Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dipatrina-Kristnaska monaĥejo
ruse Богородично-Рождественский монастырь
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 38″ N, 65° 32′ 53″ O (mapo)57.16055555555665.548055555556Koordinatoj: 57° 9′ 38″ N, 65° 32′ 53″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
Uzado virina monaĥejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novklasikismo
Konstruado 1621
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Ligiloj
Adreso strato la 25-a de Oktobro, 29
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Dipatrina-Kristnaska monaĥejo
Information icon.svg
vdr

La Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (ruse Богородично-Рождественский монастырь; ĝis 2017 — la Elija, ruse Ильинский) estas la funkcianta virina monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis fondita en 1620.

Situo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo troviĝas en la Centra administra distrikto, rande de la historia urbocentro, sur la alta bordo de rivero Turo, apud la orienta parto de la kajo de rivero Turo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

En 1600 oriente de la Tjumena fortikaĵo (ruse острог) jam ekzistis sufiĉe granda antaŭurbo (ruse посад), kiu tamen havis eĉ ne unu preĝejon. En januaro 1601 lokanoj sendis al caro Boris Godunov peton permesi al ili konstrui en la antaŭurbo preĝejon omaĝe al sanktuloj Boris kaj Gleb kun alkonstruaĵoj omaĝe al sanktuloj Florus kaj Laurus kaj al profeto Elija. Ili skribis ke ili faris tian promeson kaj jam komencis alporti lignon, sed vojevodo postulas ke ili konstruu la preĝejon en la fortikaĵo dum ili dezirus fari tion en la antaŭurbo. Sian peton ili argumentis per tio ke diservojn en la fortikaĵo ĉeestas vojevodoj, kio konfuzas edzinojn kaj idojn de la antaŭurbanoj — ordinaraj ŝtatservistoj kaj kamparanoj. La peto estis kontentigita[1]. Tiel aperis la Elija-preĝejo kun alkonstruaĵo de Boris kaj Gleb. En 1624 en ĝi troviĝis ikonoj de profeto Elija, sanktuloj Florus kaj Laurus, la Dipatrino Maria el Vladimiro, Deisiso, el kiuj du unuaj estis faritaj surloke kaj la aliaj donacitaj de caro[2].

Preciza dato de ĝia fondo estas nekonata. Historiisto Pjotr Bucinskij opiniis ke la monaĥejo estis establita 1620 ĉe la preĝejo de Elija estis establita virina monaĥa komunumo subestre de "nigra pastro" (do monaĥo) Nikon. Historiisto Leonid Ŝoroĥov supozas ke tio okazis en 1620-1624, tamen konkretigas ke ĝia fondo okazis post la alveno de ĉefepiskopo Kipriano. Historiisto Nina Minenko argumentas ke Kipriano venis al Tjumeno en 1621 kaj en januaro 1622 la monaĥejo jam ekzistis, do evidente ĝi estis fondita en 1621[3].

En 1764-1765 ĝi estis transformita je la paroĥa preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria.

En 1623 la virina monaĥa komunumo de Elija estis gvidata de monaĥejestrino Kaptelina, akuzita en januaro 1622 pri rompo de la monaĥina voto. Parto de la monaĥinoj ricevadis monaĥan salajron (ruse руга).

Ĝi kelkfoje ŝanĝis sian nomon: Elija (ruse Ильинская), Aleksej (ruse Алексеевская), Endormiĝa forpaso de Maria (ruse Успенская)[4].

En 1668 la Aleksej-monaĥejo unuafoje ricevis proprajn terojn — laŭ ĝia peto al ĝi estis donacitaj falĉejoj por 500 fojnostakoj ĉe rivero Ŝeŝukova kaj apud lago Andrejevskoje, 10 desjatinoj (11 hektaroj de plugitaj teroj, 2 desjatinoj (2,2 hektaroj sur monteto malantaŭ azilejo — por plantado de kanabo kaj legomoj, kaj fiŝkaptejon ĉe rivero Jazjovka. La monaĥejo ne havis dependulojn[5].

