Manĝejoj en Tjumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola esperantisto Mirek Dziedzic en la restoracio Ĉum.
La restoracio Maksimiĉ.
Serba restoracio Skadarlija.
Burjata kafejo en strato Volodarskij.
La restoracio Aristokrat en strato Vodoprovodnaja.
Kafejo 12 seĝoj en aĉetcentro Rental.
Kafejo en strato Lenin.
La burgerejo Malsata Makso.
La restoracio Feliĉo.
Kafobudo en strato Respubliko.
Restoracio Jesenin en strato Herzen.
La germana restoracio Schulz en strato Respubliko.
La manĝokorto en la aĉetcentro Goodwin.
La manĝokorto en la aĉetcentro Premier.
La rapidmanĝejo KFC ĉe la aĉetcentro CUM.
Kokteloj dum restoracia prezentaĵo.
Tesla Burger en strato Respubliko.
Ŝavarma-budo sur la placo de Unueco kaj Konsento.
Drinkejoj en strato Pervomajskaja.
Restoracio Ŝuŝa.
Restoracio Banka klubo.

Manĝejoj en Tjumeno estas la tuto de kafejoj, restoracioj, rapidmanĝejoj kaj manĝobudoj en la urbo Tjumeno (Rusio).

Ĝenerala bildo[redakti | redakti fonton]

Tjumeno havas tre evoluintan manĝejan infrastrukturon, reprezentantan ĉiujn tipojn kaj nivelojn de manĝejoj.

La 1-an de januaro 2023 en la urbo funkciis 2 628 manĝejoj, kiuj sume havis 107 174 sidlokojn[1].

Tipo de manĝejoj Nombro Sidlokoj
01 Restoracioj 168 18 031
02 Drinkejoj 287 10 725
03 Kafejoj 604 28 211
04 Kafo-trinkejoj 252 4 239
05 Rapidmanĝejoj 154 4 327
06 Liveraj manĝejoj 156
07 Fermitaj kantinoj 237 26 289
08 Bufedoj 269 3 427

La plej fama kaj longdaŭra estas la loka restoracia reto MaksiM (ruse Максим), fondita en 1992 de Larisa Nevidajlo, eksa kelnerino[2] kaj la unua ombudsmano de Tjumena provinco pri protekto de la rajtoj de la komercistoj (2013–2021)[3][4]. Ĝi havas plurajn restoraciojn, kafejojn, dolĉaĵejojn, burgerejon kaj estas aprezata de kuirartaj kritikistoj. Ĉiuj manĝejoj de la reto havas anglalingvajn menuojn.

En la urbaj manĝejoj dominas la eŭropa kuirarto (speciale popularas tiu itala), tre popularas la kartvela kuirarto[5], gravan rolon ludas la japana kaj uzbeka kuirartoj. Haveblas manĝejoj, proponantaj ankaŭ pladojn de aliaj etnaj kuirartoj: la rusa, ukraina, germana, ĉeĥa, armena, azera, burjata, ktp. Haveblas halalaj manĝejoj, speciale apud la placo de Unueco kaj Konsento, ĉe kiu troviĝas la Centra merkato. Funkcias gejaj drinkejoj, kiuj tamen ofte fermiĝas, do prefere serĉeblas per Foursquare aŭ similaj retejoj.

Serĉi kaj elekti manĝejojn oni povas per aplikaĵoj kaj ret-servoj kiel Google Maps, Yandex Mapoj2GIS, uzante plurajn filtrilojn: laborhoroj, averaĝa pago, tipo de kuirarto, loko en rangolisto surbaze de konsumantaj pritaksoj, ktp. Eblas mendi liveradon per la servo Yandex Manĝaĵoj, Delivery ks.

Plejparte manĝejoj troviĝas en la unuaj etaĝoj de domoj, foje en apartaj konstruaĵoj. Iuj havas proprajn parkumejojn. En ĉiu aĉetcentro haveblas manĝokorto kaj ankaŭ kafejoj kaj restoracioj lokitaj ekster ĝi. La plej saturita je manĝejoj kvartalo estas limigita je stratoj Ĥoĥrjakov, Vodoprovodnaja kaj Ĉeljuskincev. Menuoj en la angla ege maloftas, tiuj en aliaj lingvoj ne haveblas. Fumado estas strikte malpermesita. Kutima trinkmono estas ĝis 10% de la pago.

