Gilovo (kvartalo)
Etoso
Gilovo (Гилёво) | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Гилёво | |
Lando | ![]() |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Kluĉi, lago Krivoje |
Situo | Gilovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 18″ N 65° 38′ 18″ O / 57.12167 °N, 65.63833 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 627118 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
![]() | |
Gilovo (ruse Гилёво, foje ankaŭ Гилёва) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bukina kampara konsilio (ruse Букинский сельсовет).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Norde Gilovo limas al Gilova bosko, sud-okcidente al kvartalo Raboĉij Posjolok (Laborista loĝloketo), oriente al mikrodistrikto Zajkovo.
Ĝi situas iom for de la Irkutska (Siberia) landvojo, ĉe rivero Vojnovko (Kluĉi) kaj lago Krivoje.
Historio[redakti | redakti fonton]
Komence de la 1860-aj jaroj vilaĝanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, faris sledojn, kaleŝojn, ĉarojn, lignajn telerojn, bastonmatojn kaj ŝuojn[1].
En 1913 la vilaĝo apartenis al la paroĥo de la Elija-preĝejo (Tjumeno)[2].
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.
- ↑ Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993–2002) (ruse), p. 511. ISBN = 5930201536.