ekfunkciis la fervojo.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Lingvisto Aleksandr Konstantinoviĉ Matvejev asertis ke la urbonomo devenas de la nomo de la origina tatara urbo Javlutura, prononcita de la tataroj kiel Julitura (tatare Яулытура), kio signifis "urbo kun armeo" aŭ "militurbo"[2].

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Jalutorovsko
1823[3] 1835[3] 1851[3] 1840[3] 1855[3] 1860[4] 1898[5] 1959 2001
1 845 1 986 2 526 2 805 3 311 3 030[6] 4 700 20 200 37 500
2015 2016 2017 2018 2019 2020 2021 2022 2023
39 840[7] 39 399[7] 39 970[8] 39 918[9] 39 919[10] 39 938[11] 39 822[12] 39 822[13] 38 882[1]
2024 - - - - - - - -
38 970[1] - - - - - - - -

En 2023 en la urbo naskiĝis 360 homoj kaj mortis 480, do natura malkresko de la loĝantaro estis 120 homoj. Al la urbo transloĝiĝis 1 179 kaj ĝin forlasis 983 homoj, do la migrada kresko estis 196 homoj[13].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Jalutorovsko situas ĉe nordorienta flanko de la ŝoseo R-402 (parto de E22), proksimume 73 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno. Horizontale ĝin dividas je du partoj la Transsiberia fervojo.

Ĉirkaŭ Jalutorovsko (la plej proksimaj urboj)
Tjumeno
Jalutorovsko (la plej proksimaj urboj)
Ŝadrinsko Kurgano Zavodoukovsko
Ĉirkaŭ Jalutorovsko (la plej proksimaj vilaĝoj)
Anisimovka Ĥoĥlovo
Krivolukskaja
Progress
Sosnina
Zinovo
Jalutorovsko (la plej proksimaj vilaĝoj)
R-402
Pamjatnoje

La urbo situas sur maldekstra bordo de rivero Tobolo.

Kandelfesta placo

[redakti | redakti fonton]

La placo, nomita Kandelfesta (ruse Сретенская, Sretenskaja) troviĝas en la histora centro de la urbo, surloke de ĝia fondo kaj gastigas la plej elstarajn konstruaĵojn — la Jalutorovskan fortikaĵon, la Kandelfestan katedralon kaj aleon kun memorŝtonoj kaj monumentoj. Inter la muzeo Komercejo kaj la katedralo staras monumento de Nikolao de Moĵajsko, konsiderata protektanto de la rusaj urboj. Ĝi estis farita de Vladimir Ŝarapov kaj dediĉita al la fondo de la urbo[14].

Origine la placo nomiĝis la Bazara, ĉar tie, apud la katedralo tradicie okazis foiroj kaj regula vendado, publikaj festoj. En 1918 loka soveto alinomis ĝin je la placo de Laboro (ruse площадь Труда). Tie okazis manifestacioj kaj amasaj kunvenoj, inkluzive la 22-an de junio 1941 kiam la urbanoj eksciis pri komenco de la Granda patriota milito[14]. Fine de 2002 ĝi estis alinomita kiel la Kandelfesta (Sretenskaja)[15].

Dekstre de la katedralo troviĝas monumento al viktimoj de la Okcidentsiberia kamparana ribelo, okazinta en 1921, kiam ĉirkaŭ 100 aktivuloj estis mortigitaj de ribeluloj.

Ekde la 1930-aj surloke de la detruita katedralo staris banejo, konstruita el ĝiaj brikoj, kaj apude meblovendejo, en kies duetaĝa ligna konstruaĵo fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj sidis la Popola Domo (ruse Народная аудитория), do klerigejo kie funkciis librejo kaj ekde 1911 ankaŭ kinejo, okazis amatoraj spektakloj kaj novjaraj festoj. Surloke de la nuna aleo troviĝis Junpionira skvaro (ruse Пионерский сквер) kaj staris tribuno el ruĝaj brikoj, stukitaj kaj farbitaj je griza koloro. En 1960 ĝi estis forigita kaj sur ĝia loko aperis gipsa monumento de Lenin fare de tjumena skulptisto Valentin Belov. La areo estis alinomita je la placo Lenin[16].

Strato Pervomajskaja

[redakti | redakti fonton]

Origine la strato nomiĝis Ĉielira (ruse Вознесенская, Voznesenskaja), ĉar en tiu ĉi strato troviĝis la Ĉielira preĝejo. La 1-an de majo 1918 okaze de la Unua de Majo sur la Kandelfesta placo okazis subĉiela kunveno post kiu manifestacio marŝis laŭ strato Ĉielira, pro tio alinomita al Pervomajskaja (Unuamaja)[17].

En la duetaĝa brika domo N 17, en kies unua etaĝo funkciis vendejo de negocistino Jekaterina Guseva kaj en la dua etaĝo sidis oficejoj, inkluzive ŝian kabineton kies fenestroj estis turnitaj al Tobolo tiel ke ŝi povis vidi siajn ŝipojn kaj la havenon. Post la ŝtatigo la ejo estis transdonita al la elektrostacio; nun tie sidas oficejoj kaj vendejoj. Sekvas la unuetaĝa brika domo N 19, en kiu funkcias muzeo Komercejo (ruse Торговые ряды, Torgovije Rjadi). Origine tio estis du konstruaĵoj, konstruigitaj en 1901 de negocisto Ivan Lagin, kies ĉefa komerco estis vendado de ŝtofoj. En la 1960-aj ili estis unuigitaj per alkonstruaĵo. [14]. En 2017 en ĝi estis malfermita la muzeo[18].

En la unuetaĝa brika domo N 55 funkcias la Jalutorovska Ortodoksa Gimnazio. Konstruado de tiu ĉi domo, origine destinita por la distrikta lernejo (ruse уездное училище), komenciĝis en septembro 1887 danke al monoferoj de Ignatij Ivanoviĉ Kolosov, tomska negocisto de la 1-a rango. La 22-an de julio[jul.]/ 3-an de aŭgusto 1890[greg.] okazis solena malfermo, dum kiu la negocisto transdonis ĝin al la Ministerio pri Popola Klerigado: "Mi transdonas kun espero ke mia nomo estos memorata dum jarcentoj" (ruse Передаю с надеждой на то, чтобы мое имя помнилось в веках). En la sovetia tempo tie funkciis lernejo de la 2-a grado, bazlernejo de la mezlernejo N 7. En oktobro 2006 ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij konsekris ĝin kiel la ortodoksan gimnazion[19].

En la duetaĝa ligna domo N 60 loĝis familio de negocisto Mamontov kaj la 2-an de[jul.]/ 14-an de oktobro 1841[greg.] tie naskiĝis la mecenato Savva Mamontov. Ĝi estis konstruita fine de la 18-a jarcento. La unua etaĝo estas brika, tie troviĝis kuirejo kaj loĝis servistaro. Nun ĝiaj fenestroj estas masonitaj per pli modernaj brikoj. La dua etaĝo estas ligna, plej verŝajne oni uzis pinajn trabojn je diametro 30 cm. En tiu etaĝo loĝis la posedantoj, ĝi havis apartan enirejon. La rezidejo enhavis ankaŭ stokejon, banejon, kaleŝejon, poton el lariko, glaciejon-stokejon kies partoj estis trovitaj. La fasadaj tegaĵoj, kornicoj kaj ŝutroj estas de sovetia periodo, sed konserviĝis origina pordo kun ansoj kaj ŝtalaj elementoj. La familio Mamontov forlasis la domon en 1843 kaj en 1846 ĝi estis transdonita al asekura kompanio "Salamandra". Poste tie sidis apoteko kaj fine ĝi denove iĝis loĝdomo. En sovetia periodo ĝi estis dividita je 4 apartamentoj kaj servis kiel loĝejo por pluraj familioj, do okazis granda rekonstruado[20].