Manĝejoj ofte aperas, ŝanĝas siajn nomojn kaj dezajnon, kaj malaperas, do en la artikolo estas menciataj nur la plej longdaŭraj kaj popularaj el ili, okupantaj superajn poziciojn en lokaj rangolistoj.

Rapidmanĝejoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias rapidmanĝejoj de ĉiuj grandaj manĝoretoj, ĉu internaciaj kiel Burger King, KFC, Cinnabon, Subway aŭ la rusiaj kiel Vkusno i toĉka, Tesla Burger ktp. Krome haveblas abundo da lokaj manĝejoj, foje ligitaj al malpli konataj rusiaj retoj. Dum lastaj jaroj populariĝis ŝavarmejoj kaj kafo-budoj, kiuj aperis surstrate kaj en pluraj oficejaroj kaj aĉetcentroj.

Vkusno i toĉka[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ deklaro de McDonald's pri foriro el Rusio kaj fermo de ĉiuj manĝejoj pro la milito en Ukrainio, en Tjumeno ĉiuj manĝejoj funkciis ĝis la 10-a de junio 2022, kiam ili estis fermitaj por redezajnado. La 20-an de junio la unua manĝejo en strato Lenin malfermiĝis denove sub la nomo Vkusno i toĉka[6][7]. Baldaŭ ĉiuj kvin rapidmanĝejoj de la reto remalfermiĝis sub la nova nomo.

Burger King[redakti | redakti fonton]

La unua Burger King malfermiĝis en la aĉetcentro Kristall la 26-an de decembro 2013[8]. En oktobro 2019 en la urbo funkcis jam 10 manĝejoj de tiu ĉi reto, plejparte en aĉetcentroj — al Kristall aldoniĝis Goodwin, Favorit, Kolumb, Solneĉnij, O`Key, Ostrov, Tyumen City Mall.

KFC[redakti | redakti fonton]

La unua manĝejo de KFC malfermiĝis en Kolora bulvardo en februaro 2006. Sekvis manĝejo en la aĉetcentro Zeljonij Bereg, malfermita la 3-an de novembro 2006[9]. La 17-an de aŭgusto 2013 en la aĉetcentro CUM malfermiĝis la plej granda manĝejo de tiu ĉi reto en la urbo[10]. Ĝia enirejo troviĝas ĉe la norda flanko, direktita al placo de Unueco kaj Konsento. La restoracio estas duetaĝa, havas areon 118 m² kaj kapaciton je 100 sidlokoj. Oni anoncis planon malfermi ok pliajn manĝejojn tiel ke ilia nombro en la urbo superu 10[11].

En 2014 aperis la manĝejo en la aĉetcentro Magellan[12], en junio 2019 — en la aĉetcentro Juĵnij[13]. En aprilo 2024 en la urbo funkciis 12 manĝejoj, inkluzive en la aĉetcentroj Voyage, Kolumb, Solneĉnij, Matrica.

En januaro 2024 oni anoncis transformon de ĉiuj KFC-manĝejoj en la urbo je Rostic's-manĝejoj, do revenon al la malnova rusia marko, kiun iam aĉetis usona korporacio — posedanto de KFC, kiu deklaris sian foriron el Rusio[14]. La 13-an de marto 2024 la unua manĝejo estis remalfermita en la aĉetcentro Voyage sub la nomo Rostic's[15].

Subway[redakti | redakti fonton]

La fama rapidmanĝa reto havas en la urbo 14 manĝejojn, kiuj funkcias en la fervoja stacidomo, la aĉetcentroj Tyumen City Mall kaj Voyage, kaj aliaj lokoj[16]. La unua manĝejo malfermiĝis en 2006 en strato La 8-a de Marto, sed baldaŭ fermiĝis[17]. Ĝi revenis en 2012 kaj jam ne plu foriris[18].

Tesla Burger[redakti | redakti fonton]

Ekde 2018 malfermiĝis 4 manĝejoj de la loka manĝoreto Tesla Burger, du el kiuj situas en strato Respubliko (N 48 kaj 137) kaj aliaj en aĉetcentroj (Solneĉnij kaj Tyumen City Mall). Rimarkindas, ke ejon en strato Respubliko N 137 deziris lui McDonald's, sed malgajnis en la intertrakto. Nomo de la rapidmanĝejoj aludas al la serba fizikisto kaj inventisto Nikola Tesla, ĉar ĝia posedanto Vladislav Đurović estas serbo, kiu loĝas en Tjumeno kaj komencis sian komercon en 2013 per liverado de serbaj burgeroj, kiel li nomas siajn pladojn[19]. Ekde tiam aperis pluraj manĝejoj kaj kioskoj de la reto en Tjumeno kaj aliaj urboj.

