Kajo de rivero Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kajo de rivero Turo
Набережная реки Туры
KajoTjumeno 46.jpg
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra kaj Kalinina administraj distriktoj
Urboparto: Centro
Geografia situo 57° 16′ 32″ N, 65° 52′ 21″ O (mapo)57.27553055555665.872472222222Koordinatoj: 57° 16′ 32″ N, 65° 52′ 21″ O (mapo)
Finpunktoj strato Kommunistiĉeskaja, strato la 25-a de Oktobro (Maslovskij/Elevatornij vojo)
Indekso: 625001-625003
Longeco: 3000 m
Larĝeco: 47-110 m
Commons: Tura embankment in Tyumen
Itinero
Ikona deptak z prawej ulica.svg
strato Kommunistiĉeskaja
Ikona deptak z prawej ulica.svg
strato Respubliko (ponto de Geamantoj) (1 km)
Ikona deptak z prawej ulica.svg
strato Krasin (1,48 km)
Ikona deptak plac.svg
placo de Batalantoj de Revolucio (1,65 km)
Ikona deptak z prawej ulica.svg
strato Semakov (1,84 km)
Ikona deptak z prawej ulica.svg
strato Ĉeljuskincev (Ĉeljuskincev-ponto) (2,26 km)
Ikona deptak z prawej ulica.svg
strato Vodoprovodnaja / strato la 25-a de Oktobro (2,56 km)
Ikona deptak z prawej ulica.svg
strato la 25-a de Oktobro (Maslovskij/Elevatornij vojo) (2,84 km)
Ikona - koniec deptaku w postaci skrzyżowania T z deptakiem.svg
la haveno (3 km)
Information icon.svg
vdr
Haltejo Kajo
Adoleskantoj sur la kajo
Monumento al la urbofondintoj
Urbotago sur la kajo
Urbotago sur la kajo
Grafitaĵo sub la Ĉeljuskincev-ponto
Grafitaĵo sub la Ĉeljuskincev-ponto
Aerbalonoj sur kajo
Ruinoj de tenejo (N 3/5)
Tenejo (N 1b)
Maslovskij vojo
Kajo vespere

Kajo de rivero Turo (ruse Набережная реки Туры) estas konstruaĵo sur la dekstra bordo de la rivero Turo en la urbo Tjumeno (Rusio), destinita por promenado, distrado kaj fortikigo de la riverbordo. Ĝi estis konstruita en 1998-2018 kaj estas la sola kajo en Rusio, kiu havas promenejojn en kvar niveloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tjumeno estis fondita en 1586 ĉe alfluo de la rivero Tjumenko al la rivero Turo, sur altaj bordoj de ambaŭ riveroj. Dum la unuaj tricent jaroj de sia historio Tjumeno evoluis laŭlonge de la rivero Turo, sur ĝiaj ambaŭ bordoj, sed ĉefe sur la dekstra. Tamen la alta bordo restis kruda kaj neprizorgita kaj ĉiujare forfalis pro ondobatoj de Turo, kiu tiuloke havas kurbiĝon. Pro tio granda parto de la urba tereno malaperis en la rivero kaj komenco de strato Respubliko iras rande de la bordo[1].

Unuafoje oni ekparolis pri neceso konstrui la kajon en 1980 — post la detrua inundo, okazinta antaŭjare. En 1979 la akvonivelo altiĝis ĝis 924 cm (kutime 500-700 cm). Akvo trarompis digon kaj inundis Transriverejon, kie loĝis 15 mil homoj, kaŭzinte grandajn damaĝojn[1].

La instituto Tjumengraĵdanprojekt preparis dezajnis kaj en 1990 komenciĝis konstruado de la vertikala ferbetona muro, kiu tamen baldaŭ haltis pro manko de mono. Krome restis nesolvitaj, nek eĉ esploritaj pluraj inĝenieraj problemoj. En 1993 estis plenumita esplorado, kiu montris interalie ke apud la monaĥejo de Sankta Triunuo ĉiujare malaperas ĝis 1,5 metro da bordo. Falo minacis ankaŭ la konstruaĵojn surborde, inkluzive la ĵusfaritajn elitajn domojn en strato Kirov, kromnomitajn “Neĝulino kaj la sep nanoj“ (ruse Белоснежнка и семь гномов)[1].

