Visacard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Visa Incorporated

Visa 2014 logo detail.svg
Jura formo publika kompanio
Fondita en 1958 (sub la nomo BankAmericard, ekde 1975 Visa)
Sidejo Foster City, Usono
Dungitoj 6 800 (en 2010)
Spezosumo 8 060 000 000 da usonaj dolaroj (en 2010)
ISIN-kodo US92826C8394
TTT corporate.visa.com
v  d  r
Information icon.svg

Visa aŭ plennome Visa Incorporated estas korporacio de financaj servoj kun centra oficejo en la planita urbeto Foster City, kantono San Mateo, subŝtato Kalifornio de Usono, kies ĉefa servo de la firmao estas la kreditkarto Visacard. La korporacio fondiĝis en 1958 en Fresno, Kalifornio, je nomo BankAmericard, kaj en 1975 transformiĝis al la nuna strukturo kaj nomo. Formala financa centro estas la financa distrikto de la urbo San-Francisko.

La firmao donas licencojn al bankoj en ĉiuj mondpartoj por eldono de la koncernaj kreditkartoj, kaj pliajn licencojn por varbado de kontrakte ligitaj partneraj entreprenoj. Krom la kreditkarto Visacard ekzistas diversaj "debitkartoj" (do kartoj al kies kontoj oni unue ĝiras monon kaj poste perkarte elspezas ĝin, do ne prenas krediton de la banko) kaj kartoj ekskluzive por ricevo de kontanta mono el loka giĉeto aŭ bankaŭtomato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

jen du kreditkartoj de la plej grandaj markoj Visacard kaj Mastercard