Komsomolskaja Pravda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
K pravda logo.svg
La numero de la 23-a de majo, 1930
La numero de la 23-a de majo, 1930
Speco taggazeto
Formato malgranda

Posedanto Media Partner
Redaktisto ĉefredaktisto Vladimir Sungorkin (ekde 1997)
Establodato 1925
Lingvo rusa
Stabo Izdatelsky Dom Komsomolskaya Pravda
ISSN 0233-433X

Retejo kp.ru
Information icon.svg
vdr

Komsomolskaja Pravda (ruse Комсомольская правда; laŭvorte "komsomola vero") estas ĉiutaga rusia gazeto, fondita la 13-an de marto 1925. Ĝia ĉefoficejo estas en Moskvo, sed ĝi aperas kaj cirkulas tra la tuto de Orienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio.

Soveta epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la epoko de Sovetunio, Komsomolskaja Pravda estis ĵurnalo disdonata en la tuta ŝtatego Sovetunio kaj la oficiala organo de la Centra Komitato de la Komsomolo, la junulara sekcio de la rega politika partio Komunista Partio de Sovetunio. Establite laŭ decido de la 13-a Kongreso de la bolŝevisma Rusia Komunista Partio, ĝi unue aperis la 24-an de majo 1925[1] en eldono de 31 000 ekzempleroj.

Poŝtmarko pri la 50-jara jubileo de la gazeto en 1975

Kiel la oficiala organo de la Komunista Unio de la Junularo, aŭ laŭ ruslingva akronimo Komsomolo, la junulara sekcio de la Komunista Partio de Sovetunio, ĝi celis verki artikolojn por la samaj 14- ĝis 28-jaruloj, kiuj konsistigis la membraron de Komsomolo. Komence ĝi aparte fokusiĝis pri populara scienco kaj aventuraj artikoloj, ĉiam instruante la valorojn de la komunisma partio. Ĝi publikigis verkojn de tiam popularaj verkistoj kiel Vladimir Majakovskij, Arkadij Gajdar, kaj Aleksandr Fadejev. Dum tiu periodo, ĝi estis dufoje premiita per la ordena insigno de la Ruĝa Standardo de Laboro (en 1950 kaj 1957), kaj ankaŭ estis ricevanto de la Ordeno de Lenin (en 1930), de la Ordeno de la Oktobra Revolucio (en 1975), kaj de la Ordeno de la Patriotisma Milito (en 1945).

Lastatempa profilo[redakti | redakti fonton]

Kiam Sovetunio komencis kolapsi, la 1-an de decembro 1990 la gazeto transformiĝis de komunisma porjunulara propagandilo al privata tutnacia ĉiutaga gazeto kun pli amuzocela enhavo. Dum la puĉoprovo de aŭgusto 1991, la gazeto estis malpermesita de la krizostata Ŝtata Komitato kaj ne eldoniĝis la 19-an kaj 20-an de aŭgusto - la unua fojo en ĝia historio kiam ĝi ne sukcesis aperi laŭ la eldonritmo. Tamen, la 21-an de aŭgusto la gazeto eldonis kompletan kronikon de la puĉo kiel historian dokumenton.

Komsomolskaja Pravda atingis sian plej altan eldonkvanton en 1990, kiam ĝi vendis preskaŭ 22 milionojn da ĉiutagaj ekzempleroj.[2] En 2001 ĝi estis la naŭa plej vendata Eŭropa gazeto kun cirkulado de 785,000 ekzempleroj.[3] En 2006 ĝi estis la pinte vendata gazeto en Rusio kun ĉiutaga cirkulado de inter 700.000 ĝis maksimume 3,1 milionoj da ekzempleroj.[4] La eldonkvanto de marto 2008 estis 660 000 ekzempleroj.[5] En 2015 la reta versio de la gazeto estis la plej vizitata ruslingva retejo pri politikaj novaĵoj.[6] Daŭre do inter la amaskomunikiloj de Rusio la gazeto havas signifan rolon. Nuntempe, 200 gazetistoj laboras en la Moskva ĉefoficejo. Kiel la plejmulto de interregionaj gazetoj, ĝi perdis merkatoŝancon al regionaj kaj lokaj.

La semajna versio Komsomolskaja Prawda Tolstuschka havas multe pli grandan circuladon (3,1 milionoj) ol la taggazeto mem. Ĝi estas la dua plej vendata rusa semajnogazeto en Rusujo. Ekzistas kroma semajna gazeto por la moskva regiono, Komsomolskaja Prawda w Moskwe (cirkulado proksimume 140.000).

