Somermeza festo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝojfajro en Mäntsälä, Finlando.
Somermeza festo, Årsnäs, Svedio.
Pentraĵo el 1897 de Anders Zorn titolita Somermeza danco.

La Somermeza festo referencas al festoj kiujn oni celebras ĉefe en Nord-Eŭropo, kiu havas antaŭ-kristanaj originoj. La nuntempa celebrado okazas dum la somera solsticola (ofte la 21-a de junio), aŭ alie proksime en tago inter la 19-a kaj 25-a junio. Pro kristana influo, en kelkaj landoj oni ankaŭ celebras la nomtago de Sankta Johano (la baptisto) en la 24-a de junio, kaj havas la somermeza festo dum tiu tago.

Tiel, ekzemple en Finnlando, la festo nomiĝas Juhannus, en Islando Jónsmessa, kaj la tago de Sankta Johano en Danio, Norvegio (Sankthans) kaj en kelkaj anglolingvaj areoj (S:t John's Day). En Svedio kaj Finnlando la festotagoj ĉiam estas dum la vendredo kaj sabato inter tiuj datumoj, ekde la 1950-jaroj. En Svedio la festo nomiĝas midsommar (“mezsumero“), kaj tipike por la nordiaj landoj aŭ Nord-Eŭropo, oni ĉefe celebras la vesperon antaŭ la ĉefa tago – do, la somermeza aŭ mezsomera vespero (midsommarafton) en la vendredo (kiel oni ankaŭ ĉefe celebras la kristnaska vespero). La sama okazas en Danio kaj Norvegio kun Sankthansaften, la Sankthans-vespero.

Eŭropeaj somermezaj tradicioj kaj celebradoj ĉefe gravas en Nord-Eŭropo – Nordio kaj Balto – sed ankaŭ estas celebrata en pluraj aliaj partoj de Eŭropo, kaj ankaŭ alialoke.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tradicie en Nordio, homoj kredis ke la plantoj tiam estis pli sanigaj kaj havis magiajn fortojn. Pro tio oni plukis ilin dum tiu nokto. Oni ekbruligis ĝojfajrojn por protekti sin kontraŭ obskuraj fortoj pri kiuj oni kredis ke ili libere ludis ekde la momento kiam la hornombro da taglumo malpliiĝis.

Novpaganismo[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉio kiu rilatas al novpaganismo, la maniero festi la priskribitajn festojn estas malsama de unu koveno al la alia. Ĉi tiuj estas nur generalaj priskriboj.

Vikanoj[redakti | redakti fonton]

Lijtho estas fajra festivalo de transiro, festata la 22-an de junio. Ĝi estas ĝojiga tempo kaj okazas bruligoj de fajretoj kaj multaj dancoj, sed ankaŭ estas ĝi tempo dum kiu pensu pri multaj aferoj kiuj temas pri plibonigado de la vivo. Planoj kaj forigado de malbonaj emoj (ĉar fajraj festivaloj estas purigaj) estas la ĉefaj farendaĵoj.

Lijtho festas la plenkreskulecon kaj la fortecon de la Lumdio. Li estas la plej forta dum ĉi tiu festivalo, sed poste maljuniĝas kaj la lumo malkreskas.

En diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

  • Danio: Sankt Hans
  • Estonio: Jaanipäev
  • Finnlando: Juhannus
  • Galegio: San Xoán / Sam Joám
  • Latvio: Jāņi
  • Litovio: Rasos, kristanigita al nomo Joninės
Vidu la artikolon Rasos, kaj pri la novpaganisma festado aparte ankaŭ la artikolon Romuva.
  • Norvegio: Sankthans
  • Rusio, Belorusio, Pollando, Ukrainio: Ivan-Kupola-tago (ruse Иван-Купала; beloruse Купалле; ukraine Івана Купала; pole Noc KupałyNoc Iwana Kupały)
  • Svedio: Midsommar

Rigardu ankaŭ junia festo (festo de Sankta Johano), kiun oni festas en Brazilo.