Dum incendioj en 1687, 1695 kaj 1705 la ejo estis detruata, sed poste ĉiam restarigata. En 1695 granda incendio detruis preskaŭ la tutan antaŭurbon (ruse посад) kaj inter la pereintaj konstruaĵoj estas menciata virina monaĥejo kun du preĝejoj: la Elija-preĝejo kun alkonstruaĵo omaĝe al la ikono de Dipatrino de Vladimir kaj la preĝejo de Paraskeva la Vendredaen. La lasta preĝejo ekzistis jam en 1674 kaj enhavis ikonon de Paraskeva la Vendreda, estimatan en Tjumeno. En la tago de tiu sanktulino, festata la 28-an de oktobrojul. kaj en la naŭa vendredo post Pasko apud la preĝejo monaĥinoj vendis legomojn kaj aliajn siajn produktojn[6] kaj oni portis ikonojn al la fonto dum la samnoma loka festo Fonto (ruse Ключ) okazinta tiutage[7].

En 1739 al la monaĥejo estis ekzilita Elena Aleksejevna Dolgorukaja, pli juna fratino de Ekaterina, eks-finaĉino de Petro la 2-a. En decembro 1740 ŝi estis perforte monaĥiniigita, sed fine de 1741 laŭ ordono de Elizabeto oni permesis al ŝi reveni el le ekzilo[7].

En 1764 kadre de la sekulariga reformo de Ekaterina la 2-a la monaĥejo estis likvidita. Ĝia falĉejo Andrejevskoje (ruse Андреевский сенокосный луг) kaj apuda fiŝkaptejo ĉe rivero Jazjovka en 1779 estis transdonitaj al la vira Triunua monaĥejo[6].

En julio 1766 okazis plia granda incendio, post kiu oni decidis konstrui la preĝejon de Elija en alia loko, des pli ke loĝantoj de novaj kvartaloj en orienta urborando petis episkopon de Tjumeno kaj Siberio Varlaamon la 1-an (Petrov) konstrui novan lignan preĝejon en ilia areo surloke de azilejo, ĉar en tiu nova areo mankas preĝejoj[8]. Laŭ ordono de la episkopo eldonita la 27-an de aprilo 1769, oni komencis konstruadon de la preĝejo duonverston for de la antaŭa loko, malsupre laŭ la fluo de Turo. En majo 1773 ĝi estis ĝenerale finita kaj ricevis ĉion kio restis de la forbrulinta Elija-preĝejo, inkluzive sonorilojn. La 20-an de junio 1773 Varlaam permesis konsekri ĝin kaj la 21-an de junio tio okazis[8][9]. Surloke de la monaĥejo oni konstruis alian preĝejon — de Endormiĝa forpaso de Maria[7]. La Elija-preĝejo ekstaris sur la alta bordo de Turo, en loko kie ĝi faras plian turnon, do ĝi kvazaŭ finis la orientan urboparton, ferminte la bordolinion sur kiu staris la Triunua monaĥejo kaj la Anunciacia katedralo[10].

En 1781 la preĝeja paroĥo enhavis 63 urbajn kortojоn[11].

La 26-an de junio 1803 oni metis la unuan ŝtonon je konstruado de la duetaĝa ŝtona preĝejo, kiu devintus havi du altarojn — omaĝe al Kovrofesto kaj profeto Elija[12]. La 9-an de marto 1811 oni konsekris la unuetaĝan brikan preĝejon omaĝe al Kovrofesto. En 1823 ĝi jam havis du alkonstruaĵojn. La ĉefa alkonstruaĵo estis ligna kaj dediĉita al profeto Elija. La dua alkonstruaĵo estis brika kaj dediĉita al Kovrofesto[13]. Ĝi havis bluan ikonostazon kun 11 ikonoj kaj lignan sonorilturon kun ses sonoriloj: la festa estis peza je 527,85 kg, la dimanĉa je 81,9 kg, la polijelejaen je 24,57 kg, la ĉiutaga je 20,47 kg, la eta je 16,38 kg kaj la eksonora (ruse зазвонный) je 15,15 kg[14].