Malsata Makso[redakti | redakti fonton]

En la enaviadiliĝa zono de la flughaveno Dmitrij Mendelejev (Roŝĉino) funkcias burgerejo "Malsata Makso" (ruse Голодный Макс, Golodnij Maks), kiu estas parto de la loka restoracia reto MaksiM [20].

Kafejoj[redakti | redakti fonton]

Kafejoj estas la plej multnombra speco da manĝejoj en Tjumeno. Preskaŭ ĉiuj kafejoj proponas komercan lunĉon (ruse бизнес-ланч) de la 12-a ĝis la 3-a tage, kiam eblas mendi rapide kuireblajn pladojn el aparta menuo kontraŭ rabatita prezo.

Cinnabon[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias du kafejoj de tiu ĉi reto: en la aĉetcentroj Kristall kaj Tyumen City Mall.

Van Gogi[redakti | redakti fonton]

La kafejo Van Gogi (ruse Ван Гоги) de la reto Maxim troviĝas en strato Respubliko, N 34. Ĝia nomo aludas samtempe al la fama pentristo Vincent van Gogh kaj mallonga formo de la populara kartvela vira nomo Gogi (kartvele გოგი), kies plena formo estas Georgo. La manĝejo prezentas pladojn de la kartvela kuirarto. Ĝi enspacigas ĝis 70 homojn kaj funkcias de la 12-a tage ĝis la 12-a nokte[21].

Origine en tiu ejo funkciis la restoracio Mozart de la sama reto, sed post la ekonomia krizo de 2008 oni transformis ĝin je la malpli luksa restoracio Elektitaĵo (ruse Избранное, Izbrannoje; ), kiu prezentis menuon de ĉiuj restoracioj de la reto. En 2019 ĝi estis transformita je tapo-kafejo Máximo, kiu proponis pladojn de la hispana kuirarto[22]. En majo 2020 ĝin anstataŭis la kafejo Van Gogi, kiu antaŭe sidis en domo N 26 en la sama strato[23].

MiniSirovarnja[redakti | redakti fonton]

La kafejo Brasserie de la reto Maxim malfermiĝis en strato Respubliko, N 142, ĉe la orienta parto de la Tjumena teknoparko en 2006. Ĝi konsistis el unu halo je 60 sidlokoj. La menuo proponis pladojn de la eŭropa kaj japana kuirartoj[24]. La 8-an de januaro 2024 ĝi estis fermita kaj somere en la sama ejo devos ekfunkcii restoracio MiniSirovarnja (ruse МиниСыроварня), establota kunlabore kun fama rusia restoraciisto Arkadij Novikov[25].

Maxim[redakti | redakti fonton]

La unua kafo-trinkejo Maxim (ruse МаксиМ) de la reto Maxim malfermiĝis en strato Respubliko, N 24 (la enirejo situas ĉe strato Semakov 19) la 1-an de majo 2002 kaj estis la unua kafo-trinkejo (ruse кофейня) en la Urala federacia regiono, pri kio informas memortabulo sur la domo, instalita en 2022[26]. Ĝi konsistas el unu malgranda halo, al kiu en varma sezono aldoniĝas surstrata verando. Ĝi proponas kafon, teon, dolĉaĵojn, glaciaĵon kaj leĝerajn pladojn de la 8-a matene ĝis la 11-a vespere. En oktobro 2019 funkciis jam ses samnomaj kafo-trinkejoj, unu el kiuj troviĝas en la enaviadiliĝa halo de la flughaveno (funkcias tagonokte), alia en la aĉetcentro Voyage kaj tri aliaj en diversaj ejoj tra la urbo[27]. Tra la urbo funkcias ankaŭ kelkaj samnomaj sukeraĵejoj, la unua estis malfermita en 2005[28].

Drinkejoj[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la drinkejoj klopodas elstariĝi per originala dezajno aŭ nomo. Tiel apud la drinkejo Selsovet en strato Friedrich Schiller staras du traktoroj.

