Anunciacia katedralo (Tjumeno, nova)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anunciacia Anunciacia katedralo (Tjumeno, nova)
ruse Собор в честь Благовещения Пресвятой Богородицы
Anunciacia katedralo en 2024.
Anunciacia katedralo en 2024.
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 6′ 44″ N, 65° 34′ 56″ O (mapo)57.11222222222265.582222222222Koordinatoj: 57° 6′ 44″ N, 65° 34′ 56″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Siberia eparĥio
paroĥo Anunciacia katedralo
Dato de konsekro la 11-an de junio 2023
Konsekrinto Cirilo la 1-a
Uzado katedralo
Arkitektura priskribo
Konstruado 2004–2023
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Ŝirotnaja, 83b
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Anunciacia katedralo
Oficiala paĝaro blagovest72.prihod.ru
vdr

La Anunciacia katedralo (ruse Собор в честь Благовещения Пресвятой Богородицы) estas la ortodoksa katedralo en Tjumeno (Rusio). Ĝi estas konstruita kiel restarigo de la Anunciacia katedralo, eksplodigita en 1932, sed situas aliloke, en novaj kvartaloj je orienta parto de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Anunciacia katedralo estis la unua brika konstruaĵo en Tjumeno kaj servis kiel katedralo ĝis 1913, kiam tiun statuson transprenis la pli moderna kaj vasta Oranta katedralo. En 1932 ĝi estis eksplodigita.

La konstruado, 2011.
Fenestroj, 2024.
Diservo, 2024.
Kripo, 2024.

En 1997 aperis iniciatoj pri restarigo de la Anunciacia katedralo .

En 2001 estis registrita Anunciacia paroĥo kies membroj decidis restarigi la katedralon. Sed fari tion en ĝia origina loko ne eblis, ĉar la tereno grandparte falis en la riveron Turon kaj sur ĝian etan restaĵon sin apogis la suda finaĵo de la ponto de Geamantoj. Do oni elektis tiucele la Deputitan skvaron en novaj kvartaloj je orienta parto de la urbo[1]. Subtene al tiu ĉi iniciato oni kolektis 2 500 subskribojn.

La 7-an de aprilo 2004 en la festotago de Anunciacio estis ricevita ikono de Anunciacio, kiu origine troviĝis ĉe la reĝaj pordoj de iu detruita katedralo. Iu donacis ĝin al maljuna paroĥanino Anna Fjodorvna Bondaĉ kaj ŝi transdonis la ikonon al la katedralo[2].

La 15-an de aprilo 2004 ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin) konsekris vojrandan krucon kaj terenon en la sud-okcidenta parto de la skvaro[3].

La 30-an de majo ĉe la Oranta katedralo okazis la unua kunveno de aŭspiciantoj de la Anunciacia katedralo subestre de ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij. De la 31-a de majo ĝis la 12-a de junio unu el aŭspiciantoj pilgrimis al la monaĥejo de Sankta Pantaleo (Atoso) kaj revenis kun ties donaco forme de ikono de Dipatrino — Igumenino de la Atosa Monto kaj 5 ŝtonoj de la monaĥeja riverkajo metotaj je la fundamento de la nova katedralo[3].

La 19-an de aŭgusto 2004 venis monoferoj por konstruado de kapelo sur tiu ĉi loko kaj la 20-an de septembro, antaŭ la festo de Naskiĝo de Maria, komenciĝis konstruado de kapelo, kiu estis konsekrita de ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij la 9-an de januaro 2005[1].

En oktobro 2006, samtempe kun reakiro de la restaĵoj de Sankta Filofeo, estis ricevita oficiala permeso por konstruado de la katedralo[3].

La 7-an de aprilo 2007 estis enigita kaj konsekrita la unua fosto sub la estonta katedralo. La 20-an de oktobro, antaŭ la datreveno de la reakiro de la restaĵoj de Sankta Filofeo, oni masonis brikojn, prenitajn el la fundamento de la eksplodigita Anunciacia katedralo, en la altaran muron de la konstruata katedralo[1].

