Transporto en Tjumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia flughaveno Roŝĉino
Fervoja stacidomo en Tjumeno
Elektrotrajno "Imperiestra itinero"
Buso en strato Respubliko
Maŝino vendanta kaj pleniganta transportajn kartojn
Itinera taksio sur strato Respubliko
Bushaltejo ĉe la Placo de la 400-jariĝo de Tjumeno
Ŝarĝejo por elektraj aŭtoj ĉe la aĉetcentro Goodwin
Pluretaĝa parkumejo en strato Herzen
Subĉiela parkumejo ĉe la aĉetcentro Kristall
Maŝino por pagi parkumadon
Biciklejo en strato Ŝirotnaja
Biciklado en Komsomola parko

Transporto en Tjumeno ampleksas surterajn, akvajn kaj aerajn veturilojn kaj transportan infrastrukturon ekzistantajn en Tjumeno (Rusio). Ekde komenco de sia historio Tjumeno rolis kiel la transporta nodo de Okcidenta Siberio kaj plu havas gravan transportan signifon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la malnova blazono de Tjumeno estas skribite: "De tiu ĉi urbo komenciĝas" (supozeblas daŭrigo: "la vojo laŭ riveroj siberiaj"). Tio substrekis signifon de la urbo, kiel elirpunkto por plua vojaĝado tra Siberio, en kiu Tjumeno iĝis la unua rusa urbo. Poste estis konstruitaj kelkaj landvojoj (ruse тракт), kiuj ligis la regionon al Eŭropa Rusio. La plej fama estis la Siberia (ankaŭ nomata Moskva) landvojo, kiu nun ene e la urbo transformiĝis je strato Moskovskij trakt. Veturado okazis en kaleŝoj, gvidataj de ŝtataj koĉeroj (inter loĝlokoj) au privataj koĉeroj (ene de loĝlokoj)[1]. Apero kaj disvolviĝo de novaj transportoj (unue fervojo, poste aviado) malpliigis signifon de akva transporto. En la 1990-aj jaroj ŝoseoj ligis ĉiujn grandajn loĝlokojn de la regiono, do ankau signifo de loka aviado malkreskis.

Aviado[redakti | redakti fonton]

En 1912 la fama rusia aviadisto Aleksandr Vasiljev faris la unuajn flugojn en aviadilo Farman super Tjumeno dum sia prezentado sur loka hipodromo. En 1913 lian triumfon ripetis Sergej Utoĉkin[2]. En 1924 aviadilo Junkers flugis laŭ itinero Sverdlovsko — Tjumeno — TobolskoIrbito — Sverdlovsko. Komence de la 1930-aj sur lago Andrejevskoje apud Tjumeno aperis akva flughaveno kun betona moleo, akceptanta hidroplanojn. En 19341935 estis konstruita flughaveno ĉe vilaĝo Pleĥanovo, rande de Tjumeno. En 1934 formiĝas loka aviagrupo[3]. En 1957 tie flugis ĉefe aviadiloj Antonov An-2 kaj kelkaj Lisunov Li-2 (ĉefe en kargoversio kaj nur iuj en pasaĝera versio)[4]. Flugo en Iljuŝin Il-14 de Tjumeno al Moskvo daŭris tutan nokton, kun du alteriĝoj en Sverdlovsko kaj Gorkij[5].

En 1966 estis konstruita la unua aviokurejo de la flughaveno Roŝĉino. La 30-an de aprilo 1968 el la flughaveno Pleĥanovo al Roŝĉino estis translokita avia taĉmento. La 21-an de februaro 1970 malfermiĝis la aera stacidomo Roŝĉino[6] En 20122016 okazis grava rekonstruo de la flughaveno Roŝĉino[7]. Oni pripensas plian rekonstruon[8].