Granny`s Bar[redakti | redakti fonton]

La drinkejo situanta en strato Melnikaite, N 98, estis malfermita en 2012 de la profesia drinkisto Nikolaj Babincev kaj en 2014 estis agnoskita la plej bona drinkejo en Rusio kadre de la drinkeja konkurso MBS CUP[29] kaj poste estis premiita plurfoje. Ĝi funkcias de la 12-a tage ĝis la 1-a nokte, vendrede kaj sabate ĝis la 4-a matene.

Rusta Avo[redakti | redakti fonton]

La drinkejo "Rusta Avo" (ruse Ржавый дед, Rĵavij Ded) malfermita de la posedanto de Granny`s Bar la 21-an de novembro 2014, estas dezajnita en la etoso de vaporpunko[29][30]. La drinkejo troviĝas en strato Ĥoĥrjakov, N 47 kaj funkcias de la 12-a tage ĝis la 1-a nokte, vendrede kaj sabate ĝis la 4-a matene. En novembro 2017 16 gastoj infektiĝis je salmonelozo, kio kaŭzis grandan skandalon kaj enketadon. La direktoro publike pardonpetis kaj promesis rekompencojn al la malsaniĝintoj[31].

Restoracioj[redakti | redakti fonton]

Restoracioj en la urbo abundas kaj ofte ŝanĝas siajn nomojn kaj posedantojn. Plejparto da ili troviĝas en la urbocentro, iuj en aĉetcentroj.

Pozidono[redakti | redakti fonton]

La restoracio Pozidono (ruse Посейдон, Posejdon) malfermiĝis la 25-an de junio 2002 en strato Lunaĉarskij N 47. Tio estas la plej malnova el la plu funkciantaj restoracioj de la reto Maxim. Laŭe al sia titolo, ĝi specialiĝas pri maraj manĝaĵoj — la unua kaj sola en la urbo[32]. En aŭgusto 2023 oni anoncis ĝian fermon, klariginte tion per ŝanĝiĝinta ĉirkaŭaĵo kiu ne plu laŭas al la statuso de altnivela restoracio[33]. La 1-an de februaro 2024 la restoracio remalfermiĝis en strato Lenin 2a, en la ejo kie ĝis oktobro 2021 tagonokte funkciis kafejo reMIX de la sama restoracia ĉeno[34][35]. La restoracio estis relanĉita kunlabore kun ĉefkuiristo Andrej Ŝmakov, fondinto de la restoracio Savva en Moskvo kaj posedanto de stelo de la Gvidlibro Michelin[36]. Ĝi funkcias de la 11-a matene ĝis meznokto, foje ĝis la 1-a nokte.

Ĉumo[redakti | redakti fonton]

La restoracio Ĉumo (ruse Чум, Ĉum) malfermiĝis la 15-an de junio 2007 en strato Maligin, N 59. Tio estas la sola en la urbo restoracio de norda kuirarto, kie eblas mendi pladojn el siberiaj fiŝoj kaj bestoj, inkluzive tiujn sovaĝajn. La internaj ejoj estas dezajnitaj helpe de etnografoj, kiuj alportis el norda parto de Tjumena provinco aŭtentikajn artefaktojn, uzatajn en la tradicia vivo de la ĥantoj, mansoj kaj nenecoj. Sur muroj pendas remburitaj kapoj de alko, apro kaj aliaj bestoj. La restoracio proponas fiŝrabotaĵon, memfaritajn alkoholaĵojn el siberiaj beroj kaj herboj, kaj aliajn unikaĵojn. La kelnerinoj estas vestitaj en roboj similaj al tiuj de la ĥantoj kaj mansoj. Haveblas eta ĉumo, enspaciganta 6 ĝis 7 homojn. Vespere ofte kantas bardoj, ĉefe kantojn de geologoj kaj vojaĝantoj, dediĉitajn al vagado tra Siberio, amikeco ktp. La restoracio havas 25 sidlokojn, kiuj kutime estas okupitaj, speciale vespere kaj en semajnfinoj, do preferindas antaŭmendo. La restoracio estis plurfoje premiita kaj laŭdita de restoraciaj kritikistoj[37]. Ĝi funkcias de la 11-a matene ĝis la 2-a nokte.