En 1998 estis elektita konstrua firmao kaj komenciĝis konstruado de la muro el tubecaj foldaj fostoj ĉe la menciitaj elitaj domoj. Dum la konstruado oni alfrontis plurajn teknikajn problemojn, inkluzive likojn el apudaj akvotuboj kaj kloako. Estis farita plia esplorado, surbaze de kiu oni konstruis profundan drensistemon. En 2007 la alta (22 m) bordo estis fortikigita kaj sekura por plua detruado[1].

La dezajnon de la kajo faris en 2008-2012 la tjumenaj arkitektoj Ilfat Minulin kaj Sergej Aleksejev. La tasko estis malfacila pro pluraj teknikaj kialoj. Diferenco inter la plej supra kaj malsupra punktoj de la bordo estas 27 metroj. Multaj konstruaĵoj staras rande de la bordo. Somere averaĝa akvonivelo estas +50 m, printempe ĝis +55 m kaj post ĉiuj 30-40 jaroj ĝis +58 m aŭ pli[2].

En 2008 komenciĝis konstruado de la unua parto de la kajo — inter la ponto de Geamantoj kaj Ĉeljuskincev-ponto. En 2012 ĝi estis finita kaj malfermita por vizitado. Sekvis parto de la ponto de Geamantoj ĝis la rivero Tjumenko kaj plu — ĝis la monaĥejo de Sankta Triunuo (620 m). Tiu lasta en 2015 por longa tempo haltis pro neceso rekonstrui inĝenierajn konstruaĵojn tiuloke[3].

Fine estis konstruita la orienta parto: de Ĉeljuskincev-ponto ĝis la riverhaveno ankaŭ konata kiel la Cara moleo (672 m). En 2015 ekfunkciis pluretaĝa parkumejo ĉe la buŝo de rivero Tjumenko[4]. Fine de decembro 2017 la konstruado de la tuta kajo finiĝis, sed daŭris restaŭrado de historiaj konstruaĵoj en ĝia fina parto kaj pretigado de sportejo tie[5].

La konstruadon de la unua parto plenumis la kompanio Strojgazmontaĵ subestre de Sergej Korobov, deputito de la Tjumena provinca dumao, ekde 2005 okupinta altajn postenojn en la teamo de la guberniestro Vladimir Jakuŝev. En 2012 li estis akuzita pri grandaj fraŭdoj, okazintaj dum liverado de tomografoj al la onkologia hospitalo, kiun konstruis lia kompanio. Li tuj fuĝis el la lando kaj en 2013 estis deklarita internacie serĉata persono[6]. La konstruadon finis la kompanio Mostostroj-11.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kajo etendiĝas laŭ la dekstra bordo de la rivero Turo de la monaĥejo de Sankta Triunio nord-okcidente ĝis la haveno sud-oriente. Ĝi konsistas el promenejoj je kvar niveloj kaj pasas sub du pontoj — la piedira ponto de Geamantoj kaj la Ĉeljuskincev-ponto. La plej luksa estas la parto inter la menciitaj pontoj, farita el grandaj pecoj de granito kaj plurkolora marmoro. En du lokoj (apud la buŝo de la rivero Tjumenko kaj ĉe la haveno) la kajo larĝiĝas kaj aperas placetoj, destinitaj por sportaj kaj kulturaj aranĝoj. La plej granda tia placo troviĝas ĉe la haveno kaj servas por ĉiujara sporta aranĝo “Ŝtala karaktero” (ruse Стальной характер). En ambaŭ lokoj ĉiam staras plej simplaj sportiloj.