En oktobro 1991 al la urbo venis delegacio de la Asocio de Komerca Kunlaboro "Art-management" (Jekaterinburgo) kaj studentoj el 4 altlernejoj de Tjumeno kaj Uralo subestre de la asocia direktoro Rafael Alĥanov (ruse Рафаэль Альханов) kaj helpe de maljunaj urbanoj ili trovis la Mamontov-domon. En 2017 la domo estis transdonita al Tjumena provinco kaj en aprilo 2021 transiris sub administradon de la Tjumena Provinca Muzeo — oni planas aranĝi tie muzeon de Savva Mamontov kaj de loka negocistaro ĝenerale[20][21].

Strato Revolucio

[redakti | redakti fonton]

En la kvaretaĝa domo N 44 funkcias kulturdomo Art-Voyage (ruse Арт-Вояж), konstruita en 1947. En ĝia maldekstra alo ĝis 1956 sidis elektrostacio. La ejo estis dufoje grave rekonstruita, lastfoje en 2009[22].

En la domo N 73 funkcias la Jalutorovska Muzea Komplekso. Duetaĝa brika domo, konstruita en 1972, gastigas ekspoziciojn pri la urbo, ĉambrojn por kunlaborantoj, stokejon de eksponaĵoj. Apude staras konstruaĵo N 75/3 — domo-muzeo de Matvej Muravjov-Apostol. En la korto situas konstruaĵo N 75/2 domo-muzeo de Ivan Jakuŝkin.

En la domo N 130, ĉe la bordo de lago Babanovskoje, funkcias sanatorio La Hela (ruse Светлый, Svetlij), malfermita la 19-an de majo 1973[23][24]. La 24-an de julio 2000 tie estis konsekrita la kapelo de Sankta Olga[25].

Strato Lenin

[redakti | redakti fonton]

Sur la mapo el loka muzeo, datita la 5-a de junio 1858, la strato estas nomita Soldatskaja (Soldata). En 1911 oni alinomis ĝin je Sretenskaja (Kandelfesta), ĉar ĝi komenciĝis de la Kandelfesta katedralo. En 1920 estis provo alinomi ĝin je Sovetskaja (Soveta), sed tiu ĉi nomo ne fiksiĝis[26].

La strato komenciĝis ĉe gastokorto, surloke de kiu nun staras kulturdomo kaj malnova komercejo (ruse торговые ряды). Ĝi estis 256 saĵenojn (546 m) longa kaj finiĝis ĉe kruciĝo kun la nuna strato Sverdlov. Nun la strato etendiĝas je 1 846 m, sed la katedralo plu videblas de iu ajn punkto[26].

La strato komenciĝas per lignaj loĝdomoj, dekstre de kiuj situas la Kandelfesta placo, sur kiu troviĝas la Jalutorovska fortikaĵo, la Kandelfesta katedralo kaj etendiĝas aleo kun memorŝtonoj kaj monumentoj. Ekde la 1930-aj surloke de la detruita katedralo staris banejo, konstruita el ĝiaj brikoj, kaj apude meblovendejo, en kies duetaĝa ligna konstruaĵo fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj sidis la Popola Domo (ruse Народная аудитория), do klerigejo kie funkciis librejo kaj ekde 1911 ankaŭ kinejo, okazis amatoraj spektakloj kaj novjaraj festoj[27].

En la duetaĝa brika domo N 14 (Pervomajskaja 32), origine konstruita kiel loĝdomo en la unua duono de la 19-a jarcento, poste sidis policejo kaj distrikta trezorejo (ruse казначейство); nun tie estas oficejoj. En la duetaĝa brika domo N 16 (Pervomajskaja 21) sidas oficejoj. Ĝi estis konstruigita en 1896 de negocistoj Mjasnikov. Ĝia lasta posedanto estis negocistino Irina Vasiljevna Mjasnikova. Post kiam en 1907 la katedralo estis fermita por riparado, ŝi donis en tiu ĉi domo ejojn por starigo de ikonostazo kaj okazigo de la diservoj. Apude, ĉe kruciĝo de stratoj Lenin kaj Revolucio staris ligna domo kun ĉizitaj ŝutroj, kiu estis parto de la Mjasnikov-rezidejo, same kiel situintaj apude stokejoj. Ĉio krom la domo N 14 estis detruita por aperigi sur ilia loko trietaĝan blankbrikan telekomunikan oficejon[14].

La duetaĝa brika domo N 20 (Revolucio 45) estis konstruigita de negocisto A. Pantelejev. En la sovetia periodo tie longan tempon sidis filmodeponejo kaj sekcio de junaj teknikistoj (ruse станция юных техников)[14].

Sekvas la duetaĝa brika domo N 13 (Revolucio 43) de negocistino Jekaterina Guseva. Regionografo Anatolij Mjasnikov asertis vidi en ties subterejo la masonitan enirejon de la pasejo al la menciitaj stokejoj kaj priskribas duonmetron dikan kulturtavolon, sur kies fundo troviĝis lignaj trotuaroj, aperintaj en la urbo en 1911. Li supozis ke kaze de forigo de pli postaj tavoloj reaperus ĝis la mezo, nun subterigitaj fenestroj de la terkeloj. En 1918 tie sidis milita-revolucia stabo, dum la Dua mondmilito tie funkciis evakua hospitalo N 1501. Longan tempon tie sidis la administracio de Jalutorovska distrikto[14].

En la duetaĝa domo N 15 funkcias aĉetcentro Pjatnica (Vendredo). Origine tie troviĝis stokejoj de negocistoj Kolmakov (iuj asertas ke tio estis Jekaterina Guseva). En al sovetia periodo tie sidis fajrobrigadejo. La konstruaĵo havas grandan subterejon, de kiu laŭdire subtera pasejo kondukis al la domo de Guseva (N 13)[28]. Poste tie sidis la aĉetcentro "MiK", forbrulinta la 8-an de majo 2016[29]. La posedantoj unue planis restarigi ĝin, sed jam kiel unuetaĝan, ĉar la dua etaĝo estis grave detruita, sed fine ili preferis bankroti[30]. En decembro 2018 la ejon aĉetis nova posedanto[31]. Fine de 2019 la aĉetcentro malfermiĝis denove jam kiel Pjatnica[32].

En la trietaĝa domo N 17/2, ĉe kruciĝo kun strato Svobodi, funkcias aĉetcentro "Retro". Iam tie troviĝis stokejoj, kiujn en 1937 anstataŭis kinejo "Ruĝa Oktobro" je 200 sidlokoj[33]. En 2006 komercisto ekkonstruigis la nunan ejon kiel sportejon kun naĝejo, sed post la financa krizo de 2008 la konstruado haltis. Nova posedanto daŭrigis ĝin, sed poste en la sama strato Svobodi malfermiĝis sportejo "Atlanta" (N 193a), do la ekonomia efikeco de plia sportejo iĝis dubinda. En 2011 la posedanto petis ĉe la urba administracio permeson transformi la konstruaĵon je aĉetcentro kun kafejo, infanludejo kaj kegloludejo. El tiuj ĉi planoj efektiviĝis nur la aĉetcentro, malfermita en 2013[34][35].

En la duetaĝa brika domo N 44 sidas artlernejo de Savva Mamontov, konstruita en 1988. Antaŭe sur tiu ĉi loko staris ligna konstruaĵo, en kiu sidis la muzika kaj sporta lernejoj. Antaŭ ĝi, en la samnoma skvaro, en 1998 estis starigita busto de Savva Mamontov fare de Vladimir Ŝarapov — la unua monumento al tiu ĉi mecenato[36][33].