Maksimiĉ[redakti | redakti fonton]

La restoracio Maksimiĉ (ruse Максимыч) de la reto Maxim malfermiĝis la 1-an de aŭgusto 2008 en strato 50 Let Oktjabrja N 52. Tio estas duetaĝa ligna domo, speciale konstruita tiucele inter naŭetaĝaj loĝdomoj. Ĝiaj tradicia arkitekturo kaj nomo, kiu estas familiara variaĵo de la patronomo (filo de Maksim), aludas al specialaĵo de la restoracio — la tradicia rusa kuirarto.

La unua etaĝo enhavas vestejon, akceptejon kaj halon por 70 sidlokoj, kie okazas bankedoj kaj semajnfine — porinfanaj aranĝoj. En la dua etaĝo haveblas ses kabinoj, kiuj laŭplaĉe apartigeblas per kurtenoj aŭ unuigeblas. Krome ekzistas turo en la tria etaĝo, tute aparta de ĉiuj aliaj ejoj kaj enspaciganta 6 ĝis 7 homojn. Ĝi estas mendenda kaj pagenda aparte[38].

La kelneroj estas vestitaj en tradiciaj rusaj vestoj kaj alparolas la gastojn en modifita lingvaĵo, bazita sur malnovrusaj parolturnoj. Same stilizita estas la menuo, kie nomoj de la pladoj kaj iliaj priskriboj estas malnovstilaj. Ankaŭ la prezoj estas inditaj en kopekoj, kvankam reale temas pri rubloj. Ĝi funkcias de la 12-a matene ĝis la 2-a nokte.

Feliĉo[redakti | redakti fonton]

La restoracio Feliĉo (ruse Счастье; Ŝĉastje) malfermiĝis en marto 2014 en la ejo, kie antaŭe funkciis la restoracio Globo (ruse Шар, Ŝar). Ĝi troviĝas en granda vitra globo, kiu estas parto de la 10-etaĝa plurfunkcia komplekso Kalinka, situanta en strato Respubliko, N 65. La komplekso "Kalinka" malfermiĝis la 30-an de julio 2011[39] kaj estis posedaĵo de loka komercisto Pavel Mitrofanov, eksa vic-guberniestro de Sergej Sobjanin. Li kverelis kontraŭ konstrua firmao, prokrastinta konstruadon de tiu ĉi centro. Sed la firmao havis aŭspiciantojn inter altranguloj de FSB, do baldaŭ Mitrofanov mem estis akuzita pri pluraj krimoj kaj fraŭdoj, kaj fine fuĝis el Rusio, vendinte ĉiujn posedaĵojn, inkluzive tiun ĉi konstruaĵon[40] [41][42].

La restoracio troviĝas en la dua etaĝo, havas apartan enirejon ĉe la orienta flanko de la konstruaĵo kaj konsistas el tri haloj. En la centra halo haveblas drinkostablo, malfermita braĝujo, scenejo, dancejo kaj infanludejo super kiu pendas ekrano, ebliganta al la gepatroj vidi kiel ludas iliaj infanoj. La kamena halo estas malgranda kaj havas divanojn, povas enspacigi ĝis 20–25 gastojn. La plej originala halo troviĝas en la menciita vitra globo, el kiu oni povas observi la ĉefan urbostraton Respublikon. La tabloj staras laŭlonge de la vitraj muroj, centre de la halo situas drinkostablo. La restoracio specialiĝas pri la kartvela kuirarto. Haveblas subĉiela parkumejo[43].

La 11-an de februaro 2024 ĝi fermiĝis pro financaj problemoj[44].

Kaco[redakti | redakti fonton]

La restoracio Kaco (ruse Кацо), kies nomo en la kartvela signifas "plej granda amiko", famas per siaj pladoj de la kartvela kuirarto. La unua restoracio sub tiu ĉi nomo malfermiĝis en 2012 en strato Respubliko, N 143/2. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo de oficejaro, havas apartan enirejon kaj konsistas el du haloj, dezajnitaj en la kartvela stilo. Ĝi famas kiel la unua kartvela restoracio en la urbo[45]. Poste aperis pliaj samnomaj restoracioj, kiuj havas alian posedanton kaj sidas en la aĉetcentroj Voyage, Goodwin kaj Kristall. Ĉiuj ĉi restoracioj estas ege popularaj kaj en furortempo (vespere kaj semajnfine) rekomendindas antaŭmendi la lokon.