La promenejoj estas kelkmetrojn larĝaj, sed biciklejoj mankas, kio kaŭzas certan malkomforton kaj foje koliziojn. Pandusoj por infanĉaretoj kaj rulseĝoj haveblas en kelkaj lokoj, rulŝtuparoj aŭ liftoj mankas. Tra la tuta kajo staras lanternoj kaj aŭdigiloj, el kiuj vespere fluas muziko. Ĉe la buŝo de Tjumenko haveblas moleo, al kiu foje venas promenŝipoj. Ie kaj tie staras kioskoj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, stratkafejoj kaj senpagaj necesejoj.

Sur la kajo ofte elpaŝas amatoraj artistoj, kiuj kantas, muzikludas aŭ dancas, kolektante monoferojn. Laŭregule ili devas ricevi permesilojn de la aŭtoritatoj.

La maldekstra bordo de la rivero Turo estas kovrita je verdaĵoj, inter kiuj foje aperas sablokovritaj senarbarejoj. Ĝi estas tute kruda kaj vizitata nur de lokaj fiŝkaptistoj kaj infanoj el najbaraj domoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la ponto de Geamantoj ankras promenŝipoj, invitantaj gastojn per laŭtparoliloj.

Artaĵoj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2010 estis instalitaj skulptaĵoj, faritaj de la Arta Fonduso (Ekaterinburgo) [7].

La galerio komenciĝas de la ponto de Geamantoj kaj pluas orienten. Plejparto de la bareliefoj estas muntitaj sur apogmuron, monumentoj al studentoj troviĝas sur ŝtuparo.

La unua bareliefo bildigas ĉasadon de mamutoj. Apude legeblas teksto pri la unuaj loĝantoj de la regiono. Sekvas rakonto pri Siberia ĥanujo kaj la tatara urbo Ĉimgi-Turo, kiu estis antaŭulo de Tjumeno kaj troviĝis proksime de tiu ĉi loko. La tria bareliefo estas dediĉita al la kozaka atamano Ermak kaj lia ekspedicio, dum kiu estis konkerita la menciita ĥanujo.

Sekvas la monumento al Semjon Remezov, la fama rusa kartografo kaj arkitekto, kreinto de la unikaj mapoj de Siberio[8]. Post ĝi aperas la monumento al la fondintoj de Tjumeno — la vojevodoj Ivan Mjasnoj kaj Vasilij Sukin, kiuj en julio 1586 establis la Tjumenan fortikaĵon[9]. Sekvas la monumento al la Grandaj Nordiaj Ekspedicioj (ankaŭ nomataj la Kamĉatkaj) subestre de la navigaciisto kaj sciencisto Vitus Bering, kies skulptaĵo troviĝas centre de la monumento. Tiuj ekspedicioj, okazintaj meze de la 18-a jarcento, trapasis Tjumenon, ricevinte ĉi tie necesan subtenon[10].

Poste aperas vico da bareliefoj, bildigantaj vivon de la urbanoj en la 18-a — 19-a jarcentoj: metiistoj, lernantoj, promenantoj, preĝantoj ktp. Ĝin finas monumento al la unua ŝipkonstrua fabriko en Siberio forme de steleo antaŭ kiu staras du viraj figuroj — unu en tradiciaj rusaj vestoj, alia en eŭropa kompleto. Temas pri la brita entreprenisto Hector Hulet kaj lia tjumena partnero Ivan Ignatov, kiuj en 1863 fondis en Tjumeno la ŝipkonstruan fabrikon. Krome Ivan Ignatov havis plurajn vaporŝipojn kaj grave kontribuis al evoluigo de la akvotransporto en la regiono[11].

Finas la galerion du skulptaĵoj, situantaj sur ŝtuparoj kaj dediĉitaj al studentoj. La unua prezentas tri junajn figurojn el la 19-a — komenco de la 20-a jarcentoj. La dua montras nuntempan junulon kun poŝtelefono enmane, starantan apud sidanta profesoro. Ambaŭ skulptaĵojn faris la tjumena skulptisto Gennadij Vostrecov[12].