Trans la strato situas urboĝardeno. Komence de la 20-a jarcento sur tiu loko estis placo, nomita laŭ diversaj fontoj, Pana (ruse Хлебная) aŭ Vianda (ruse Мясная). En 1930 komsomolanoj establis sur ĝia loko la urboĝardenon: plantis arbojn, kreis aleojn, konstruis someran kinejon, legejon, manmovan karuselon. En 2009 okaze de la 350-a datreveno de la urbo ĝi estis grave rekonstruita. El la arboj de 1930 restis nur 3 tilioj[33].

Ĉe la maldekstra flanko staras kulturcentro "Jubilejnij" (Jubilea), en kiu funkcias kinejo "Premiera" (Premiero). La kinejo "Jubilejnij" malfermiĝis la 30-an de novembro 1967. Komence de la 21-a jarcento ĝi jam arkaikiĝis fizike kaj teknike, epoko de la kinobendoj finiĝis kaj en aŭgusto 2013 tie okazis lastaj seancoj. Sekvis granda rekonstruado kaj la 1-an de decembro 2016 la kinejo malfermiĝis denove — oni prezentis filmon "Aviaskipo" (ruse Экипаж)[37]. Aperis nova ekrano 5 metrojn alta, kun diagonalo 12 metroj, kaj moderna halo je 350 sidlokoj[38]. Simbolan butonon dum la malferma ceremonio premis Jurij Gilov, kinomekanikisto kiu antaŭ 49 jaroj prezentis en la sama kinejo la unuan filmon[39].

Ambaŭflanke de la kinejo staras du skulptaĵoj fare de loka skulptisto Vladimir Ŝarapov: de Aleksandr Suvorov, inaŭgurita la 21-an de novembro 2006[40] kaj de la urbofondistoj Pjotr Uljanov kaj Elisej Gilov, inaŭgurita la 29-an de julio 2007. Trans la strato staras statuo de Lenin fare de Vladimir Matrosov, inaŭgurita la 5-an de novembro 1987; ĝi estas inter la lastaj Lenin-monumentoj en la mondo[41].

Strato Obolenskij

[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento la strato nomiĝis Bolniĉnaja (Hospitala). Laŭ iuj fontoj la hospitalo troviĝis sur Vianda placo (ruse Мясная площадь), nun okupita de urboĝardeno. Eble bazlernejo N 5, situinta en sovetia periodo en la sama loko, okupis la saman konstruaĵon, nur rekonstruitan. En la dua duono de la 19-a jarcento, nomon Obolenskij havis alia, transversa strateto, nuntempe nomata Novikov. En 1911 ĝi estis alinomita kiel Svirelinskaja dum Bolniĉnaja iĝis Obolenskij[42].

La unuaj kvartaloj, ĝis strato Puŝĉin, plu havas domojn konstruitajn komence de la 20-a jarcento. En la duetaĝa ligna domo N 17 loĝis posedanto de sapfarejo, situinta en la korto. Sur la dua etaĝo ankoraŭ en sovetia periodo estis balkono. Ĉe angulo de stratoj Obolenskij kaj Tobolskaja, dekstre staras la domo N 37 (Tobolskaja 16), kies unua etaĝo estas ruĝbrika kaj la dua estas ligna. Nun tie estas loĝejoj, sed de la Dua mondmilito ĝis la mezo de la 1960-aj tie sidis redakcio de la ĵurnalo "Kolĥoza Vero" (ruse Колхозная правда). Iam tie funkciis laktoaĉetejo (ruse дом маслопрома, neformale nomita ruse молоканка), aĉetinta lakton de privatuloj por laktofabriko. Surloke de la domoj N 43 kaj 45 staris kolbasfarejo kaj surloke de la domo N 55 estis gastejo. Inter stratoj Tobolskaja kaj Novikov staris kelkaj domoj, kies posedanto estis veturigisto (ruse ямщик) Fjodor Pervuĥin[42].

La domo N 52 estas brika, kun pezaj metalaj ŝutroj, inkluzive ĉe la pordo transformita je fenestro. Maldekstre al ĝi estas alkonstruita pli malfrua brika konstruaĵo. Iam en la domo funkciis butiko. La eksa Vianda placo en la 1930-a jaroj estis transformita je urboĝardeno. Komsomolanoj plantis tie acerojn, tiliojn kaj pinojn, aperis atrakcioj. Surloke de la nuna parkumejo ĉe angulo de stratoj Obolenskij kaj Novikov, staris benkoj de somera kinejo, kie oni spektis filmojn subĉiele[42].

Ĉe la maldekstra flanko ĝis strato Lenin sekvas lignaj domoj. Ĉe kruciĝo kun strato Lenin maldekstre staras hotelo "Retro" kun samnoma restoracio. De 1937 ĝis 1968 sur tiu ĉi loko troviĝis kinejo "Ruĝa Oktobro" (ruse Красный Октябрь), kies elirejo estis turnita al strato Obolenskij. En 1958–1959 sur tiu ĉi stratkruciĝo aperis semaforo. Trans la strato, kie nun staras la domo N 38 en strato Lenin, gastiganta nutraĵvendejon, estis la sola urba frizejo. Sur la alia duetaĝa domo N 42, konstruita el brikoj ĉe kruciĝo kun strato Lenin en 1960, pendas memortabulo el blanka marmoro, informanta ke tiu ĉi strato estas nomita omaĝe al decembristo Jevgenij Obolenskij[42].

Sekvas kvartalo de lignaj domoj, inter kiuj elstaras la domo N 96 (strato Jakuŝkin 37), agnoskita arkitektura monumento danke al ornamitaj ŝutroj. En la duetaĝa brika domo N 84 en sovetia periodo funkciis entrepreno, riparanta hejmajn teknikaĵojn. En postsovetia epoko ĝi akiris novan fasadon kaj mansardon, kaj gastigas diversajn societojn kaj entreprenojn[42].

La strato finiĝas ĉe kruciĝo kun strato Moskovskaja (Moskva). Antaŭe tiuloke troviĝis militista kvartalo, nun funkcias aĉetcentroj[42].

En 1659 tjumena vojevodo Fjodor Verigin sendis kamparanojn Pjotr Uljanov (ruse Петрушка Ульянов) kaj Jelisej Gilov (ruse Елеська Гилев) serĉi lokojn kie oni povus fondi setlejojn, kies loĝantoj pagus dekonan imposton. Ili trovis sur la maldekstra bordo de rivero Tobolo malnovan tataran urbeton Javlutur, jam forlasitan kaj konkludis ke ĝi taŭgas por fondi setlejon kaj fortikaĵon. En raporto al la vojevodo ili rimarkigis ke de du flankoj la loko estas protektita de Tobolo, de la tria situas granda lago Ĉat (ruse Чать), ĉe la kvara troviĝas du fosaĵoj profundaj je 3 saĵenoj (6,4 metroj), kondukantaj al la lago. Inter la fosaĵoj troviĝas remparo kiu etendiĝas ĝis Tobolo, do eniri la urbeton eblas nur per unusola vojo sekvanta tra tiuj ĉi fosaĵoj kaj la remparo. De Tobolo al la urbeto sekvas suprenvojo por transporti akvon (ruse водяной взвоз). La urbeto havis dimensiojn 70 x 50 saĵenoj (149,35 x 106,68 metroj). Malsupre laŭ la fluo de Tobolo haveblis paŝtejo pli ol 2 verstojn longa (2,13 km), direkte al Tjumeno plugejoj kaj falĉejoj etendiĝis je pli ol 30 verstoj (32 km). Haveblis grandaj lagoj kaj fontoj por fiŝkaptado. La plugejoj estis ĉirkaŭitaj de densaj arbaroj kaj marĉoj, kiuj protektis kontraŭ subitaj invadoj. La tero estis tre konvena por plugado kaj la herbejoj riĉaj je altaj herboj. Krome tra tiu ĉi areo sekvis itineroj de rusaj kaj tataraj negocistoj, venantaj de Tatario kaj Baŝkirio, de negocistoj, ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj venantaj de Tobolsko ktp[3].