Malaperintaj[redakti | redakti fonton]

Iuj manĝejoj estis sufiĉe famaj aŭ longdaŭre funkciintaj, do menciindaj de historia vidpunkto.

McDonald's[redakti | redakti fonton]

McDonald's venis al Tjumeno kadre de kontrakto, subskribita en 2005 inter la registaro de Tjumena provinco kaj la kompanio laŭ iniciato de la tiama guberniestro Sergej Sobjanin. Origine oni planis malfermi du manĝejojn: en Kolora bulvardo kaj sur la placo de la 400-jariĝo de Tjumeno, sed post grumblado de urbanoj la aŭtoritatoj decidis, ke rapidmanĝejo estas malkonvena najbaro al la konstruata surplace pompa teatro, do malaprobis tiun varianton. Konstruado de la manĝejo en Kolora bulvardo komenciĝis en 2007[46].

Ĝi malfermiĝis en strato Lenin, N 54 la 16-an de februaro 2008. Ĝi estis konstruita surloke de publika necesejo (delonge malaperinta) kaj havis areon 300 m², kaj 160 sidlokojn[47]. Tio estis la plej orienta McDonald's en Rusio[48].

Rimarkindas ke ĝia M-simbolo aspektis iom strange — ambaŭflanke de la konstruaĵo staris po unu duono de la M-litero. Laŭ ideo de la dezajnistoj, optike ili devis surmetiĝi unu sur alian tiel ke preteriranto vidu la literon, formitan el du duonoj, starantaj ĉe kontraŭaj flankoj de la manĝejo. Tamen la konstruaĵo staris tro proksime al strato Lenin, pro kio mankas distanco necesa por tia perspektivo, do la dezajnista ideo fiaskis.

La 28-an de oktobro 2017 en strato Maurice Thorez, N 4, 50 m for de strato Respubliko, malfermiĝis la dua manĝejo de tiu ĉi reto[49]. Ĝi estis duetaĝa, funkciis servo Auto-Mac, ebliganta aĉeti manĝaĵojn sen eliri la aŭton[50]. En la unua etaĝo funkciis kasoj kaj akcepteblas mendoj, en la dua troviĝas manĝohalo, infanludejo kaj McCafé[51]. En aŭgusto 2018 ĝi estis fermita pro rompo de sanitaraj reguloj, kion la firmao kontestis en juĝejo[52].

Post malfermo de la unua manĝejo en 2008, la kompanio anoncis planojn malfermi du pliajn manĝejojn — Auto-Mac ĉe kruciĝo de stratoj Melnikaite kaj Fedjuninskij (ŝoseo ĉirkaŭ la urbo) kaj McCafé aliloke[48]. En junio 2019 aperis onidiroj pri konstruado de la tria McDonald's, ĉe kruciĝo de stratoj Permjakov kaj Fedjuninskij, surloke de likvidota aŭtobazaro[53]. La 10-an de septembro 2020 ĝi malfermiĝis[54]. La 31-an de decembro 2020 en la aĉetcentro Solneĉnij ekfunkciis la kvara McDonald's en Tjumeno[55]. Printempe 2022 estis pretigita por malfermo la kvina manĝejo en kvartalo Respubliko ĉe la samnoma strato, sed ĝia malfermo estis prokrastita pro foriro de McDonald's el Rusio[56].

Black Star Burger[redakti | redakti fonton]

