Neftejugansko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neftejugansko
administra dividaĵo de Rusio • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 159  (2021) [+]
Loĝdenso 832 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 61° 6′ N, 72° 36′ O (mapo)61.172.6Koordinatoj: 61° 6′ N, 72° 36′ O (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 154 km² (15 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Neftejugansko (Rusio)
Neftejugansko (Rusio)
DEC
Neftejugansko
Neftejugansko
Situo de Neftejugansko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nefteyugansk [+]
vdr

Neftejugansk (ruse Нефтеюганск) estas urbo en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71134.

La urbo estis fondita en jaro 1962 kiel loĝejo ĉe nafta minkampo.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1967.

La interurba telefona kodo estas 34612, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 61° 06′ N 72° 36′ O / 61.100 °N, 72.600 °O / 61.100; 72.600 (mapo)Koordinatoj: 61° 06′ N 72° 36′ O / 61.100 °N, 72.600 °O / 61.100; 72.600 (mapo).

La urbo estas ĉe Obj (Обь).

En la urbo estas flughaveno.

En jaro 1959 la urbo havis 0,6 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 107,8 mil loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine sur tiu loko situis la vilaĝo Ust-Balik (ruse Усть-Балык). En marto 1964 tien venis la unua borista taĉmento subestre de Aleksandr Filimonov, kiu komencis haki tajgon kaj el tiuj traboj konstrui provizorajn loĝejojn kaj albordiĝejon, tra kiu baldaŭ ekfluis konstruaj aparatoj, maŝinoj kaj homoj[1].

Poste la geologo Farman Salmanov rememoris kiel naskiĝis la urbonomo dum konversacio de la geologestroj.

Citaĵo
 — Do kiun nomon ni donos al la vilaĝo? Ni pripensu kune, — denove alparolis nin Jurij Georgijeviĉ.

— Geologo, — sen longa pripensado diris Binŝtok.

— Banale, — tuj refutis ĉiuj.

— Ĉu Neftegorsk [Naftomonto]? — proponis mi.

— Mankas la montoj ĉi tie, — kontestis Rovnin, — pli bone ni ligu al rivero.

— Ĉu Nefteobsk [Naftoobo]? — denove diris mi.

— Kio se nomi ĝin Neftejugansko [Naftojugansko]?[2] — proponis Ervier.

La nomo plaĉis al ĉiuj. Estis en tiu vorto sukcesa kombino de la nova kaj malnova. 
— Farman Salmanov[3]

La geofizikistoj V. S. Katkov kaj M. S. Dubina iniciatis konstruadon de la unua panela kvinetaĝa domo el 60 apartamentoj, kiu estis finita aŭtune 1966. Tamen pluraj domoj aperis ĥaose kaj senorde, ĉar ilin konstruis alvenintoj mem, kiuj urĝe bezonis loĝejojn. Do oni preparis tiucele terenon apud naftista vilaĝeto, kondukis tien elektron kaj akvon, alportis laŭeble konstruajn materialojn kaj estontaj loĝantoj memstare konstruis tie vilaĝeton, poste kromnomitan Taratinovka (ruse Таратыновка), omaĝe al Boris Taratinov, vic-prezidanto de la kompanio Surgutnafto, kiu iniciatis tion[4].

En la unuaj jaroj la urbo ne havis stabilan konekton al aliaj loĝlokoj pro manko de vojoj kaj flughaveno. En 1964 tien flugis nur hidroplanoj Antonov An-2, kiuj startis de sur lago Andrejevskoje apud Tjumeno kaj kaze de samdirekta vento atingis Neftejuganskon post 5-6 horoj. Oni rememoris, ke post tia flugo homoj ofte eliris ŝanceliĝante, multaj vomis, ĉar la aviadiloj flugis tre nestabile kaj ofte balanciĝis[5].

La 17-an de majo 1967 estis establita la partia komitato de la Ust-Balikaj naftominejoj. En oktobro 1967 Neftejugansko ricevis la urban statuson. La unua prezidanto de la urba konsilio de deputitoj estis elektita konstruestro Miĥail Nikolajev[6].

La konstruata urbo alfrontis la saman problemon kiel Surguto kaj aliaj novaj urboj de la regiono — malboniĝon de la krima situacio pro amasa alveno de duonliberigitaj kaj ĵus liberigitaj prizonuloj. En akceptejoj de multaj organizaĵoj anstataŭ sekretariinoj deĵoris fortikaj viroj, ĉar nur ili povis bari la estrojn kaj haltigi la danĝerajn arogantulojn[7].

Formiĝis sanservo, tamen malsufiĉis fakuloj. En la 1960-aj jaroj la ĉefa kuracisto de loka hospitalo Vjaĉeslav Krasilnikov, trafita de apendicito, operaciis sin mem helpe de studento de la Lviva medicina instituto, veninta kadre de studenta konstrua taĉmento[8].

En la unuaj jaroj mankis firma aviokurejo, do printempe kaj aŭtune por atingi la urbon necesis flugi al Surguto kaj poste per helikopteroj aŭ skutroj veturi al Neftejugansko[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 288. ISBN = 5-93020-083-1.
  2. Tiuloke fluas rivero Jugan.
  3. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 161.
  4. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 289. ISBN = 5-93020-083-1.
  5. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 340. ISBN = 5-93020-118-2.
  6. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 297. ISBN = 5-93020-083-1.
  7. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 309. ISBN = 5-93020-083-1.
  8. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 321. ISBN = 5-93020-083-1.
  9. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 174. ISBN = 5-93020-135-8.