En 1659 la vojevodo petis ĉe la caro permeson establi setlejon tiuloke kaj la permeso venis. Historiisto Grigorij Varlakov asertis en 1858, ke la urbeto aperis en la sama jaro, ĉar en teraj registroj de tjumena monaĥejo jam estas menciata Jalutorovska urbeto (ruse Ялуторовская слобода)[3]. Tamen historiisto Sergej Turov skribis en 2000, ke la konstruado de la Jalutorovska fortikaĵo komenciĝis ne pli frue ol en 1661, kiam aperis ukazo pri ekkonstruado de Jalutorovska setlejo[43].

Komence de la 18-a jarcento tio estis muro el vertikale starigitaj traboj (ruse стоячий тын), kun tri turoj kaj preĝejo enkonstruita en la muro. La fortikaĵo estis fojfoje atakata de nomadoj, ekzemple en 1693, kiam apudaj vilaĝoj estis bruligitaj, iliaj loĝantoj mortigitaj aŭ kaptitaj[43]. La ĉefa danĝero estis atakoj de kalmukoj[3].

En 1741 la fortikaĵo jam konsistis el eta citadelo (ruse острог) kaj ekstera muro. Flanko turnita al la rivero Tobolo ne havis fortikaĵojn. En 1749 la citadela muro havis longecon je 210 saĵenoj kaj 8 arŝinoj (453,75 metroj) dum la ekstera muro (ruse город лежачий) estis longa je 2 verstoj kaj 349 saĵenoj (2 878,23 metroj)[44]. Tiujare en la urbo estis 172 domoj kaj loĝis 300 viroj aĝaj 16 ĝis 50 jarojn[4].

En 1754 la fortikaĵo estis rekonstruita forme de vertikalaj traboj kun tri travetureblaj turoj (ruse выездные башни), el kiuj unu kondukis al Tobolsko, alia al Tjumeno kaj la tria al Isetska provinco[4]. Laŭ la tuta perimetro de la ekstera muro staris obstakloj (ruse надолбы) kaj forkegoj (ruse рогатки), malebligantaj subitan invadon. Flanke de la kampo haveblis ankaŭ fosaĵo[45].

En 1763 en la fortikaĵo haveblis stokejoj de pulvo, nutraĵoj, malnovaj kanonoj kaj fajrobrigadejo. En tiu lasta troviĝis interalie kupra fajroestingilo (ruse медная пожарная машина) forme de "superverŝa tubo" (ruse заливная труба) — aparato, en kies ujojn oni verŝis per siteloj akvon, post kio eblis ŝpruci ĝin je distanco 8 ĝis 10 metroj. La maŝino postulis priservadon de 50 homoj. Funkciis ankaŭ segejo (ruse пильный сарай), produktinta tabulojn per ĉevaltira maŝino, konstruita de lokaj metiistoj. Maŝinaj segiloj tiutempe estis maloftaj eĉ en Eŭropa Rusio, kie plu dominis mansegiloj. El unu trabo oni faris unu tabulon (ruse тесница). En 1710 oni jam ne mencias la eksteran muron, evidente likviditan pro kadukiĝo (ruse за ветхостью). La citadelo estas menciata ankoraŭ en 1809, ekzakta tempo de ĝia malkonstruado ne estas konata[46].

En priskribo de 1741, oni diras ke komence de la 1710-aj jaroj lokanoj konstruis digon, per kiu ili rektigis fluon de la rivero Tobolo, reveniginte ĝin al la fortikaĵo kaj solvinte tiel problemon de akvoprovizado — antaŭe la rivero fluis 1,5 verstojn (1,6 km) for. Tio povas esti vero, ĉar la riveroj en Okcidenta Siberio ofte ŝanĝas sian fluon, foje minacante setlejojn aŭ inverse foriĝante de ili, pro kio jam en la 18-a jarcento okazis grandaj hidroteknikaj laboroj celintaj korekti tiaĵojn. Tamen jam en 1864 oni konstatis ke Tobolo fluas je la sama distanco for de la urbo, kvankam spuroj de ĝia malnova fluo ankoraŭ videblis proksime de la urbo[47].

En 1785 la urbo ricevis blazonon: mueleja rado sur blua kampo kiel signo de tio ke ĉirkaŭ Jalutorovsko abundas muelejoj[3].

En 1796 en Jalutorovsko estis 2 drinkejoj, 20 negocistaj butikoj kaj 190 domoj. Lernejoj, malsanulejoj, azilejoj kaj fabrikoj mankis. En 1799 en la urbo estis jam 294 domoj, 4 forĝejoj, 4 steataj kaj buteraj fabrikoj, sapfabriko[48].

En 1812 funkciis 4 drinkejoj kaj unu lernejo[48]. En 1822 la urbo iĝis centro de Jalutorovska distrikto. En 1858 en la urbo funkciis 4 steataj fabrikoj, 1 sapfabriko, 22 brikfarejoj, 4 forĝejoj; nur 4 brikaj domoj. La 1-an de julio 1846 estis malfermita junulina lernejo[3].

Ekde la 1830-aj jaroj la urbo estas prikonstruata surbaze de regula skemo, do dividiĝas je kvadrataj kvartaloj kunigitaj per rektaj stratoj[48]. En 1823 en Jalutorovsko estis 294 domoj[3], en 1835 — 438 domoj[49] (aŭ 449)[3], en 1851 — 483 domoj[49] (aŭ 485)[3].

En 1858 estis aprobita la ĝenerala plano de Jalutorovsko. En 1860 en la urbo estis 559 domoj, el kiuj nur 5 estis brikaj (4 ŝtataj kaj 1 privata) kaj 554 estis lignaj (2 ŝtataj, 2 komunumaj, 550 privataj). El la brikaj konstruaĵoj plej rimarkindaj estis duetaĝa sidejo de lokaj administraj institucioj kaj hospitalo por 12 litoj. Gastokorto konsistis el 12 brikaj kaj 105 lignaj butikoj. Haveblis 8 lignaj komercaj stokejoj. Funkciis 11 fabrikoj: po 1 steata kaj butera, 2 sapaj, 7 brikaj. En 1862 forbrulis la Jalutorovska lernejo (ruse Ялуторовское училище). Estis du pontoj, el kiuj unu estis flosa, do funkciis nur somere, kaj la dua konektis la bordojn de ravino en vilaĝo Borouŝenskaja, apudurbo de Jalutorovsko. La urbo konsistis el 4 stratoj, 8 stratetoj kaj 1 placo, sur kiu situis la gastokorto. La stratoj estis larĝaj kaj nepavimitaj, do somere kovriĝis je verda herbo. Fine de la 1880-aj jaroj en la urbo estis 564 domoj (inkluzive 6 brikajn), 14 fabrikoj (inter kiuj aperis 1 leda kaj 2 brikaj, sed komplete malaperis la steataj kaj buteraj)[50].

Ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin atestis en 1861, ke foiro okazinta tiujare la 26-an de septembro estis tre malplena (oni alportis varojn je 6 000 arĝentaj rubloj kaj vendis je 2 000 rubloj), kio draste kontrastis kun situacio en Jalutorovska distrikto, kiun li nomis «eterna foiro». Li plendis ankaŭ pri multnombraj malsaĝuloj pro Kristo, kiuj vagadis laŭ tieaj foiroj kun klaboj enmane kaj minace elpostuladis almozon[51].

