Junio de 2023
Aspekto
(Alidirektita el Junio 2023)
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2023:
- Terura trajnakcidento rezultas en pli ol 280 mortintoj kaj pli ol 900 vunditoj en la ŝtato Odiŝo, Barato.
- En Gvineo-Bisaŭo okazas parlamenta baloto.
- La sciencisto Nikolao Denkov estis nomumita ĉefministro fare de la nacia parlamento kadre de nova koalicio en Bulgario. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La vulkano Majono sur la insulo Luzono en Filipinoj komencis ŝpruci lafon kaj vulkanan gason, kio kaŭzis la urĝan evakuadon de 13 000 loĝantoj (BBC)
- En 23-a Futbala Mondpokalo de Sub-20-jaruloj (alinome Mondialito) de FIFA en Argentino gajnis la teamoj de Urugvajo, Italio kaj Israelo. Tio estis la unua apero de Israelo en la konkurso.
- Usono decidis reaniĝi al Unesko.
- Mortis Silvio Berlusconi, eksa ĉefministro de Italio.
- Almenaŭ 78 personoj mortis kaj centoj da aliaj restas malaperintaj pro sinko de boato de migrantoj ĉe la marbordo de Piloso, Grekio.
- En Doha, Kataro komenciĝas la Azia Pokalo de vira futbalo. Ĝi daŭros plenan monaton.
- Okaze de vizito de Antony Blinken en Pekino, Ĉinio kaj Usono interkonsentis pri la stabiligo de siaj rilatoj.
- La parlamento de Estonio aprobis leĝon ebligantan samseksecan geedziĝon.
- Almenaŭ 41 malliberulinoj mortis dum kverelo de aŭ inter bandoj en virinprizono de Honduro.
- En Sieraleono okazas parlamenta baloto.
- Samtempe en Nordio (Skandinavio) kaj en Baltio okaze de la somera solstico celebriĝas la tradicia, origine pagana Somermeza festo, en Litovio nomata Rasos.
- Finiĝis la unutaga insurekcio de la Grupo Wagner gvide de Evgenij Prigoĵin direktita kontraŭ estraro de la Ministerio pri defendo, kun kiu li havis longdaŭran konflikton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Gvatemalo okazas parlamenta baloto.
- La dekstra partio de Kiriakos Micotakis venkas en parlamenta balotado en Grekio, post kiam lin la 25-an de majo 2023 ĉefministron provizore anstataŭigis Ioannis Sarmas.
- Ekis tumultoj en Francio post kiam 17-jaraĝa araba junulo estis mortpafita de polico en Nanterre.
|