La 17-an de oktobro 1828 paroĥanoj sendis al la Tobolska Spirita Konsistorio peton pri detruo de la ligna preĝejo de Elija, ĉar ĝi grave putris kaj diservi en ĝi iĝis danĝere. La 29-an de oktobro sekvis ordono malkonstrui la preĝejon kaj uzi ĝiajn lignaĵojn: la plankon kiel brulŝtipojn por bakado de hostioj kaj hejtado de la brika Kovrofesta preĝejo kaj la murojn — por konstrui surloke de la altaro lignan kapelon. Sed en muroj de la Kovrofesta preĝejo tiutempe aperis fendoj, do la kapelo apude ne estis konstruita. La 3-an de julio 1833 oni ekkonstruis la brikan preĝejon de Elija kun alkonstruaĵo omaĝe al la Kovrofesto laŭ dezajno de la gubernia arkitekto Trofimov[14]. Ĝi ricevis du altarojn: la ĉefa, somera (en nehejtata ejo) estis de profeto Elija, la dua, vintra (en hejtata ejo) omaĝe al la Kovrofesto[10]. La 14-an de majo 1836 la Tobolska Konsistorio ordonis malkonstrui la brikan preĝejon kaj uzi ĝiajn brikojn por la konstruata nehejtata Elija-preĝejo[15].

La 20-an de majo 1836 estis konsekrita la Kovrofesta alkonstruaĵo pro kio ĝis la 12-a de novembro 1895 la preĝejo nomiĝis Kovrofesta. Tamen la konstruado ne estis finita — la tegmento ne estis komplete ferumita, la muroj ankoraŭ ne komplete stukitaj. La 24-an de aprilo 1837 estis konsekrita brika duŝtupa sonorilturo kun ses sonoriloj, ligita al la preĝejo. Inter ili estis la nova festa sonorilo farigita de paroĥestro Vasilij Ŝapoŝnikov (evidente el tiu malnova) kaj peza je 626,53 kg[14]. Samjare oni finis la Elija-preĝejon, tamen ankoraŭ ne stukitan kaj kun la tegmento ne komplete ferumita. Ĝi ankoraŭ ne havis ikonostazon, do ne estis konsekrita ĝis 1852[16][14]. En 1882 negocisto Kolokolnikov donacis sonorilon pezan je 1 289,93 kg. En 1902 li donacis plian sonorilon, faritan en fabriko de Arsenij Minin en Ufo kaj pezan je 3 347,66 kg[17].

La 30-an de majo 1839 la novkonstruita brika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estis aldonita al la Kovrofesta paroĥo. Poste la paroĥon eniris ankaŭ kapelo de Apostoloj Petro kaj Paŭlo en vilaĝo Bukino, konstruigita de tjumena negocisto Ivan Vojnov en 1885 (anstataŭ tiu malnova) memore al kronado de imperiestro Aleksandro la 3-a kaj Maria Fjodorovna, kaj preĝodomo de martiro Sankta Georgo konstruita surbaze de kadukiĝinta kapelo en 1911 en vilaĝo Zajkovo[12][17]. En 1913 al la Elija-paroĥo apartenis vilaĝoj: Vojnovka 95 verstojn for), Gilova (6 verstojn for), Zajkova (7 verstojn for), Bikova (8 verstojn for) — sume 433 kortoj, 1 013 viroj kaj 1 062 inoj[18].