La urbo en 1898 havis nur primitivan havenon, kie mankis stokejoj kaj kontoro, do ŝipoj malkargis la varojn rekte sur bordon, la sola konstruaĵo estis eta gardistejo[52]. En la urbo estis eĉ ne unu veturigisto[53], nek hotelo aŭ gastejo[54]. Ligna gastokorto staris fermita. Vojaĝanto Konstantin Nosilov konstatis tiam ke li trovis eĉ ne unu bonan lernejon aŭ alian socian institucion kaj ke la urbo estas nura administra centro, kies ekonomia signifo estas preskaŭ nula, kio speciale rimarkeblas kompare al la riĉa Jalutorovska distrikto[5]. Haveblis tamen riĉaj komercistoj kiel Kalmikovoj (ruse Калмыковы), Gusevoj (ruse Гусевы), kiuj posedis fabrikojn kaj vaporŝipojn. Lokaj foiroj kolektis ĝis 15 000 homojn[55].

La 22-an de aprilo 2009 ekfunkciis la fabriko Porevit, produktanta silikatajn brikojn kaj blokojn el porobetono[56].

Preĝejoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1752 la preĝejoj de Jalutorovsko apartenis al la spirita administracio de Kurgano[3]. La 1-an de januaro 2009 estis fondita la Jalutorvska subeparĥio (ruse Ялуторовское благочиние) sub regado de la ĉefpastro Aleksandr Lemeŝko. Al ĝi apartenas Jalutorovsko, Zavodoukovsko, Jalutorovska, Zavodoukovska, Isetska kaj Uporova distriktoj[57].

La ĉefa kristana preĝejo estas la Kandelfesta katedralo. Ĝi unuafoje estas menciita jam en 1740, brika preĝejo aperis en 1777, sed estis malkonstruita en 1931 kaj konstruita denove en 2010. En 1837 ĝin vizitis la carido Aleksandr Nikolajeviĉ. La 6-an de[jul.]/ 18-an de februaro 1846[greg.] tie okazis geedziĝo de la decembristo Jevgenij Obolenskij kaj loka kamparanino Varvara Baranova.

La dua laŭ graveco estas la Endormiĝa-Nikolaa preĝejo, situanta en la Spirit-Memora Komplekso. Ĝi estis konstruita en 1872 ĉe la urba tombejo kaj ne funkciis nur en 1938–1947. Nun tio estas paroĥa preĝejo, apud kiu en la sama Spirit-Memora Komplekso, funkcias la kapelo de Nikolao de Mira, fondita en 2002 kaj rekonstruita en 2004–2005, kaj la kapelo de Sankta Georgo, fondita kiel memorsigno en 1994 fare de veteranoj de la Afgana milito (1979-1989) kaj transformita je kapelo en 2021. Al ĝia paroĥo apartenas ankaŭ la hospitala preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino ĉe la hospitalo N 23, konstruita en 2006–2016.

Ĉe la sanatorio La Hela funkcias la kapelo de Sankta Olga, konsekrita en 2000.

Ekzistis ankaŭ la Ĉielira preĝejo konstruita en 1812 apud la ligna samnoma preĝejo, konstruita en 1754. En la 1930-aj ĝi estis detruita. En tiu ĉi preĝejo en 1841 estis baptita la fama mecenato Savva Mamontov.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Jalutorovska fortikaĵo

[redakti | redakti fonton]

La amuzejo-muzeo Jalutorovska fortikaĵo (ruse Ялуторовский острог) estas konstruita en 2007–2009 laŭ iniciato de la muzea direktoro Pavel Beloglazov surloke de la iama fortikaĵo, en la Kandelfesta placo (N 1). Tio estas ligna fortikaĵo kun areo 1,5 hektaroj, kun gardoturo kun pordego, ponteto super fosaĵo, granda korto en kiu situas domo de siberiano, forĝejo, stokejo, pluraj lignaj kaj metalaj skulptaĵoj, popolaj ludiloj, domo de Baba Jaga. En subterejo sub la stokejo troviĝas ekspoziciejoj, prezentantaj arkeologiajn trovaĵojn — dioramojn de terkabano kaj de sepulta boato kun mortinto, ambaŭ trovitaj ĉirkaŭ la urbo — kaj mezepokajn ĉambrojn kun torturejo kaj oficejo. En aparta konstruaĵo funkcias metiejo de rusaj tradiciaj pupoj kaj argilaĵoj, kaj ekspoziciejo. En la korto haveblas amfiteatro kaj tereno sur kiu okazas festoj kaj koncertoj[58]. La skulptaĵojn faris artistoj de Moskvo, Sankt-Peterburgo, Tambovo, Saratovo, Ufa, Tjumeno, partoprenintaj en 2009 simpozion "Ligna skulptarto"[59]. La fortikaĵo malfermiĝis la 27-an de junio 2009[60]. Nokte de la 6-a al la 7-a de januaro 2014 la fortikaĵo forbrulis[61], sed jam la 14-an de novembro 2015 remalfermiĝis post la rekonstruo[62]. En 2018 en la fortikaĵo aperis samovaro alta pli ol 2 metrojn, peza preskaŭ 250 kg kaj enspaciganta proksimume 200 litrojn da akvo — la plej granda funkcianta samovaro en Rusio. Samjare venis permeso registri tie geedzecojn[63].

Knabina lernejo

[redakti | redakti fonton]

En la unuetaĝa ligna domo N 33 ĉe strato Svobodi, konstruita meze de la 19-a jarcento, funkciis knabina lernejo, establita de decembristo Ivan Jakuŝkin helpe de pastro Stefan Znamenskij. Post la revolucio kaj ĝis la Dua mondmilito tie sidis pedagogia lernejo, poste sanatoria orfejo N 87, komence de la 2000-aj jaroj tie gastis ŝtatoficejoj[64].

La 7-an de novembro 1941 al la urbo venis la unua trajno kun infanoj, evakuitaj el la sieĝita Leningrado — ili estis transportitaj al vilaĝo Odina. En 1943 orfejo en Odina estis malfondita, la georfoj estis translokitaj al Jalutorovsko. Komence de 1945 tie loĝis 167 infanoj. Ĉe la rivero ili havis legomejon, kie sur 9 hektaroj la infanoj kaj edukistoj plantis terpomojn, brasikon, karoton, rafanon, napon. En plia tereno, kiu situis ĉe la nuntempa vilaĝo Anisimovka kaj estis 1 hektaron granda, ili plantis pizon kaj avenon. La orfejo havis 2 ĉevalojn, 7 bovojn, 8 bovinojn, ŝafojn kaj bovidojn. La infanoj lernis plejparte en la bazlernejo N 5, okjaraj lernejoj N 2 kaj N 4. Funkciis koruso, drama, muzika kaj sporta sekcioj.

La 30-an de aprilo 2015 sur la domo estis inaŭgurita memortabulo el nigra marmoro, bildiganta virinon brakumi infanojn, kaj enhavanta surskribon: "Omaĝe al la heroaĵo de la tjumenanoj. En 1941 al la urbo Jalutorovsko el la sieĝita Leningrado estis evakuitaj ĉirkaŭ 250 infanoj. Por ili estis speciale establitaj infana internulejo kaj orfejo. Malalta kliniĝo al la urbanoj de posteuloj de la savitaj infanoj!". La memortabulon konsekris kliriko de la Kandelfesta katedralo Andrej Zavjalov.

Monumentoj

[redakti | redakti fonton]

Historiaj

[redakti | redakti fonton]

Statuo de Lenin fare de Vladimir Matrosov estis inaŭgurita la 5-an de novembro 1987. Ĝi estas inter la lastaj Lenin-monumentoj en la mondo kaj origine kaŭzis malkontenton de la mendintaj ĝin aŭtoritatoj. Laŭdire dum la transportado la kapo estis difektita kaj pro tio kliniĝis malsupren, impresinte kvazaŭ Lenin bedaŭras pri io aŭ estas malĝoja. La skulptisto, veninta por la inaŭgura ceremonio, helpe de la ĉefarkitekto Vasilij Skokov kaj direktoro de la ripara fabriko Viktor Otjokin penis levi la kapon, sed sukcesis nur parte[65].

