Zajkovo (kvartalo)
Zajkovo (Зайкова) | |
Зайково | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Зайкова | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Kluĉi |
Situo | Zajkovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 28.063″ N 65° 40′ 24.582″ O / 57.12446194 °N, 65.67349500 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625034 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Zajkovo (ruse Зайкова, foje ankaŭ Зайково) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bukina kampara konsilio (ruse Букинский сельсовет).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Norde Zajkovo limas al rivero Kluĉi, sude kaj okcidente al mikrodistrikto Gilovo, oriente al mikrodistrikto Bikovo.
Ĝi situas iom for de la Irkutska (Siberia) landvojo, ĉe rivero Vojnovko (Kluĉi) kaj lago Krivoje.
Historio[redakti | redakti fonton]
Komence de la 1860-aj jaroj vilaĝanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, buĉado de brutoj, vendado de kanaba kaj papava oleoj, faris bastomatojn kaj ŝuojn, karbon. Dum la Irbita foiro ili vendadis etskale lanugojn, vilojn, ĉifonojn[1].
En 1911 en la vilaĝo aperis preĝodomo de martiro Sankta Georgo konstruita surbaze de kadukiĝinta kapelo; ĝi apartenis al paroĥo de la Elija-preĝejo en Tjumeno[2][3].
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.
- ↑ Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 51. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 8. ISBN =.