En 1856 la Kovrofesta preĝejo havis unu etaĝon kaj estis 32 m longa, 10,67 m larĝa kaj 17,07 m alta (sonorilturo — 23,47 m). Ĝi situis en tereno je 2 253,08 m2. La hejtata Pokrovfesta alkonstruaĵo havis ses kraditajn fenestrojn, la nehejtata Elija-alkonstruaĵo havis naŭ fenestrojn. La Elija-alkonstruaĵo havis 6 ikonojn en altaro, 30 en ikonostazo kaj 12 aliloke. La Kovrofesta alkonstruaĵo havis 4 ikonojn en altaro, 25 en ikonostazo kaj 18 aliloke[19].

La 26-an de junio 1864 paroĥestro Aleksej Grigorjeviĉ Glazkov petis ĉe ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Siberio Varlaamo la 2-a (Uspenskij) anstataŭigi lignan barilon per tiu brika kaj en 1895 ĝi jam aperis. En 1884 ĉe la norda flanko de la preĝejo estis konstruita kaj la 5-an de julio finita la nova Kovrofesta alkonstruaĵo, kion financis posedanto de vaporŝipoj Ivan Ivanoviĉ Ignatov kaj paroĥanoj[20]. Grave kontribuis al beligado de la preĝejo ankaŭ paroĥestro Aleksandr Ivanoviĉ Miĥalov, riĉa negocisto[21]. La malnova Kovrofesta alkonstruaĵo estis unuigita kun la Elija-alkonstruaĵo per arko kaj konsekrita la 5-an de julio 1886[20].

La 25-an de januaro 1893 (laŭ aliaj informoj en 1891)[18] en la Kovrofesta paroĥo malfermiĝis paroĥa lernejo en kiu lernis 12 knaboj kaj 3 knabinoj. Ĝi troviĝis en vasta duetaĝa konstruaĵo, kie estis tri ĉambroj kapablaj enspacigi ĝis 125 lernantoj kaj loĝejo de pastro Ivan Gavriloviĉ Grifcev[20]. En 1901 tie lernis 45 knaboj[18]. En 1902 ĝi estis riparita. La lernejo funkciis ĝis 1918 kaj estis fermita post apero de la dekreto "Pri apartigo de la eklezio disde la ŝtato, kaj la lernejo disde la eklezio" eldonita la 23-an de januaro 1918. Ĝia sidejo estis ŝtatigita[20].

En 1894-1895 kaj en 1897 pro fendoj, aperintaj en la norda muro apud la Kovrofesta alkonstruaĵo kaj en la volbo de la arko, la preĝejo estis grave riparita kaj rekonstruita je ruso-bizanca stilo laŭ dezajno de la eparkia arkitekto Boris Zinke kun kontribuo de la urba arkitekto A. Permjakov. Oni altigis la ĉefan kupolon kaj modifis la sonorilturon, ĉe la enirejo aperis eta ŝtona perono sen markezo. En la ĉefa ejo oni instalis novan ikonostazon en la stilo de Renesanco, renovigis ŝtonan plankon kaj murpentraĵojn. En la ĉefa preĝejo estis faritaj tri arkoj kaj vastaj korusoj kun lignaj bariloj, en subterejo oni instalis kaloriferon. La tegmento estis farbita je malakita koloro, la kupolo kaj krucoj estis orumitaj. La 12-an de novembro 1895 la renovigita Kovrofesta preĝejo estis konsekrita kaj alinomita al la preĝejo de profeto Elija (ruse Пророко-Ильинская церковь). La konsekrado okazis solene fare de episkopo de Tobolsko kaj Siberio Agafangel. En la preĝejo aperis elektra lumigado[22].