En 1998 sur la Vokzala placo aperis monumento al la decembristoj fare de Vladimir Matrosov. Ĝi konsistas el 9 bustoj, do prezentas ĉiujn decembristojn ekzilitajn al la urbo, kaj katenitaj manoj premantaj glavon sur podio ĉirkaŭvolvita de rubando kun la vortoj el poemo de Aleksandr Odojevskij "Flamaj sonoj de la profetaj kordoj..." (ruse Струн вещих пламенные звуки…): "Al glavoj impetis niaj manoj, sed akiris nur katenojn" (ruse К мечам рванулись наши руки, но лишь оковы обрели). Origine oni planis instali ĝin apud la Decembrista bosko, kadre de ties grandskala plibeligado kaj prikonstruado. Sed malsufiĉa financado malebligis la konstruadon, dum malnovaj kinejo kaj kafejo en la bosko estis detruitaj pro kadukiĝo, do ne havis sencon instali tie novan monumenton. Fine oni decidis starigi ĝin apud la fervoja stacidomo por ke ĝi impresu la alvenintojn. La bustoj kaj la aliaj monumentoj estis farataj de la skulptisto kaj sendataj al la urbo laŭgrade, de la fino de la 1980-aj ĝis komenco de la 1990-aj jaroj[66].

Busto de Ivan Jakuŝkin fare de Vladimir Ŝarapov estis inaŭgurita la 24-an de junio 2004 apud knabina lernejo en strato Svobodi (N 33), establita de la decembristo[67].

Skulptaĵo de la urbofonditoj Pjotr Uljanov kaj Elisej Gilov fare de loka skulptisto Vladimir Ŝarapov estis inaŭgurita la 29-an de julio 2007[15].

Statuo de la fama rusia militestro Aleksandr Suvorov fare de loka skulptisto Vladimir Ŝarapov estis inaŭgurita la 21-an de novembro 2006[40]. Dum la Dua mondmilito per Suvorov-ordeno estis premiitaj nur 2 loĝantoj de Tjumena provinco, inter kiuj estis Aleksandr Timofejeviĉ Ŝirobokov (ordeno de la 3-a rango) de Jalutorovsko[40].

Antaŭ la regiona muzeo ĉe strato Revolucio 75/1 la 22-an de aŭgusto 2013 estis inaŭgurita busto de Ivan Jurjeviĉ Ozolin, fondinto de la muzeo. La instaladon iniciatis la muzeo en junio 2010. Aŭtoro: Vladimir Ŝarapov[68].

En 2010 ĉe la fino de strato Voroŝilov aperis monumento al la traktoro T-74 (versio de DT-54) kun nivelatoro D-20BMen, instalita laŭ peto de voja ripara-konstrua administracio (ruse ДРСУ) omaĝe al granda kontirbuo de tiaj maŝinoj al komfortigado de la urbo[69][68].

En teritorio de loka transporta kompanio Avtotrans en strato Meĥanizatorov staras sur sokloj kamiono GAZ-51 kaj buso LiAZ-677M, iam funkciintaj en tiu ĉi entrepreno[69].

En la urbo funkcias pluraj entreprenoj, produktantaj kukojn, konfektojn, viandaĵojn kaj laktaĵojn, meblojn, brikojn kaj aliajn konstruajn materialojn, lignon[70]. Funkcias la fabriko Porevit, produktanta silikatajn brikojn, betonon, betonajn slabojn, blokojn el porobetono ktp. La laktofabriko en 2010 kune kun la aliaj entreprenoj de la kompanio Junimilk iĝis parto de la grupo de kompanioj Danone-Junimilk[56] (ekde 2023 — Health & Nutrition). Ekde 2017 la telefonio estas komplete cifereca[71].

En 2022 funkciis 327 vendejoj (suma areo 56 825 m2), 65 manĝejoj (5 212 sidlokoj), 131 servejoj[13].

El pli ol 167 km de la vojoj, pli ol 116 estas asfaltitaj, 50 km faritaj el rompoŝtonoj kaj malpli ol 2 km grundaj[72].

Fine de 2024 en la urbo estis 38 registritaj senlaboruloj[1], kio egalis al 0,22% de la ekonomie aktiva loĝantaro[13].

Dum jarcentoj la urbo havis eĉ ne unu lernejon kaj eĉ post kiam en 1782 ĝi ricevis urbostatuson kaj en apudaj urboj malfermiĝis distriktaj lernejoj, loka administracio plu rifuzis fari tion reference al manko de necesa financado. Evidente pioniro de la edukado en la urbo estis ukraina nobelo Ignatij Osipoviĉ Olŝevskij, naskiĝinta proksimume en 1757 en Radomiŝla distrikto (Kieva gubernio) kaj ekzilita al Jalutorovsko en 1804. Li aranĝis privatan instruadon de lego, skribo, gramatiko, aritmetiko kaj ortodoksa religio. La 21-an de oktobro[jul.]/ 2-an de novembro 1817[greg.] malfermiĝis la Jalutorovska Distrikta Lernejo, konstruita danke al monoferoj de la urbanoj, precipe de komercisto Aleksej Daniloviĉ Bikov (ruse Быков) kaj akceptinta 30 lernantojn[73].

En la urbo en 2019 funkciis 5 infanĝardenoj, 5 mezlernejoj kaj ortodoksa gimnazio[74].

En 1958 malfermiĝis infana muziklernejo kaj en 1990 aperis artlernejo (en la malnova ligna konstruaĵo en strato Svobodi (Libereco), kie iam funkciis la Domo de Junpioniroj). En julio 2008 ili estis unuigitaj je la artlernejo, kiu ekde februaro 2017 nomiĝas la artlernejo de Savva Mamontov[75][76].

Ekde la 1-a de septembro 1958 funkcias sportlernejo[77].

Funkcias la Agriteknologia Kolegio, establita per la ordono de la Ministerio pri Agrikulturo de RSFSR la 2-an de aŭgusto 1968 kiel sovĥozo-teknikumo. En septembro 1968 venis la unuaj studentoj (librotenistoj), en 1970 ili finis la studadon. En 1972 estis finkonstruita amasloĝejo N 1 por 515 loĝantoj. En januaro 1974 ekfunkciis 4-etaĝa studejo en strato Baĥtijarov (N 53). Samjare ekfunkciis malĉeesta fako. En 1975 zooteknika fako estis transigita al Iŝimo. En 1979 malfermiĝis praktikejo. En 1982 estis finkonstruita amasloĝejo N 2 por 180 loĝantoj kaj kantino je 200 sidlokoj. La 14-an de aŭgusto 1993 la sovĥozo-teknikumo estis transformita je sovĥozo-kolegio. En septembro 2001 ĝi iĝis agrikultura kolegio. Samjare surbaze de la kolegio malfermiĝis filio de la Tjumena Ŝtata Agrikultura Akademio, kies unuaj studentoj finis en 2004. En septembro 2003 malfermiĝis la muzeo. La 30-an de julio 2013 al la kolegio estis aligita la profesia lernejo N 24, la 11-an de junio 2015 — la Niĵnetavda Plurfaka Teknikumo, la 10-an de junio 2019 — la Zavodoukovska Agroindustria Teknikumo[78].

Funkcias la Jalutorovska Filio de la Tjumena Medicina Kolegio, establita la 27-an de majo 1965 kiel la medicina lernejo (la unuaj sukuristoj finis en 1969). La 26-an de januaro 2009 ĝi estis transformita je kolegio, la 31-an de decembro 2013 iĝis filio de la Tjumena Medicina Kolegio. Ĝi sidas en strato Revolucio (N 37)[79].

