Goodwin (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goodwin
Гудвин

Enirejo de sur strato Maksim Gorkij
vendejaro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 8′ 56″ N, 65° 33′ 38″ O (mapo)57.14883333333365.5605Koordinatoj: 57° 8′ 56″ N, 65° 33′ 38″ O (mapo)
Goodwin (Tjumena provinco)
Goodwin (Tjumena provinco)
DEC
Goodwin
Goodwin

Map

Adreso: strato Maksim Gorkij 70
Malfermita en: 2005
Vendejoj: pli ol 100
Areo: 41 000 m²
Etaĝoj: 3
Parkumejo: subĉiela
Malfermaj horoj: 10:00 ĝis 22:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: Goodwin
vdr
Artmetiista foiro.
Ŝargejo de elektraj aŭtoj.

Goodwin (ruse Гудвин) estas la aĉetdistra centro en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis malfermita la 21-an de decembro 2005 kaj iĝis la dua aĉetdistra centro en la urbo post Premier.

Situo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro troviĝas en la domo N 70 je strato Maksim Gorkij, ĉe angulo de strato Sovetskaja, 420 metrojn for de la strato Respubliko, ĉefstrato de la urbo. Antaŭe tiun areon okupis la fabriko Strojmaŝ, produktinta konstruajn maŝinojn. Post la privatigo en la 1990-aj jaroj ĝia financa stato grave malboniĝis kaj komence de la 2000-aj jaroj la tereno, kiun ĝi okupis kostis oble pli ol la fabriko mem. Finfine ĝi estis translokita al transrivera urboparto, ĝiaj konstruaĵoj detruitaj kaj ilian lokon okupis la elita kvartalo "Daudel", rande de kiu aperis la aĉetcentro Goodwin. Tio ebligis interalie daŭrigi ĝis kruciĝo kun strato Maksim Gorkij la straton Sovetskaja, kiu antaŭe haltis ĉe kruciĝo kun strato Profsojuznaja. La superbazaro troviĝas en la iama 20-a sekcio de Strojmaŝ, kiu ne estis finkonstruita, do ĝia betona skeleto servis kiel bazo por tiu ĉi parto de la aĉetcentro. Pro fortikeco de la betonaj instalaĵoj, origine destinitaj por la fabriko, en tiu ĉi parto ofte malaperas signalo de movtelefonio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro konsistas el du transversaj blokoj, kuniĝintaj rektangule ĉe unu finaĵo.

La unua bloko[redakti | redakti fonton]

Unu bloko etendiĝas laŭlonge de strato Sovetskaja kaj estas trietaĝa. En la unua etaĝo troviĝas la menciita superbazaro, kiun apudas vico da etaj butikoj, apoteko, movtelefonaj vendejoj, picejo ktp. Ĝi havas enirejon flanke de subĉiela parkumejo, kien eblas iri kun aĉetĉaretoj. La superbazaro estas pli ol 1 000 m2 granda, tie aĉeteblas diversaj manĝaĵoj kaj hejmaĵoj. Ĉe la enirejo haveblas pli ol 10 elektronikaj kasoj kun plurmediaj ekranoj, kie oni povas memstare skani kaj pagi siajn aĉetaĵojn por eviti atendovicojn ĉe la kasoj.

En la dua etaĝo troviĝas la 10-hala kinejo "Cinema Park DeLuxe" (tutlanda reto). En la tria etaĝo situas la sportoklubo Drive Fitness (kun infanludejo, uzebla dum la gepatroj ekzercas).

La dua bloko[redakti | redakti fonton]

La dua bloko etendiĝas laŭlonge de strato Maksim Gorkij, estas duetaĝa kaj konsistas el proksimume 100 butikoj, inkluzive de "Eldorado" (tutlanda vendoreto de elektronikaĵoj kaj hejmaj teknikaĵoj), "Detskij Mir" (Infana Mondo; tutlanda vendoreto de infanaj varoj), "Sportmaster" (tutlanda reto de sportaj varoj). La butikoj okupas la tutan duan etaĝon, de kie eblas transiri al la kinejo. La vendejoj proponas vestojn (inkluzive infanajn), ŝuojn, parfumojn kaj kosmetikaĵojn, hejmaĵojn, komputilojn, akcesoraĵojn, juvelojn, vinojn, librojn, filmojn, videoludojn, horloĝojn. Inter aliaj menciindas: Yves Rocher, Karl Lagerfeld, Samsung, ECCO, Gerry Weber, Lee&Wrangler&Levis, Tom Tailor, L’Occitane, Il de Bote (kosmetika vendoreto), Swarovski, Pandora (juvelejo). Funkcias fotejo, tinkturejo, florvendejo, vestoriparejo kaj movtelefonaj vendejoj.

La bloko havas du enirejojn: unu de strato Maksim Gorkij, alia flanke de parkumejo. Krome eblas eniri ĝin el la unua bloko, en la unua kaj dua etaĝoj. Funkcias lifto kaj rulŝtuparo. Necesejoj haveblas en ĉiuj etaĝoj, vestejo en la dua etaĝo.

En la dua etaĝo troviĝas ankaŭ manĝokorto, kie funkcias pluraj rapidmanĝejoj kiel Subway, Burger King kaj aliaj. Krome en la unua etaĝo funkcias kafejo kaj en la dua — restoracio de la kartvela kuirarto "Kaco" kaj kelkaj kafejoj. En la manĝokorto haveblas kelkaj ŝtopilingoj por ŝarĝi movtelefonojn. Funkcias senpaga Wi-Fi Tyumen Free kun interfaco en la rusa kaj angla. Ĉe la memserva kafejo en la unua etaĝo troviĝas bankmaŝinoj.

Centre de la bloko troviĝas fontano, kiu ofte estas ornamata. Apude ofte okazas etaj koncertoj, prezentaĵoj, staras fonoj por fotado ktp. Al la fontano kondukas aleo kun artefaritaj palmoj, sub kiuj staras benkoj.

La aĉetcentro fermiĝas je 22:00, sed la kinejo plu funkcias per aparta enirejo.

En aŭgusto 2022 la posedanto rakontis ke la aĉetcentro jam finis sian unuan vivociklon kaj baldaŭ estos rekonstruita. Li anoncis aperon de plia distra spaco je 10 000 m2, ŝanĝojn de la fasado, inĝeniera infrastrukturo, apudaj vojoj kaj parkumejo[1]. En oktobro 2022 sur la tereno ĉe la orienta flanko de la aĉetcentro komenciĝis preparaj konstruaj laboroj[2].

Parkumejo[redakti | redakti fonton]

Granda subĉiela parkumejo troviĝas apude kaj estas senpaga. Semajnfine oni malfermas ankaŭ barieron ĉe la dua bloko, kio ebligas parkumi aŭtojn ankaŭ en la interna korto. Ĉe la parkumejo funkcias ŝarĝostacio por elektraj aŭtoj, kie eblas samtempe ŝargi du aŭtojn. Aliro al la parkumejo estas libera, gardistaro mankas.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

Mankas bushaltejoj apude, do la plej facila maniero atingi la aĉetcentron estas veturi ĝis haltejoj je strato Respubliko (strato Maksim Gorkij kaj Tjumenskij Dramatiĉeskij Teatr) au ĝis haltejoj en strato Maksim Gorkij (Upravlenije Gosekspertizi kaj Sportkompleks Strojmaŝ) au ĝis haltejoj en strato Profsojuznaja (Ulica Volodarskogo au Detskaja Poliklinika) kaj poste marŝi piede kelkajn minutojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.