En 2017 la deputato de la urba dumao Igor Rakŝa, fama pro sia ortodoksa radikalismo, proponis starigi sur la kajo monumenton omaĝe al la caro Nikolao la 2-a kaj konstrui kapelon apud la Elija monaĥejo. Ĉion ĉi li konsideras farinda por omaĝi memoron de la lasta rusia imperiestro, kiu sekvis de la tjumena haveno al ekzilo en Tobolsko kaj de tie al sia mortoloko en Sverdlovsko[13]. La propono estis malakceptita.

La 25-an de majo 2019 kadre de la junulara forumo Utro (Mateno) loka artisto Andrej Egorov pentris sur piliero de la Ĉeljuskincev-ponto grafitaĵojn, bildigantajn heroojn de pentraĵoj de Rafaelo, Sandro Botticelli kaj de la rusa fabelo Ĉevaleto-Ĝibuleto verkita de Pjotr Erŝov. Tamen jam sekvan tagon sur ili aperis kritikaj surskriboj: “Lernu pentri. Aŭ kanti. Aŭ danci.” Tio estis aludo al la subniveleco de la artaĵo[14]

Historiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la lasta parto de la kajo, proksima al la haveno, troviĝas kelkaj historiaj konstruaĵoj, kiuj bezonas restaŭradon. La aŭtoritatoj anoncis ke ili estos elaĉetitaj de privataj posedantoj, restaŭritaj kaj transformitaj je kulturjeoj. Ekzemple la kontoro de la vaporŝipa firmao, situanta sur la deklivo, iĝos la junulara centro[15]. Tiu duetaĝa domo N 23/1 en strato de la 25a de Oktobro aperis en la dua duono de la 19-a jarcento kaj nun estas restaŭrita. La akvopumpejo (N 23b), konstruita en 1864 kaj situanta sur la kajo mem, ankaŭ jam estas restaŭrita kaj iĝos muzeo[16].

Du havenaj tenejoj en strato Pristanskaja, situantaj maldekstre de Maslovskij vojo, ankoraŭ atendas restaŭradon, kiu ne komenciĝis pro nesolvitaj juraj problemoj (ambaŭ estas privataj posedaĵoj)[17]. Domo N 3/5 estas ruinoj, do bezonas grandan rekonstruadon. Domo N 1b estas en pli bona stato, tie funkcias artmetiejo de la posedanto. Maldekstre de ĝi videblas fervoja branĉo, kiu finiĝas tie[16].

En la supra parto de Maslovskij vojo staras duetaĝa ligna domo (N 1 en strato Pristanskaja), konstruita en la 1880-aj jaroj. Origine tie loĝis negocisto Maslov, omaĝe al kiu estis nomita la apuda vojo. Poste tie enloĝiĝis familio de la unua havenestro Miĥail Kerĵencev, kiu havis naŭ infanojn. En la sovetia periodo ĝi transformiĝis je amasloĝejo. La havenestro estis mortpafita en 1938. En 2004 la domo brulis, post kio okazis riparado, malaperiginta kelkajn historiajn elementojn. Ekde 2014 loĝantoj paŝon post paŝo forlasis la domon, kiu nun staras malplena kaj fermita. Oni rakontas pri subteraj pasejoj, kiuj laŭdire, kondukis el la domo al aliaj havenaj konstruaĵoj. Malnovaj loĝantoj konfirmas ke la pasejoj ekzistis, sed ili estis duondetruitaj, do en la 1960-aj jaroj oni superŝutis ilin per tero por eviti traŭmojn. La domo havas statuson de historia monumento[18][19].

La Maslovskij vojo estas ankaŭ nomata Elevatornij (Elevatora), ĉar proksime, en la haveno, en 1911-1916 estis konstruita kvinetaĝa elevatoro, 20 metrojn alta. Komence de la 2000-aj jaroj ĝi jam grave kadukiĝis kaj antaŭ 2013 estis detruita[20].

