Saltu al enhavo

Preĝejo de Sankta Triunuo (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Triunuo (Tjumeno)
ruse Свято-Троицкая церковь
preĝejo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno
Geografia situo 57° 9′ 21″ N, 65° 32′ 10″ O (mapo)57.15583333333365.536111111111Koordinatoj: 57° 9′ 21″ N, 65° 32′ 10″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Unueca Kredo (la Rusa Ortodoksa Eklezio)
paroĥo Preĝejo de Sankta Triunuo
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 1844-1860
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Carskaja
vdr

La preĝejo de Sankta Triunuo (ruse Свято-Троицкая церковь; plena nomo: ruse церковь во имя Святой Живоначальной Троицы, origine preĝejo de Nikolao de Mira, ruse Никольская церковь) estis preĝejo de malnovritanoj de la Unueca kredo, konstruita en 1844-1860. Ĝi estis fermita en 1930 kaj eksplodigita en 1932.

Tjumeno ĉiam estis centro de malnovritana movado en la regiono. Parto de malnovritanoj akceptis eblecon plu sekvi siajn tradiciojn sub unio kun la Rusa Ortodoksa Eklezio, proponitan en 1780 forme de la Unueca Kredo (ruse Единоверие). Danke al tio ili ricevis eblecon havi pastrojn kaj preĝejojn, kaj kontentigi siajn religiajn bezonojn laŭleĝe kaj malkaŝe. La 27-an de oktobro 1800 la Sankta Sinodo aprobis regulojn laŭ kiuj la malnovritanoj povis libere transiri al la Unueca Kredo. La novkreataj preĝejoj de la Unueca Kredo subiĝis al ortodoksaj eparĥioj, iliajn sacerdotojn nomumis metropolitoj, sed la diservoj okazis laŭ malnovritanaj libroj kaj reguloj[1].

Konstruado kaj funkciado

[redakti | redakti fonton]

Origine oni planis transdoni al lokaj malnovritanoj de la Unueca Kredo la preĝejon de Endormiĝa forpaso de Maria, kiu estis malriĉa kaj en 1830 troviĝis en plorinda stato — la ikonostazo kadukiĝis, la tegmento kaj planko putris[2]. Dum kelkaj jaroj ĝi eĉ ne havis propran pastron kaj restis fermita, do oni planis malfondi la paroĥon kaj transdoni la konstruaĵon al la komunumo de la Unueca Kredo. Sed danke al senavaraj oferoj de lokaj negoccistoj la preĝejo estis grave rekonstruita kaj la paroĥa vivo reviviĝis, do tiu varianto ne plu estis prikonsiderata[3].

En 1839 adeptoj de la Unueca Kredo subestre de negocistoj P. Gilov, V. Sorokin, V. Ŝapoŝnikov, P. Jadriŝnikov kaj burĝo I. Tonkov, kiu estis paroĥestro de la Unueca Kredo en Tjumeno, petis permeson konstrui en la urbo preĝejon de la Unueca Kredo. La korespondado kun la Tobolska Spirita Konsistorio daŭris ĝis 1844, kiam la permeso finfine estis ricevita. Tiujare en la urbo loĝis 247 adeptoj de la Unueca Kredo (106 viroj, 141 inoj). Origine oni permesis la konstruadon en la Aleksandra strato kun tri alkonstruaĵoj: de Anunciacio, de Nikolao de Mira kaj de Sankta Nikita. Samtempe oni transdonis al la komunumo la solan malnovritanan kapelon, kiu restis tiutempe en la urbo (en 1835 estis 3, en 1838 — 2, en 1843 — 1)[1].

La 23-an de majo 1844 ĉe angulo de stratoj Aleksandra (nun — Respubliko) kaj Sadovaja (nun — Dzerĵinskij) komenciĝis konstruado de la brika preĝejo de la Sankta Vivodona Triunuo (ruse церковь во имя Святой Живоначальной Троицы) kun tri altaroj: de Sankta Triunuo (somera), refektoria alkonstruaĵo de Anunciacio (hejtata, dekstre), de Nikolao de Mira (hejtata, maldekstre). En 1847 oni finis kaj konsekris (laŭ aliaj datumoj — la 10-an de februaro 1848) la alkonstruaĵon de Nikolao de Mira kaj nomis la preĝejon omaĝe al li la urbo-Tjumena unueckreda preĝejo de Nikolao de Mira (ruse Градо-Тюменская единоверческая Никольская)[4]. En 1850 oni finis la ĉefan parton kaj en 1852 stukis ĝin (laŭ aliaj datumoj ĝi estis finita en 1854)[4].

En 1857 ĉe la suda flanko estis konstruita brika kapelo por vendado de kandeloj. Tie troviĝis ikonostazo kiu enhavis 12 ikonojn kaj vicon da etaj kupraj ikonoj, antaŭ kiu staris 8 kupraj kandelingoj kaj unu ligna[5].

La 17-an de majo 1860 estis konsekrita la ĉefa ejo de Sankta Triunuo pro kio la preĝejo estis alinomita al preĝejo de Sankta Triunuo[6]. La 15-an de majo 1886 estis konsekrita la alkonstruaĵo de la ikono de Dipatrino "Ĝojo de Ĉiuj Dolorplenaj" (ruse икона Пресвятой Богородицы «Всех скорбящих радость»)[5][7].

En 1914 en vilaĝo Skorodumskoje estis konstruita preĝejo de Varlaamij, aldonita al la paroĥo de la preĝejo de Sankta Triunuo[7].

Fermo kaj nereligia uzado

[redakti | redakti fonton]

La 27-an de februaro 1930 prezidio de la Tjumena Urba Konsilio decidis konfiski la preĝejon kaj transdoni ĝin por kleriga-kulturaj institucioj[7]. La sonorilturo estis detruita. La kapelo estis transformita je vendejo de Torgsin, kie oni povis aĉeti ion kontraŭ valoraj metaloj kaj ŝtonoj[8]. En 1932 tie ekfunkciis "kuirejo-fabriko" de la kooperativa organizo Cerabkoop. En la ejo estis konstruita rusa forno, oni instalis du fornelojn kaj 12 kaldroneojn, aranĝis fermentejon. Dum la Dua mondmilito tie funkciis distribuejo aldonaj nutraĵoj por infanoj, kie etuloj povis ricevi supon verŝatan en reuzitajn ladskatolojn[8]. La fabriko-kuirejo estis produktanta po 1500-2000 tagmanĝojn tage ĝis la 1960-aj jaroj. En la 1970-aj jaroj tie funkciis sobrigejo, kien milico alportadis ebriulojn trovitajn surstrate. En la kapelo antaŭ la Dua mondmilito funkciis gazeta kiosko. En la 1970-aj jaroj la preĝejo kaj la kapelo estis detruitaj kaj sur ilia loko aperis kvinetaĝa domo N 31 en strato Dzerĵinskij kaj apude domo N 39 en strato Respubliko[5].

Laŭ aliaj informoj la preĝejo estis detruita en 1932. Nun sur tiu ĉi loko staras kvinetaĝa domo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 250. ISBN = 5901633040.
  2. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 8. ISBN =.
  3. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 9. ISBN =.
  4. 4,0 4,1 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 250. ISBN = 5901633040.
  5. 5,0 5,1 5,2 Единоверческая Троицкая церковь (ruse). Gorod T (2022-03-04). Arkivita el la originalo je 2022-09-05. Alirita 2022-09-05.
  6. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 54. ISBN =.
  7. 7,0 7,1 7,2 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 55. ISBN =.
  8. 8,0 8,1 Александр Петрушин (2020-09-19) Тюмень кабацкая (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.