La gazeton posedas Media Partner, kiun posedas Grupo ESN (Евросевернефть), energia entrepreno estrata de Grigory Berezkin, kiu havas fortajn ligojn kun Gazpromo. En decembro de 2000 la norvega komunika entrepreno A-Pressen aĉetis 25% plus unu akcio de la gazeto[7] sed vendis siajn akciojn al ESN en 2007. Eldonas ĝin en malgranda formato Izdatelsky Dom Komsomolskaya Pravda (Eldonejo Komsomolskaya Pravda).[3]

Intertempe ankaŭ ĝi, kiel aliaj "bulvardaj gazetoj" diverslandaj, foje klopodas altiri legantojn per provokaj tezoj de dubinda vereco: Tiel ekzemple en januaro 2015 en frontpaĝa artikolo de la gazeto sugestiĝis ke usonanoj enscenigis la islamisman atencon al ĵurnalistoj de la satira gazeto Charlie Hebdo en Parizo.[8]

Ĉefredaktistoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefredaktistoj de Komsomolskaya Pravda estas, retrokronologie:

  • De 1997 - Vladimir Nikolayevich Sungorkin
  • 1995-1997 - Vladimir Petrovich Simonov
  • 1988-1995 - Vladislav Aleksandrovich Fronin[9]
  • 1981-1988 - Gennadiy Nikolayevich Seleznyov
  • 1978-1980 - Valeriy Nikolayevich Ganichev
  • 1973-1978 - Lev Konstantinovich Korneshov[10]
  • 1965-1973 - Boris Dmitriyevich Pankin
  • 1959-1965 - Yuriy Petrovich Voronov
  • 1957-1959 - Aleksey Ivanovich Adzhubey
  • 1950-1957 - Dmitriy Petrovich Goryunov
  • 1948-1950 - Anatoly Blatin
  • 1941-1948 - Boris Sergeyevich Burkov
  • 1937-1938 - Nikolay Aleksandrovich Mikhaylov
  • 1932-1937 - Vladimir Mikhaylovich Bubekin (1904-1937)[11]
  • 1925-1928 - Taras Kostrov (Aleksandr Sergeyevich Martynovskiy)
  • 1925 - Aleksandr Nikolaevich Slepkov

Rimarkindaj gazetistoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj gazetoj[redakti | redakti fonton]

"Eŭropa" eldono (Komsomolskaya Pravda v Evrope), aparte celanta la Rusan diasporon en Germanujo kaj ruslingvajn turistojn sur la Kroata bordo de la Adriatiko, estas distribuata en kelkaj Eŭropuniaj landoj, dum speciala Baltregiona eldono ankaŭ estas havebla en Latvujo, Estonujo, kaj Finnujo.[13]

Pluraj similaj sed sendepende posedataj gazetoj estas en aliaj ŝtatoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) (ĉiuj en la rusa):

La belorusa versio de Komsomolskaja Pravda suferis cenzuron dum la manifestacioj en tiu lando en 2020 kaj 2021. La presejo apartenanta al la registaro, kun kiu la gazeto havis kontrakton, ne presis tri numerojn, pretekstante teknikajn problemojn, sed laŭ la nacia asocio de gazetistoj volante bloki informon pri la manifestacio kaj pri malrespektoj al homaj rajtoj.[14] Gazetistoj, kiuj observis manifestacion, estis arestitaj kaj akuzitaj pri partoprenado en nerajtigita amasa evento.[15] Alia gazetisto estis arestita ĉar li verkis artikolon pri homo, kiu pafmortigis oficiston de la belorusa Ŝtatsekureca Komitato.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]«Комсомольская правда» en la 'Granda Soveta Enciklopedio', 1969-1978 (ruslingve)
  2. "The Press in Russia", BBC Monitoring, 16-an de majo 2008.
  3. 3,0 3,1 Adam Smith. "Europe's Top Papers", campaign, 15-an de novembro 2002.
  4. "Gazprom Snaps Up Best-Selling Tabloid", The Moscow Times, 22-an de novembro 2006.
  5. "Main papers", BBC, 16-an de majo 2008.
  6. (2011) “Some Comments on Media Typology, Media Preferences and Cultural Identity in Stockholm and St. Petersburg”, Cecilia von Feilitzen: Use and Views of Media in Sweden & Russia. Södertörns högskola. ISBN 978-91-86069-26-1.
  7. Andrei Zolotov Jr.. "Norwegians Sign Deal for $10M Press", The Moscow Times, 20-an de junio 2001.
  8. Roland Oliphant. "'Did the Americans plan the Paris terror attacks?' asks leading Russian tabloid", The Daily Telegraph, 12-an de januaro 2015.
  9. ru:Атлас медиаменеджеров - Фронин Владислав Александрович (ruse). Медиа Атлас. Alirita 3-an de decembro 2011.
  10. ru:Лев Константинович Корнешов (ruse). Pseudology.org. Alirita 15-an de septembro 2011.
  11. ru:Владимир Михайлович Бубекин (ruse). Pseudology.org. Alirita 3-an de decembro 2011.
  12. Всеволод Кукушкин: "У каждого игрока есть свое место в истории хоккея" (ruse) (1 March 2018). Alirita 14-an de aŭgusto 2019.
  13. Komsomolskaya Pravda Baltiya
  14. БАЖ требует от властей прекратить блокировку сайтов СМИ и давление на прессу. Arkivita el la originalo je 2020-09-13. Alirita 2021-10-03.
  15. Шестерых журналистов судят по статье за участие в акции
  16. [2]