Kommersant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kommersant

emblemo

taggazeto
Speco ĉiutaga

Establodato 1909 / 1989
Posedata de Alisher Usmanov vd

Retejo kommersant.ru
vdr

Kommersant (ruse Коммерсантъ, prononco laŭ sistemo IFA [ kəmʲɪrsant], La Komercisto, ofte mallongigita simple per la cirila litero Ъ) estas nacie distribuata ĉiutaga gazeto publikigata en Rusio kaj plejparte dediĉita al politiko kaj komerco. Ĝi estas signifa liberala amaskomunikilo de la lando. [1] La ĉiutaga eldonkvanto en februaro 2016 estis 100 000 ĝis 120 000 ekzempleroj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalo estis establita en 1909, sed malpermesita post la Oktobra revolucio en 1917.

En decembro 1989, rilate al la rekomenco de libera gazetaro en Rusio iniciate de Miĥail Gorbaĉov, Kommersant estis restarigita sub la proprieto de la entreprenisto kaj publicisto Vladimir Jakovlev (ruse Владимир Яковлев). Dum la komencaj monatoj ĝi aperis semajne kaj ekde la jaro 1992 estas ĉiutaga.

Post la jaro 2018 la ĉefredaktoro estas Vladimir Ĵelonkin (ruse Владимир Желонкин).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]