La 3-an de marto 1910 en la preĝejo okazis funebra ceremonio de ĉefpastro Dmitrij Andrejeviĉ Kosmakov, kiu servis kiel pastro 60 jarojn, el kiuj 57 en la Elija-paroĥo (ekde la 18-a de novembro 1852) kie la 23-an de aŭgusto 1891 li ricevis la titolon de la ĉefpastro. Pli ol 20 jarojn li instruis Dian Leĝaron en la Tjumena Distrikta Lernejo kaj 29 jarojn (ekde la 16-a de februaro 1881) en la paroĥa lernejo en vilaĝo Bukino. En 1885-1900 li servis kiel vic-episkopo (ruse благочинный) en Tjumeno. Je la dua posttagmeze li estis sepultita en la preĝeja areo[23]. En la 1990-aj jaroj dum foslaboroj oni trovis apud la preĝejo homajn restaĵojn en bluaj vestoj kun arĝentaĵoj[24].

La 6-an de februaro 1911 dum reviziado de la suda parto de Tobolska eparĥio la preĝejon vizitis episkopo de Tobolsko kaj Siberio Evsevij (Grozdov). Paroĥanoj petis lin vastigi la preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj por krei sur ĝia bazo apartan paroĥon, argumentante ke la Elija-paroĥo iĝis tro granda[25].

En aprilo 1922 kadre de tutlanda kampanjo pri konfiskado de religiaj riĉaĵoj por helpi al malsatantoj, el la preĝejo estis forprenitaj pluraj arĝentaĵoj (92,3 kg), oraĵoj kaj perloj (0,0 078 kg)[26]. En 1923 paroĥo subskribis kun la urba konsilio kontrakton pri luado de preĝejo de profeto Elija kaj preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj[27]. En marto 1924 paroĥanoj subtenis ls pezolucion de la Eparĥia Kunveno pri aliĝo de la Tjumena eparĥio al patriarko Tiĥon[28]. En 1925 la preĝejo estis grave riparita de paroĥanoj[29].

Fermo kaj nereligia uzado[redakti | redakti fonton]

La 10-an de januaro 1930 iniciata grupo de la Viva Eklezio en Tjumeno petis la urban administracion transdoni al ili Elija-preĝejon aŭ preĝejon de Endormiĝa forpaso de Maria. Ili skribis ke preferinda estas la Elija-preĝejo, ĉar ĝia situo en la urbo estas pli centra kaj komunumo de adeptoj de la "malnova eklezio" relative malgranda, do rezisto al ilia agado estos malpli forta[30]. La 26-an de januaro la lua kontrakto estis nuligita; kiel preteksto estis nomita malplenumo de sindevigoj fare de la religia komunumo[31]. Peto de la Viva Eklezio estis pritraktita la 29-an de januaro, sed lasita sen kontentiga respondo[32]. La 31-an de januaro la preĝejo estis fermita kaj sigelita. La paroĥanoj sendis la 3-an de februaro protestan leteron, en kiu ili memorigis ke ili plenumis ĉiujn postulojn de la aŭtoritatoj, inkluzive la impostpagadon kaj registradon de nova komunumo al kiu aliĝis 270 homoj. Ili argumentis ke anstataŭ 11 preĝejoj, kiuj funkciis en la urbo en 1919, restis nur preĝejo de Sankta Nikolao kaj tombeja preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, kapablaj enspacigi respektive 500 kaj 200 homojn, do maksimume 700. La preĝejon de Unueca Kredo ili ne kalkulis inter tiuj, memorigantee ke ĝi havas specifan diservon kaj malkonvenas al tradicia ortodoksulo[33]. La peto estis rifuzita[34]. La 18-an de februaro oni decidis transdoni religiajn librojn de la preĝejo al rubigado, arkivajn materialojn (2-3 kg) — al distrikta arĥivo[35].

En 1930 la preĝejo estis uzata kiel vela metiejo de la Tjumena ŝipkonstruejo[36]. Komence de la 1930-aj jaroj oni malmuntis ls supran parton de la sonorilturo, forigis la krucojn[36]

La 6-an de majo 1933 la urbaj aŭtoritatoj decidis transdoni la ejon al lombardo[12]. La 19-an de februaro 1935 estis subskribita kontrakto pri transdono de la preĝejo al lombardo[36][37].