Laŭ iuj datumoj, en 1804 en la urbo la Kamiŝlova negocisto Karnauĥov konstruigis unuetaĝan domon kun mezanino, en kiu ekfunkciis hospitalo kun 10 litoj, financata de iu bienulo. Tamen lokaj kuracistoj laŭ raportoj estis malspertaj kaj drinkemaj[80]. Miĥail Znamenskij, kies familio transloĝiĝis al la urbo en 1839, skribis ke "loĝantoj de Polutorovsko[81] estis malsaniĝantaj kaj mortantaj sen eĉ unufoje rememori ke ili havas Ivan Pavloviĉ" (ruse жители Полуторовска хворали и умирали ни разу не вспомнив, что есть у них Иван Павлыч)[82]. Decembristo Andrej Jentalcev, loĝinta en la urbo kiel ekzilito en 1830–1845, amatore okupiĝis pri medicino, senpage kuracante lokanojn per memfaritaj kuraciloj. En 1906–1909 pacientojn akceptis la ekzilita bolŝevisto Ivan Rusakov, profesia pediatro, loĝinta en la domo N 44 ĉe strato Svobodi[80].

En 1914 distrikta kuracisto Aleksej Konstantinoviĉ Seriĥ (ruse Серых) aĉetis la domon ĉe strato Carskaja (strato Revolucio, N 49). Lin asistis akuŝigistino Teplouĥova kaj sukuristino Golubeva. Lia filo Nikolaj iĝis ĥirurgo, kies edzino Zinaida Petrovna estis ftizologo, estro de polikliniko; ilia filino Olga Kungurova en 2023 estis laboranta kiel kuracistino en la fako de funkcia diagnozado en hospitalo[80].

En la 1920-aj jaroj en la urbo formiĝis sistemo de sanservo. En 1922 surbaze de la urba hospitalo aperis la distrikta hospitalo je 40 litoj. Poste estis konstruita plia hospitalo j 40 litoj. Fine de la 1930-aj en la urbo kaj ĝia distrikto jam funkciis 3 hospitaloj kaj 3 ambulatorioj, en kiuj labboris 9 kuracistoj kaj ĉirkaŭ 80 medicinistoj. En 1940 la distrikta hospitalo estis transformita je plurdistrikta, do priservis ankaŭ Isetskan, Uporovan, Jurginskan kaj Omutinskan distriktojn; nombro de la litoj kreskis ĝis 105. De decembro 1941 ĝis februaro 1943 funkciis evakuaj hospitaloj N 1501 kaj N 1786[80].

En 1950 estis establita unuigita infana fako. En 1958 komenciĝis konstruado de infektejo por plenkreskuloj. En 1967 estis finkonstruita plia korpuso je 120 litoj. Samjare estis unuigitaj la plenkreskula kaj infana hospitaloj, forminte la Jalutorovskan Centran Distriktan Hospitalon. En 1969 ĝi ricevis unuan etaĝon de loĝdomo por plenkreskula polikliniko, en 1972 similan ejon ricevis infana polikliniko. En 1974 aperis aparta sangotransfuza fako. En 1984 malfermiĝis terapeŭta korpuso, en 1985 la traŭmatologia je 60 litoj, en 1986 aperis tiu stomatologia. En 1999 estis konstruita plenkreskula polikliniko, en 2002 aperis akceptofako. En 2005 la hospitalo ricevis statuson de la provinca hospitalo N 23[80].

En 2025 la provinca hospitalo N 23 havis infanan kaj plenkreskulan poliklinikojn, virinan konsultejon, stomatologian poliklinikon, 2 ambulatoriojn, 26 sukurista-akuŝigistajn punktojn, ambulancan fakon, 20 kabinetojn en edukejoj, hospitalon je 251 litoj[80].

Ĉe la bordo de lago Babanovskoje, funkcias sanatorio La Hela (ruse Светлый, Svetlij), malfermita la 19-an de majo 1973[83]. La 24-an de julio 2000 tie estis konsekrita la kapelo de Sankta Olga[84].

En 2014 en strato Baĥtijarov (N 72) malfermiĝis sanatorio "Betula Bosko" (ruse Берёзовая роща, Berjozovaja roŝĉa). Sian nomon ĝi ricevis pro betula bosko sur sia teritorio[85].

Publika transporto

[redakti | redakti fonton]

La urbo atingeblas per busoj kaj trajnoj. La nova busa stacidomo situas en strato Novikov (N 34), kontraŭ la fervoja stacidomo, kaj povas samtempe akcepti ĝis 4 busojn kaj 107 vizitantojn. Ĝi estis malfermita la 19-an de novembro 2007[86]. La fervoja stacidomo situas en strateto Ĵeleznodoroĵnij (N 2a) en la ejo, konstruita tiucele en 1912 kaj grave rekonstruita en 2008–2009[87].

En la urbo mem navedas busoj kaj busetoj. Plejparte tio estas LiAZ, PAZ, NefAZ, Yutong, KAvZ. En varma periodo foje veturas ankaŭ LiAZ-677, traveturinta ekde la 1990-aj jam pli ol milionon da kilometroj, kaj ekde 2018 uzata kiel surrada monumento[88].