La unua kaj sola manĝejo de tiu ĉi rusia ĉeno, establita la 16-an de septembro 2016[57], malfermiĝis la 6-an de junio 2019 (kvankam origine oni planis fari tion en majo 2017[58] en strato Lenin, N 46a. Por la malfermo al Tjumeno venis la fama rusia repisto Timati, kiu estas kunfondito de la firmao. Parto de Kolora bulvardo apud la cirko estis blokita, sur scenejo amuzis la publikon muzikistoj kaj dancistoj, kaj fine Timati disdonis mil ĵus kuiritajn burgerojn. Tio kaŭzis grandan hompremiĝon, sekve de kio du junulinoj estis venigitaj al ambulanco pro ŝoko kaj sufokiĝo[59][60]. La burgerejo ne havis grandan komercan sukceson kaj en marto 2023 ĝi estis definitive fermita[61].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Общественное питание (ruse). La administracio de Tjumeno (2023). Alirita 2024-04-18.
  2. О компании (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-01. Alirita 2019-10-13.
  3. Лариса Кирилловна Невидайло (ruse). La ombudsmano de Tjumena provinco pri protekto de la rajtoj de la komercistoj. Arkivita el la originalo je 2021-10-19. Alirita 2019-10-15.
  4. Екатерина Петрова (2021-11-25) Лариса Невидайло покинула должность бизнес-омбудсмена Тюменской области (ruse). Delovoj Kvartal. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2024-04-18.
  5. Украина поменяла Сибири диету (ruse). Ura.ru (2014-03-25). Arkivita el la originalo je 2023-04-15.
  6. Артемий Романов (2022-06-10) В Тюмени закрылись рестораны McDonald's (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.
  7. Нина Баринова (2022-06-21) McDonald's в Тюмени открылся под новым названием (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.
  8. Антон Зобов (2013-12-27) В Тюмени открылся модный фаст-фуд Burger King. Видео (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-09-02. Alirita 2019-10-13.
  9. "РОСТИК`С — KFC" в Тюмени — вдвое больше! (ruse). Vsluh.ru (2006-11-01). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
  10. Двухэтажный KFC открылся в Тюмени (ruse) (2013-08-27). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
  11. В Тюмени откроется еще 8 ресторанов KFC (ruse). NashGorod.ru (2013-08-20). Alirita 2019-10-13.
  12. Тюмень! Открылся новый ресторан KFC! (ruse) (2014-12-02). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
  13. Шефбургер в подарок от KFC в Тюмени (ruse) (2019-06-10). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
  14. Екатерина Бурлева (2024-01-16) В Тюмени не останется ни одного KFC (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-28. Alirita 2024-04-18.
  15. Радик Енчу (2024-03-13) Вернулись в «нулевые». В Тюмени открыли первый ресторан Rostic's — смотрим цены (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-04-18. Alirita 2024-04-18.
  16. Subway (ruse). Zoon. Arkivita el la originalo je 2024-04-18. Alirita 2024-04-18.
  17. Иван Чупров (2013-04-18) Андрей Пантелеев: Франчайзинг экономически выгоден региону (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2019-10-15.
  18. Татьяна Одинцова (2016-03-14) Художник по бутербродам: сколько приносит франшиза Subway (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2016-03-14. Alirita 2019-10-15.
  19. «Tesla Бургер» боролся за здание нового ресторана с «Макдоналдсом» (ruse). NB Life (2018-10-19). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
  20. Бургерная «Голодный Макс» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-04-27. Alirita 2019-10-13.
  21. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj arkivurl kaj arkivdato estu ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj Грузинское кафе «Ван Гоги» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2024-04-18. Alirita 2024-04-18.
  22. Máximo (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
  23. Артур Галиев (2020-05-24) Известный тюменский ресторан сети «МаксиМ» сменил место «прописки» и поселился у филармонии (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-23. Alirita 2021-03-29.
  24. Кафе Brasserie (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-13.
  25. Елена Литвиненко (2024-01-09) В Тюмени появится новый ресторан Аркадия Новикова (ruse). URA.ru. Arkivita el la originalo je 2024-01-10. Alirita 2024-04-12.
  26. Екатерина Петрова (2022-05-20) «У меня было только слово "кофейня" и огромное желание открыть новое заведение» (ruse). Delovoj Kvartal. Arkivita el la originalo je 2022-10-04. Alirita 2024-04-18.
  27. Кофейни «МаксиМ» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-13.
  28. Кондитерская «МаксиМ» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-04-24. Alirita 2019-10-13.
  29. 29,0 29,1 В бар идут за атмосферой (ruse). Vsluh.ru (2017-08-15). Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2019-10-15.