Nomo[redakti | redakti fonton]

En 2010 oni proponis plurajn nomojn por la kajo (la Cara, Ermak Timofejeviĉ, Kuĉum, Ĉimgi-Tura, Georg Steller, la admiralo Possiet, la 229-a pafista divizio). La kompanio Strojmontaĵ, konstruinta la kajon, proponis dividi ĝin je kvin partoj, ĉiu kun sia nomo: la Ĉimgi-Tura, Anunciacia, Universitata, Gubernia, Cara[21]. Sed la urba komisiono pri toponimio konkludis, ke la nomo Kajo de la rivero Turo tute sufiĉas, ĉar Tjumeno havas nur unu kajon[22]. Ankaŭ la propono nomi ĝin omaĝe al la loka partiestro Aleksandr Protozanov, prezentita en 2014, estis rifuzita[23].

Prizorgado[redakti | redakti fonton]

La kajo estas ĉiutage purigata kaj lumigata. Herbobedoj estas renovigataj, akvumataj per ŝpruciloj kaj tranĉataj. Ĉiujare estas plantataj multaj floroj kaj arbedoj. Ekzemple printempe 2019 estis plantitaj 101 mil da plantoj[24].

Ĉiujare printempe la akvonivelo altiĝas kaj la plej malsupra nivelo de la kajo plene subakviĝas. Poste oni lavas ĝin per ŝampuo kaj brosas[25][26][27]. La malsupraj niveloj kaj ŝtuparoj estas faritaj el granito kiel materialo akvoimuna kaj facile purigebla post foriro de printempaj inundaj akvoj[28].

La prizorgado de la kajo kostas 140 milionojn da rubloj jare ($2,19 milionoj) [29].

En arto[redakti | redakti fonton]

Somere 2017 sur la kajo filmis sian unuan muzikfilmeton la brita kantisto ALEX. Li prezentis sian kanton Rebel of The Night kunlabore kun Rachel McAlpine. Ĉion plenumis loka reĝisoro kaj lokaj artistoj, kiuj (krom unu escepto) estis neprofesiaj[30]. Ĝis aŭgusto 2019 la filmeto havis 138 mil trarigardojn en Jutubo[31].

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Sur la kajo ofte okazas kulturaj kaj sportaj aranĝoj, urbaj festoj kaj konkursoj. Ekzemple en februaro 2018 tie okazis etapo de la Rusia Pokalo pri Neĝotabulado[32]. Ĉiujare tie okazas la sporta evento “Ŝtala karaktero”. Ankaŭ dum la Urbotago, Tago de Rusio kaj ĉiuj aliaj grandaj festoj sur la kajo okazas festaj eventoj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

En 2018 la urbon vizitis la fama rusia urbanisto Ilja Varlamov, poste verkinta tre kritikan raporton pri la kajo. Li kritikis ĝaijn kreintojn pro malkapablo profiti krutan reliefon, manko de kontakto kun akvo, manko de ombro kaj hazarda distribuado de arboj kaj floroj, nesufiĉa nombro de aktivejoj kaj ludejoj, tro patosa dezajno. Li diris ke la tjumena kajo estas nura memorialo el multekostegaj materialoj, kie oni povas nur marŝi[33].

Planoj[redakti | redakti fonton]

En 2019 komenciĝis koncepta dezajnado de la kajo sur la maldekstra bordo, inter stratoj Ŝĉerbakov kaj Ĉkalov[34]. La unua parto devas esti 916 m longa. Ĝi havos infanludejon, sportan terenon, sketejon, laŭbon, amfiteatron, piedirejojn kaj biciklejojn kaj tri malgrandajn parkumejojn[35].

Servoj[redakti | redakti fonton]

Post konsulti la urbanojn[36] en junio 2016 sur la kajo aperis kioskoj, vendantaj trinkaĵojn kaj manĝaĵojn[37].