La 7-an de aprilo 2009 ĉefepiskopo Dimitrij konsekris krucojn kaj kupolon levitan al la sonorilturo. En marto 2012 estis levitaj la ĉefa kupolo kaj krucoj[1].

La 11-an de majo 2013 en la malsupra alkonstruaĵo okazis la unua liturgio fare de ĉefepiskopo Dimitrij. La 25-an de aprilo 2014 metropolito Dimitrij kaj episkopo de Iŝimo Tiĥon faris la unuan liturgion en la supra alkonstruaĵo[1].

La 20-an de februaro 2018 venis 13 sonoriloj, faritaj de kompanio "Pjatkov kaj K" en la urbo Kamensk-Uralskij (Ĉelabinska provinco) kaj pezaj po ĝis 3 tunojn. La 9-an de aprilo ili estis konsekritaj de metropolito Dimitrij lak levitaj sur la sonorilturon[4][5].

En septembro 2019 la teritorio de la katedralo estis vastigita kaj barilo ĉirkaŭ ĝi ŝovita je 10–15 metrojn for por plenumi postulojn de kontraŭincendia inspekcio[6].

La 11-an de junio 2023 patriarko Cirilo la 1-a konsekris la templon kaj donis al ĝi statuson de la katedralo. Ĝia ĉefpastro Andrej Sbitnev ricevis rajton fari diservon kun malfermitaj reĝaj pordegoj — kiel agnosko de liaj klopodoj dum la konstruado. Antaŭe li estis ĉefpastro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. Metropolito Dimitrij donacis al la katedralo ikonon de Dipatrino de Abalako, la patriarko donacis al la preĝejo ikonon de Danielo la 1-a de Moskvo kaj al ĉiuj ĉeestantoj ikonetojn de Dipatrino kun patriarka beno, kaj enmanigis ekleziajn premiojn[7][8][9].

Transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj haltejoj estas Tjumenskij mikrorajon ĉe strato Ŝirotnaja.

Pastroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefpastroj estis[1]:

  • Nikolaj Cirke (ruse Николай Цирке; 2001–2007)
  • Vjaĉeslav Gorŝkov (ruse Вячеслав Горшков; 2007–2010)
  • Aleksij Simakov (ruse Алексий Симаков; ekde la 1-a de novembro 2010)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Тюменский Благовещенский собор (ruse). Drevo.info. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  2. Маргарита Шаманенко (2017-07-26) Благовещенский собор: история возрождения святыни (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  3. 3,0 3,1 3,2 lomsecret (2016-04-21) Благовещенский Собор Тюмени - жемчужина Сибири (ruse). Puti-shestvuy. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  4. Новые колокола для Благовещенского собора (ruse). Tjumenskoje Vremja (2018-02-24). Arkivita el la originalo je 2018-04-02. Alirita 2024-01-15.
  5. Маргарита Шаманенко (2018-04-09) В Благовещенском соборе Тюмени освятили колокола (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2018-04-11. Alirita 2024-01-15.
  6. Часть сквера в Тюмени передали Благовещенскому собору и огородили (ruse). Izvestija (2019-09-05). Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  7. ПЕРВОСВЯТИТЕЛЬСКИЙ ВИЗИТ СВЯТЕЙШЕГО ПАТРИАРХА МОСКОВСКОГО И ВСЕЯ РУСИ КИРИЛЛА В ГРАД ТЮМЕНЬ (ruse). la Tobolska metropolio (2023-06-12). Arkivita el la originalo je 2024-01-15. Alirita 2024-01-15.
  8. Патриарх Кирилл освятил в Тюмени восстановленный Благовещенский храм, присвоив ему статус соборного (ruse). Foma (2023-06-13). Arkivita el la originalo je 2023-09-21. Alirita 2024-01-15.
  9. Артур Галиев (2023-06-11) «За охраной патриарха Кирилла не видно»: как глава РПЦ освящал тюменский собор — фоторепортаж (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-06-11. Alirita 2024-01-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo