Foldo kaj lango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pecoj de ligno por pargeto kun foldo en unu flanko kaj lango ĉe la alia.

Foldo kaj lango estas sistemo por kunigi similajn objektojn rando al rando. La foldo troviĝas en la rando de tabulo, ricevonta la langon elstaran ĉe la rando de alia tabulo, tiel ke ambaŭ kuniĝas. Plejparte ĝi estas uzata por ligno, en planko-kovrado, pargeto-farado, kovrado de muroj per paneloj kaj en similaj konstruoj.

Lango kaj foldo permesas kunigi du ebenajn pecojn tiel, ke ili formu solan ebenan surfacon.