Ekde julio 2017 laŭ la kajo cirkulas elektra infana trajneto. Ĝi veturas kun rapideco 5 km hore, lumas kaj aligas muzikon, kaj povas enspacigi ĝis 12 infanojn[38].

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje infanoj kaj plenkreskuloj falis de sur la parapeto de la kajo en la riveron kaj dronis aŭ estis hazarde savitaj de preterirantoj[39]. Pro tio en aprilo 2019 post ĉiuj cent metroj estis starigitaj savringoj[40] kaj ekdeĵoris dek savistoj[41]. En junio 2019 la savistoj savis tie ebriulon, falintan en akvon[42].

La tuta kajo estas kontrolata de gvatkameraoj. Funksias tri gardistaj postenoj[43], foje marŝas policaj patroloj kaj supre, ĉe la ponto de Geamantoj staras la policejo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj bushaltejoj estas Nabereĵnaja (Kajo) en strato Respubliko, Ploŝĉad Borcov Revolucii (Placo de la Batalantoj de la Revolucio) en strato Respubliko kaj Stroitelnij Institut TIU (Konstrua Instituto de TIU). Tra ĉiuj haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Ĉe la domo N 1 en strato Respubliko haveblas subĉiela parkumejo kaj ĉe la buŝo de rivero Tjumenko tiu pluretaĝa. Ekde la 8-an de aprilo 2019 ili ambaŭ estas pagendaj (krom por handikapuloj)[44]. Ĉe la Cara moleo funkcias senpaga subĉiela parkumejo por 120 aŭtoj, enveturebla laŭ Maslovskij vojo[35].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Идеальная набережная: хроники строительства (ruse). Tjumenskije Izvestija (2018-03-17). Alirita 2019-07-30.
  2. Набережная реки Туры (ruse). Архитектурно-инженерная группа ИСТ. Alirita 2019-07-31.
  3. Лада Правдина (2015-07-14)Почему «встала» тюменская Набережная? (ruse). Park72.ru. Alirita 2019-07-31.
  4. Мария Сергеева (2016-08-26)В Тюмени продолжается строительство набережной (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  5. Олеся Белозерова (2017-12-29)Набережная стала длиннее: гулять можно от Свято-Троицкого до Ильинского монастыря (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  6. Беглый олигарх из Тюмени пытается отсудить право на контроль над своей компанией (ruse). Znak.com (2016-07-08). Alirita 2019-07-31.
  7. На набережной в Тюмени установили исторические памятники (ruse). NashGorod.ru (2010-10-15). Alirita 2019-07-31.
  8. Сибирским картографам (ruse). Gorod-T (2018-04-03). Alirita 2019-08-01.
  9. Основатели города Тюмени (ruse). Gorod-T (2018-07-17). Alirita 2019-08-01.
  10. Великим Камчатским экспедициям (ruse). Gorod-T (2018-01-22). Alirita 2019-08-01.
  11. Первому судостроительному заводу в Сибири (ruse). Gorod-T (2018-02-16). Alirita 2019-08-01.
  12. Студенты (ruse). Gorod-T (2018-01-23). Alirita 2019-08-01.
  13. На тюменской набережной предложили установить памятник Николаю II (ruse). 72.ru (2017-10-10). Alirita 2019-07-31.
  14. Виталий Лазаренко (2019-06-06)В Тюмени испортили арт-объект к форуму «Утро» на набережной (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  15. Екатерина Бурлева (2017-08-19)К 2019 году контору пароходства на берегу Туры превратят в молодёжный мультицентр (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  16. 16,0 16,1 Масловский взвоз Тюмени и его возрождение (ruse). PUTI-shestvuy (2017-07-29). Alirita 2019-07-31.
  17. Лидия Шумкова (2014-05-20)Строительство набережной: памятник не обойти (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  18. Дом начальника станции Тура - Керженцева (ruse). PUTI-shestvuy (2016-07-29). Alirita 2019-07-31.
  19. Акт Государственной историко-культурной экспертизы выявленного объекта культурного наследия «Дом жилой станции пристань «Тура», расположенного по адресу: г. Тюмень, ул. Пристанская, 1, в целях обоснования целесообразности включения в единый государственный реестр объектов культурного наследия (памятников истории и культуры) народов Российской Федерации (ruse). La registaro de Tjumena provinco (2016-04-25). Alirita 2019-08-01.