La 31-an de januaro 1942 urbaj aŭtoritatoj transdonis la preĝejon al la Tjumena vodkofabriko, kiu antaŭe funkciis en la ejo de la plasta fabriko[38]. Maŝinaro estis translokita tien jam en septembro 1941, la 1-an de januaro 1942 komenciĝis rekonstruado de la ejo[39]. La murpentraĵoj estis detruitaj dum incendio kaj riparadoj, la sonoriloj estis forigitaj[40]. En 1950 en la unua etaĝo troviĝis produktejoj, kuirejo, stokejo, en la dua etaĝo estis laboratorio, klubo kaj bufedo, en la sonorilturo funkciis lignometiejo[36]. Dum foslaboroj oni plurfoje trovis tombojn. La fabrika estraro planis transloki ĝin en 1996 al vilaĝo Meteljovo, ĉe okcidenta rando de Tjumeno, sed tio ne okazis[40]. En junio 2001 la vodkofabriko bankrotis[41].

Renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2019 viro 29 jarojn aĝa atakis monaĥinon en monaĥeja butiko, akuzante ŝin pri komerca agado en dia loko kaj svingante papertranĉilon per kiu li poste provis tranĉi siajn vejnojn. Oni vokis policon, kiu arestis lin[42].

Pastraro[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo servis pluraj sacerdotoj kaj diakonoj[43].

Pastroj (1620-1930)[redakti | redakti fonton]

De junio 1926 ĝis la 14-a de aprilo 1930 en la preĝejo servis kiel dua pastro Vladimir Ĥlinov, lasta konfesprenanto de la Romanov-familio servinta kun ili dum ilia ekzilo en Tobolsko[44].

Diakonoj (1813-1930)[redakti | redakti fonton]

Arkitektura valoro[redakti | redakti fonton]

La 30-an de marto 1987 la preĝejo ricevis statuson de arkitektura monumento. La 20-an de aprilo 1993 urbaj aŭtoritatoj transdonis ĝin al la Komitato pri kulturo de Tjumeno kune kun aliaj monumentoj[45].

En 1931 ĉefpastro Nikolaj Aleksandroviĉ Protopopov, naskiĝinta en 1867 en Jalutorovsko, estis arestita kaj la 23-an de majo 1932 kondamnita de la Speciala Kunsido ĉe Kolegio de OGPU al tri jaroj da ekzilo kiel "membro de kontraŭsovetia organizo" kaj la 4-an de majo 1932 mortis pro korhalto. La 16-an de januaro 1990 li estis rehabilitia de la Prokurorejo de Tjumena provinco[46].