Famaj naskiĝintoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 9 месяцев 2024 г. (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2024-12-16). Alirita 2025-02-02 .[rompita ligilo]
  2. Матвеев, А. К.. (1987) Географические названия Урала: Краткий топонимический словарь (ruse), p. 201. ISBN =.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 Варлаков, Григорий (1858). “Город Ялуторовск”, Тобольские губернские ведомости (ru) (16). 
  4. 4,0 4,1 4,2 Абрамов, Николай. (2019) Павел Белоглазов: Река Тобол с ее притоками // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 83. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  5. 5,0 5,1 Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 137. 
  6. 1 568 maskloj kaj 1 462 inoj.
  7. 7,0 7,1 Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2016 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2017-03-17). Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2025-02-02 .
  8. Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2017 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2018-03-01). Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2025-02-02 .
  9. Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2018 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2019-02-27). Arkivita el la originalo je 2023-08-24. Alirita 2025-02-02 .
  10. (2019) Социально-экономическое развитие города Ялуторовска (ruse), p. 5. ISBN =.
  11. Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2020 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2021-03-11). Arkivita el la originalo je 2023-08-24. Alirita 2025-02-02 .
  12. Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2021 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2022-04-28). Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2025-02-02 .
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Шамкина В.В. (2024-03-25) Пояснительная записка социально-экономического развития города Ялуторовска за январь – декабрь 2023 года (ruse). la administracio de Jalutorovsko. Alirita 2025-02-02 .[rompita ligilo]
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 18. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
  15. 15,0 15,1 Павел Белоглазов (2008-02-02) Наш голос — опальная столица декабристов (ruse). Tjumenskije Izvestija. Alirita 2025-07-03 .
  16. Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 18–19. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
  17. Белоглазов, П.. Ялуторовск: след в истории (ruse), p. 105. ISBN = 5-9288-0030-4.
  18. Белоглазов, Павел. (2019) Павел Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 17. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  19. А. Солнцева (2007-07) В полную силу заработал в Ялуторовске духовно-просветительный центр (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-08-13. Alirita 2025-07-03 .
  20. 20,0 20,1 Елена Кухальская; Николай Кочатков Каким будет дом-музей Саввы Мамонтова в Ялуторовске (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-27. Alirita 2025-02-03 .
  21. Яна Шулика (2020-04-17) Дом в Ялуторовске, где родился Савва Мамонтов, переоборудуют в музей (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2025-02-03. Alirita 2025-02-03 .
  22. Белоглазов, Павел. (2019) Павел Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 8. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  23. О центре (ruse). sanatorio La Hela. Arkivita el la originalo je 2025-05-14. Alirita 2025-08-27 .
  24. Белоглазов, Павел. (2019) Павел Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 13. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  25. город Ялуторовск. Часовни и памятники (ruse). la Tobolska metropolio. Arkivita el la originalo je 2021-01-27. Alirita 2025-02-13 .
  26. 26,0 26,1 Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 15. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
  27. Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 19. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
  28. Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 17–18. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
  29. Маргарита Калинкина (2016-08-05) В Ялуторовске горит ТЦ "МиК" (, ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2016-05-09. Alirita 2025-02-03 .
  30. Евгений Дашунин (2018-10-12) ТЦ "МиК" на пути к возрождению (ruse). Jalutorovsk Znajet. Arkivita el la originalo je 2018-10-16. Alirita 2025-02-03 .
  31. Светлана Нечаева (2018-12-29) "МиК" теперь не бесхозный (ruse). Jalutorovsk Znajet. Arkivita el la originalo je 2018-12-31. Alirita 2025-02-03 .
  32. Евгений Дашунин (2024-01-23) Из века в век. От пожарной части до ТЦ "Пятница" (ruse). Jalutorovsk Znajet. Arkivita el la originalo je 2025-02-03. Alirita 2025-02-03 .
  33. 33,0 33,1 33,2 Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 17. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
  34. Белоглазов, Павел. (2019) П. Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 12. ISBN = 9785604063132.
  35. Евгений Дашунин (2021-08-04) Полувековая хроника (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2025-01-31. Alirita 2025-01-31 .
  36. Дмитрий Падерин (2017-11-25) Савва Мамонтов. Страсти по-сибирски (ruse). Tjumenskije Izvestija. Alirita 2025-02-03 .
  37. В Ялуторовске открылся современный кинотеатр (ruse). la registaro de Tjumena provinco (2016-12-01). Arkivita el la originalo je 2016-12-09. Alirita 2025-02-03 .
  38. Юлия Мартьянова (2016-10-21) Глава Ялуторовска оценил городской кинотеатр после ремонта (ruse). Argumenti i Fakti. Arkivita el la originalo je 2016-10-26. Alirita 2025-02-03 .
  39. Новый кинотеатр открыли в Ялуторовске (ruse). Tjumenskaja Linija (2016-12-01). Arkivita el la originalo je 2016-12-02. Alirita 2025-02-03 .
  40. 40,0 40,1 40,2 Павел Зорин (2017-12-28) "Наука побеждать" в новом наполнении (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Alirita 2025-01-31 .
  41. Могутова, Любовь. (2019) Павел Белоглазов: Сподвижник Вучетича // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 254. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 42,4 42,5 Анатолий Мясников (2018-06-01) По Оболенского (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2018-06-05. Alirita 2025-01-31 .
  43. 43,0 43,1 Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 135. 
  44. Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 135. 
  45. Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 136. 
  46. Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 136–137. 
  47. Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 139–140. 
  48. 48,0 48,1 48,2 Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 80. ISBN =.
  49. 49,0 49,1 Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 81. ISBN =.
  50. Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 82. ISBN =.
  51. Завалишин, И. (февраль 2000). “Путевые заметки (Тобольская губерния)”, Лукич (ru) (1), p. 93. 
  52. Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 133. 
  53. Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 134. 
  54. Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 135. 
  55. Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 138. 
  56. 56,0 56,1 Белоглазов, Павел. (2019) П. Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 8. ISBN = 9785604063132.
  57. Ялуторовское благочиние (ruse). la Jalutorvska subeparĥio. Arkivita el la originalo je 2022-06-04. Alirita 2025-07-03 .
  58. Варвара Гусева (2020-03-14) Ялуторовский острог: описание, как добраться, фото. Смотровая башня, кузница, Змей-Горыныч , сувениры и куклы. (ruse). Naŝ Ural. Arkivita el la originalo je 2025-02-17. Alirita 2025-07-05 .
  59. Любовь Киселёва (2016-04-02) Приехать в Ялуторовск и прикоснуться к истории (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2025-07-05. Alirita 2025-07-05 .
  60. Ольга Ладина (2009-06-25) В Ялуторовске полностью воссоздали древний острог (ruse). Rossijskaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2020-10-24. Alirita 2025-07-05 .
  61. Ульяна Плюснина (2014-01-15) Культурный шок (ruse). Arkivita el la originalo je 2025-07-05. Alirita 2025-07-05 .
  62. Ялуторовский острог открывается после реставрации (ruse). Mega Tyumen (2015-11-13). Arkivita el la originalo je 2024-08-04. Alirita 2025-07-05 .
  63. Белоглазов, Павел. (2019) П. Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 37. ISBN = 9785604063132.
  64. Анатолий Мясников (2015-05-03) Сибирь приняла и обогрела. Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2025-01-31. Alirita 2025-01-31 .
  65. Могутова, Любовь. (2019) Павел Белоглазов: Сподвижник Вучетича // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 254. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  66. Могутова, Любовь. (2019) Павел Белоглазов: Сподвижник Вучетича // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 255. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  67. В Ялуторовске открыли памятник декабристу Ивану Якушкину. Tjumenskaja Linija (2004-06-24). Arkivita el la originalo je 2025-07-05. Alirita 2025-07-05 .
  68. 68,0 68,1 Анатолий Мясников (2010-06-28) Основателю музея (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 2025-01-31 .
  69. 69,0 69,1 mib55 (2013-10-28) Ялуторовские технопамятники (ruse). LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2025-07-04. Alirita 2025-07-04 .
  70. (2019) Социально-экономическое развитие города Ялуторовска (ruse), p. 4–8. ISBN =.
  71. Белоглазов, Павел. (2019) П. Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 18. ISBN = 9785604063132.
  72. (2019) Социально-экономическое развитие города Ялуторовска (ruse), p. 12. ISBN =.
  73. Палопеженцев, Николай. (2019) Павел Белоглазов: История ялуторовских школ // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 90–92. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  74. Белоглазов, Павел. (2019) Павел Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 24. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  75. Белоглазов, Павел. (2019) П. Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 61. ISBN = 9785604063132.
  76. О школе (ruse). La artlernejo de Savva Mamontov. Alirita 2025-12-22 .
  77. Ялуторовская спортшкола (ruse). La sportlernejo de Jalutorovsko. Alirita 2025-12-22 .
  78. Агротехнологический колледж: История (ruse). la Agroteknologia Kolegio. Arkivita el la originalo je 2025-08-08. Alirita 2025-08-27 .
  79. История колледжа (ruse). la Tjumena Medicina Kolegio. Arkivita el la originalo je 2025-08-05. Alirita 2025-08-27 .
  80. 80,0 80,1 80,2 80,3 80,4 80,5 История ГБУЗ ТО «Областная больница № 23» (г. Ялуторовск) (ruse). la provinca hospitalo N 23. Arkivita el la originalo je 2025-03-24. Alirita 2025-08-30 .
  81. La memoraĵisto modifis preskaŭ ĉiujn toponimojn kaj nomojn en siaj rememoroj.
  82. Знаменский, М. С.. (1997) Ю. Л. Мандрика: Исчезнувшие люди // Исторические окрестности города Тобольска: Сочинения (ruse), p. 90. ISBN = 5887090855.
  83. О центре (ruse). sanatorio La Hela. Arkivita el la originalo je 2025-05-14. Alirita 2025-08-27 .
  84. город Ялуторовск. Часовни и памятники (ruse). la Tobolska metropolio. Arkivita el la originalo je 2021-01-27. Alirita 2025-02-13 .
  85. Белоглазов, Павел. (2019) Павел Белоглазов: В новом веке и новом тысячелетии // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 13. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  86. Любовь Гордиенко (2007-11-19) В Ялуторовске открыли новое здание автовокзала (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2025-07-04. Alirita 2025-07-04 .
  87. В Ялуторовске после реконструкции открылся железнодорожный вокзал (ruse). la registaro de Tjumena provinco (2009-07-02). Alirita 2025-07-04 .[rompita ligilo]
  88. Артем Локалов (2024-06-28) В Тобольске на маршруте работает ретроавтобус ЛиАЗ - легендарный "Луноход" (ruse). Rodina. Arkivita el la originalo je 2024-10-08. Alirita 2025-07-04 .