  20. Первый тюменский элеватор (ruse). PUTI-shestvuy (2017-04-12). Alirita 2019-07-31.
  21. Набережная Туры может получить пять названий одновременно (ruse). NashGorod.ru (2010-09-29). Alirita 2019-07-31.
  22. Дания Гайсина (2013-02-15)Журналисты предложили переименовать тюменскую набережную в Царскую (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  23. Виктория Волк (2014-05-23)Тюменскую набережную переименовывать не будут (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  24. Яна Шулика (2019-05-28)На тюменской набережной высадят 100 тысяч цветов. Из городского бюджета на это потратят 5,5 миллиона (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  25. Тюменскую набережную отмывают с шампунем и пылесосят (ruse). NashGorod.ru (2017-04-26). Alirita 2019-07-31.
  26. Екатерина Бурлева (2017-07-19)Затопленный ярус и имитация мрамора на тюменской набережной: стали известны причины этих явлений (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  27. Мария Токмакова, Юлия Мальцева (2019-05-18)В Тюмени поднялась вода в Туре и подтопила нижний ярус набережной (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  28. Набережная реки Туры украсит Тюмень (ruse). La gazetara servo de la guberniestro de Tjumena provinco (2010-07-20). Alirita 2019-07-31.
  29. Дмитрий Щеглов (2018-11-16)Тюменские депутаты хотят сократить расходы на главную гордость города ради школ и детсадов (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-07-31.
  30. Екатерина Бурлева (2017-08-15)Тюменская набережная засветилась в клипе британского музыканта (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  31. ALEX (kunlabore kun Rachel McAlpine) (2017-08-08)kunlabore kun Rachel McAlpine (ruse). Jutubo. Alirita 2019-07-31.
  32. Юлия Мальцева (2018-02-25)Взлеты и падения: 10 самых захватывающих снимков с тюменского этапа Кубка России по сноуборду (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  33. Ilja Varlamov (2018-08-16)Тюмень – лучший город Земли? (ruse). LiveJournal. Alirita 2019-08-01.
  34. Берег левый, берег правый: о будущем тюменской набережной (ruse). Park72.ru (2018-03-29). Alirita 2019-07-31.
  35. 35,0 35,1 Гуляем по новым участкам набережной, которая к концу года станет длиннее на километр (ruse). 72.ru (2017-09-28). Alirita 2019-07-31Анастасия Жердина.
  36. Александра Карасева (2016-04-28)Тюменцам предлагают подумать, нужна ли торговля на набережной (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  37. Александра Карасева (2016-06-28)Тюменцы оценили киоски на набережной: стильно и гостеприимно (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  38. По тюменской набережной поехал экскурсионный паровозик (ruse). NashGorod.ru (2017-07-03). Alirita 2019-07-31.
  39. Анна Яровая (2019-05-06)Тюменец Иван Очкин спас из воды тонущего человека (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  40. На набережной Туры разместили спасательные круги, чтобы избежать повторения трагедии (ruse). Park72.ru (2019-04-18). Alirita 2019-07-31.
  41. Яна Шулика (2019-06-05)В Тюмени подростки купались в Туре и бегали по затопленной набережной 5 июня 2019 года (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  42. Мария Токмакова (2019-06-25)Спасатели с помощью веревки и круга вытащили мужчину, упавшего с парапета набережной в Туру (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  43. Екатерина Бурлева (2017-11-22)За 2,8 миллиона рублей тюменскую набережную будут весь 2018 год охранять круглосуточно (ruse). 72.ru. Alirita 2019-07-31.
  44. Парковка набережной Туры стала платной (ruse). Moi-Portal.ru (2019-04-08). Alirita 2019-07-28.