  30. В Тюмени открывается бар в стиле стимпанк (ruse). NashGorod.ru (2014-11-14). Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2019-10-15.
  31. Надежда Карташова (2017-11-10) Стало известно, что случилось с клиентами тюменского бара «Ржавый дед». Больше 10 человек попали в больницы (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-15.
  32. Рыбный ресторан «Посейдон» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-02-09. Alirita 2019-10-13.
  33. Елена Леушина (2023-08-24) В Тюмени закрывается популярный ресторан. Он работал больше 20 лет (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-10-10. Alirita 2024-04-12.
  34. Павел Красоткин (2021-10-16) В Тюмени закрывается заведение популярной сети «МаксиМ» (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-10-07. Alirita 2024-04-12.
  35. Елена Литвиненко (2024-02-08) Тюменцев в выходные накормит шеф-повар со звездой Michelin (ruse). URA.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-17. Alirita 2024-04-12.
  36. Рыбный ресторан «Посейдон» (ruse). Maxim (2024). Alirita 2024-04-12.
  37. Ресторан-музей «Чум» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-13.
  38. Русский семейный ресторан «МаксиМыч» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-13.
  39. Оксана Чечета (2011-07-20) За нарядами в «Калинку» (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
  40. «Со свиньей можно бороться, если больше нечем заняться…» (ruse). Ura.ru (2012-03-26). Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
  41. «Сначала он увел у меня имущество на 3,3 млрд рублей. Теперь шлет издевательские смс: «С 8 марта, сучка. И ты знаешь, почему…» (ruse). Ura.ru (2012-03-19). Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
  42. Павел Митрофанов: «Мой бизнес захватили оккупанты…» (ruse). Znak.com. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
  43. В Тюмени открылся ресторан любимых блюд и простого человеческого счастья (ruse) (2014-03-17). Alirita 2019-10-15.
  44. Елена Леушина (2024-03-15) «Счастья» больше нет. В Тюмени закрылся популярный семейный ресторан (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-03-16. Alirita 2024-04-12.
  45. Елена Яркова (2015-06-16) ТОП-10 ресторанов Тюмени (ruse). TMN. Arkivita el la originalo je 2019-10-15.
  46. Мечта Собянина обошлась мировой корпорации в $1,5 млн. (ruse). Federal Press (2008-02-18). Arkivita el la originalo je 2019-10-12. Alirita 2019-10-12.
  47. В Тюмени открылся "Макдоналдс" (ruse). Regnum (2008-02-18). Arkivita el la originalo je 2019-10-12. Alirita 2019-10-12.
  48. 48,0 48,1 Макдоналдс готов открыть еще два ресторана в Тюмени (ruse) (2008-03-05). Alirita 2019-10-12.
  49. Юлия Мальцева (2017-10-27) Второй «Макдоналдс» на улице Мориса Тореза откроется в эту субботу (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-09. Alirita 2019-10-12.
  50. Новый «Макдоналдс» открылся в Тюмени (ruse). Region-Tjumen (2017-11-13). Arkivita el la originalo je 2019-10-12. Alirita 2019-10-12.
  51. «Биг Мак Шоу», звезды ТНТ и полный аншлаг: второй ресторан «Макдоналдс» открылся в Тюмени (ruse) (2017-11-13). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
  52. Суд закрыл двухэтажный "Макдоналдс" в центре Тюмени (ruse). NG72.ru (2018-08-30). Alirita 2019-10-12.
  53. Марина Нагайцева (2019-06-25) На месте авторынка на Пермякова – Федюнинского может появиться ресторан «Макдоналдс» (ruse). Federal Press. Arkivita el la originalo je 2024-04-18. Alirita 2024-04-18.
  54. В честь открытия в Тюмени нового ресторана «Макдоналдс» посадили липы (ruse). Vsluh.ru (2020-09-14). Arkivita el la originalo je 2021-03-29. Alirita 2021-03-29.
  55. В конце года в ТРЦ "Солнечный" открылся новый "Макдональдс" (ruse). Moi-portal.ru (2020-12-24). Arkivita el la originalo je 2021-03-29. Alirita 2021-03-29.
  56. Елена Леушина (2022-03-01) Пятый «Макдоналдс» открывается в Тюмени. Называем место (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.
  57. О компании (ruse). Black Star Burger. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-26.
  58. Андрей Нестеров (2018-12-21) В Тюмени ждут открытия бургерной рэпера Тимати (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2018-12-21. Alirita 2019-06-26.
  59. Олеся Белозерова, Яна Шулика (2019-06-06) Из-за давки некоторым людям стало плохо: смотрим, как Тимати раздавал 1000 бесплатных бургеров (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-26.
  60. Яна Шулика (2019-06-07) Битва за бесплатные бургеры на Цветном бульваре. Как Тюмень пережила приезд Тимати (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-26.
  61. Екатерина Бурлева (2023-03-12) В Тюмени закрылась бургерная Black Star, которую шумно открывал Тимати (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-21. Alirita 2024-04-12.