Infana azilejo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la monaĥejo funkcias infana azilejo "Konsolo" (ruse Отрада). En 2006 oni akuzis ĝian direktoron, monaĥejestrinon Nina pri kruela traktado de edukitoj. Venis du denuncoj: la unuan prezentis ortodoksuloj kaj la dua venis formde de telefona voko el apuda vendejo, kien venis du malsataj knabinoj por peti manĝaĵojn, sed ili estis revenigitaj al la azilejo de la monaĥejestrino kiu tiris ilin je la haroj. La 23-an de junio 2006 komenciĝis krimenketado. Junulinoj atestis ke pro ili estis severe punataj pro plej etaj rompoj de reguloj, ekzemple pro malĝusta konduto en la preĝejo. Oni senigis ilin je manĝaĵoj, fermis por 24 horoj en kaprinejo, devigis stari kun tabureto en etenditaj manoj. La direktorino estis provizore eksigita, la junulinoj elprenitaj el la azilejo. En aŭgusto 8 el 15 infanoj (3 ĝis 18 jarojn aĝaj) estis revenigitaj al iliaj familioj en Moskvo, norda Kazaĥio, Malojaroslavec kaj Surguto, du adoleskuloj estis lokitaj en la sociala centro "Familio". Kvin junulinoj laŭ iliaj petoj estis revenigitaj al la azilejo; plejparto el ili planas monaĥiniĝi. Nur trijaraj ĝemeloj Darja kaj Varvara estis el Tjumeno. Ĉiuj infanoj devenis de malbonfartaj familioj. Socialaj laborantoj konstatis ke la infanoj estas magraj, kun damaĝita psiko, havas neniujn dezirojn krom viziti preĝejon. Ili menciis interalie punon forme de 500 ĝisteraj kliniĝoj. Por 15 knabinoj estis nur 13 litoj. Mankis menuo kaj normala kuirejo. Mankis laŭleĝe aranĝitaj dokumentoj pri la infanoj. Neniu el ili frekventis lernejon, venis nur instruistoj el ortodoksa gimnazio. Mankis medicina helpo. Enketisto diris ke venas multe da similaj plendoj, sed ili estas anonimaj, ĉar la plendantoj timas malkovri siajn nomojn. Ŝi mem agnoskis enorman premon fare de la monaĥejo, eklezio kaj kredantoj[47]. Urbaj aŭtoritatoj financis konstruadon de banejoj kaj kantino. Estis nomumita nova direktorino Elena Kanevka, kiu antaŭe gvidis sekcion pri personaro en la sama monaĥejo. Nina restis je sia posteno de monaĥejestrino, ĉar la du postenoj estis apartigitaj kiel tion postulas leĝo[48].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 97–98. ISBN = 5901633040.
  2. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 100. ISBN = 5901633040.
  3. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 76. ISBN = 5901633040.
  4. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 4. ISBN =.
  5. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 82. ISBN = 5901633040.
  6. 6,0 6,1 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 505. ISBN = 5930201536.
  7. 7,0 7,1 7,2 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 506. ISBN = 5930201536.
  8. 8,0 8,1 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 508. ISBN = 5930201536.
  9. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 5. ISBN =.
  10. 10,0 10,1 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 509. ISBN = 5930201536.
  11. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 160. ISBN = 5901633040.
  12. 12,0 12,1 12,2 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 51. ISBN =.
  13. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 6–7. ISBN =.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 7. ISBN =.
  15. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 28–29. ISBN =.
  16. Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 510. ISBN = 5930201536.
  17. 17,0 17,1 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 8. ISBN =.
  18. 18,0 18,1 18,2 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 511. ISBN = 5930201536.
  19. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 8–9. ISBN =.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 9. ISBN =.
  21. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 34. ISBN =.
  22. Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 510–511. ISBN = 5930201536.
  23. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 35–38. ISBN =.
  24. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 10–11. ISBN =.
  25. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 11. ISBN =.
  26. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 39–41. ISBN =.
  27. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 43–44. ISBN =.
  28. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 47. ISBN =.
  29. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 15. ISBN =.
  30. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 49. ISBN =.
  31. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 50–51. ISBN =.
  32. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 51. ISBN =.
  33. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 52–53. ISBN =.
  34. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 55. ISBN =.
  35. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 56. ISBN =.
  36. 36,0 36,1 36,2 36,3 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 513. ISBN = 5930201536.
  37. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 17. ISBN =.
  38. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 63. ISBN =.
  39. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 57–59. ISBN =.
  40. 40,0 40,1 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 63–64. ISBN =.
  41. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 65. ISBN =.
  42. Неадекват напал на послушницу в Ильинском монастыре в Тюмени (ruse). Vlsuh.ru (2019-08-26). Arkivita el la originalo je 2021-06-15. Alirita 2022-05-17.
  43. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 69. ISBN =.
  44. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 266. ISBN = 9785853837270.
  45. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 61–62. ISBN =.
  46. Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 146–147. ISBN =.
  47. Наталья Емельянова (2006-08-03) Настоятельницу приюта обвиняют в насилии над детьми (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17.
  48. Наталья Емельянова (2006-08-25) В Тюмени продлено расследование "монастырского" дела (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17.