Vladislav Krapivin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vladislav Krapivin
Krapivin 2006.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1938 (1938-10-14)
en Tjumeno
Morto 1-an de septembro 2020 (2020-09-01) (81-jara)
en Jekaterinburgo
Mortis pro pneŭmonito [#]
Tombo tombejo Ŝirokoreĉenskoje [#]
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco SovetunioRusio [#]
Alma mater Urala Ŝtata Universitato [#]
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalistoscenaristo • sciencfikcia verkisto • prozisto • pedagogoinstruisto • poeto [#]
Aktiva dum 1962– [#]
Verkado
Verkoj Granda kristalo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Vladislav Petroviĉ KRAPIVIN (ruse Владислав Петрович Крапивин; la 14-an de oktobro 1938 — la 1-an de septembro 2020) estis ruslingva verkisto, aŭtoro de libroj pri kaj por infanoj kaj adoleskuloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vladislav Krapivin naskiĝis la 14-an de oktobro 1938 en Tjumeno. Li finis la ĵurnalistan fakultaton de la Urala Ŝtata Universitato en Sverdlovsko. Dum studado en la universitato li eklaboris en ĵurnalo "Veĉernij Sverdlovsk" ("Vespera Sverdlovsko"), iom da jaroj li laboris en la magazino "Uraljskij Sledopit".

En 1961 li organizis infanan pioniran taĉmenton "Karavella" ("Karavelo") kaj gvidis ĝin dum pli ol 30 jaroj. Faroj de la taĉmento estas navigo, ĵurnalistiko, skermado.

Unua libro de Krapivin "Rejs „Oriona“" ("Vojaĝo de „Oriono“") estis eldonita en 1962 en Sverdlovska eldonejo. En 1965 li iĝis ano de Sovetia Verkista Unio.

En 1982 laŭ novelo "Kolibelnaja dla brata" ("Lulkanto por la frato") oni faris samnoman filmon, kiu estis premiita kelkfoje en 1982-1984.

De 2007 Vladislav Krapivin loĝis en sia gepatra urbo Tjumeno. Li estis profesoro en la Tjumena Ŝtata Universitato kaj instruis pri literatura majstreco.

Ĝis nun aperis pli ol 200 eldonaĵojn de libroj de Krapivin en multaj lingvoj.

Li estas honora loĝanto de Jekaterinburgo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]