Aleksandr Fadejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aleksandr Aleksandroviĉ FADEJEV (naskiĝis la 11-an de decembro, 1901, mortis la 13-an de majo, 1956). Li estas rusa verkisto kaj revoluciisto. Fadejev eklernis la komercan faklernejon en Vladivostoko, sed ne finis ĝin. En la ĵurnalo "Juna gvardio" ("Молодая Гвардия") je la jaro 1923 estis publikita unuan rakonton de Fadejev "Kontraŭ fluo" ("Против течения"). Dum la milittempo li gvidis la Konsilion de verkistoj. Tri monatoj li estis en la blokada urbo Leningrado kaj fine je la jaro 1944 li verkis libron "Leningrado dum la tagoj de la blokado" ("Ленинград в дни блокады").

Jare 1956 li sentis maleblecon daŭrigi lian artan vivon kaj memmortigis. Nekropsio, gvidinte de registaro, ellaboris la rezulton, ke Fadejev memmortigis kaŭze de alkoholismo, sed jare 1990 estis publikigita la antaŭmorta mesaĝo de verkisto, en kiu li skribis: "Mi jam ne vidis eblecon daŭrigi mian vivon, ĉar la arto, al kiu mi dediĉis mian vivon estis detruita per gvidantaro de partio…".