Fervojo[redakti | redakti fonton]

La fervojo venis al Tjumeno el Ekaterinburgo en 1885 kaj tiutempe la urbo estis ĝia fina punkto, do ĉiuj kargoj sekvantaj orienten estis transportataj al la riverhaveno Tura ĉe la rivero Turo, kaj metitaj sur vaporŝipojn. En inversa direkto sekvis la siberiaj varoj. Tio stimulis disvolviĝon de la akva transporto kaj, kiel kromefiko, en la urbo aperis la unuaj ŝtonaj pavimoj — danke al speciala imposto, ricevata de ĉiuj kargoj transportataj inter la fervoja stacio kaj riverhaveno. Danke al tio la urbaj stratoj, kiuj dum jarcentoj famis pro sia aĉa stato, grave pliboniĝis[9].

Komence de la 20-a jarcento estiĝis granda lukto por daŭrigo de la fervojo al Orienta Siberio. Inter konkurantoj estis Ŝadrinsko, Tobolsko kaj eĉ Jalutorovsko. La unua havis plej grandajn ŝancojn, ĉar tiun itineron promociis influa grupo da lokaj farunfaristoj, kies komerco postulis aliron al la merkato de Eŭropa Rusio. Sed danke al klopodoj de la tjumena urbestro Andrej Tekutjev, lastmomente la itinero estis ŝanĝita kaj estis aprobita la tjumena varianto. En en 19111913 la fervojo ligis Tjumenon al Omsko, kio fine certigis statuson de la urbo kiel komerca kaj industria centro de la regiono. Post tio Tobolsko kaj Ŝadrinsko definitive perdis sian ekonomian signifon kaj degeneris[10]. En 19661975 estis konstruita fervojo Tjumeno — Tobolsko — Surguto. La 3-an de aŭgusto 1968 apud la urbo estis malfermita la infana fervojo, kie infanoj lernas kaj praktikas fervojajn profesiojn[11].

Busa transporto[redakti | redakti fonton]

En 1952 laŭ stratoj Respubliko kaj Pervomajskaja de fervoja stacidomo ĝis riverhaveno navedis busoj, faritaj surbaze de kamiono GAZ-51. Tia "buso" enspacigis ĝis 20 pasaĝerojn. Plejparte temis pri ordinaraj kamionoj, kun tento kaj lignaj benkoj laŭlonge de flankoj. Oni eniris kaj eliris laŭ metala ŝtuparejo, alkroĉita ĉe la posta flanko[12].

En 1957 en strato Orĝonikidze estis konstruita la unua busa stacidomo, de kie busoj veturis al aliaj vilaĝoj kaj urboj. Ĝi troviĝis surloke de la nuna aĉetcentro CUM. Ĉiutage okazis ĝis 250 veturoj laŭ 6 apudurbaj kaj 14 interurbaj itineroj. En 1963 la stacidomo estis translokita al la vilaĝo Parfjonovo (ene de la urbo) kaj lokiĝis en la teritorio de la aŭtokompanio 1228. En 1974 estis konstruita la nova trietaĝa stacidomo en strato Permjakov. En 2004 ĝi estis grave rekonstruita[13].

Aŭtoj[redakti | redakti fonton]

La unua aŭto aperis en Tjumeno en printempo 1907 kiel posedaĵo de inĝeniero Bednarskij. Poste venis pliaj aŭtomobiloj. La aŭtoj ofte trafis piedirantojn, surveturis trotuarojn, timigis ĉevalojn kaj kaŭzis plurajn akcidentojn, pro kio iliaj posedantoj seniĝis je stirpermesiloj[14]. Poste nombro de la aŭtoj ĉiam kreskis.

Bicikloj[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1906 al Tjumeno venis kun prezentaĵoj du famaj biciklistoj por aranĝi konkuron. Sed kiam loka amatoro avancis la ĉefurbajn stelulojn, ili ne enmanigis al la gajninto promesitan oran ĵetonon kaj devis fuĝi de indignita publiko[14]. Ekde la 1920-aj jaroj nombro de bicikloj konstante kreskis.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La 2-an de junio 1929 laŭ itinero "Transtjumenko — la Riverhaveno" eknavedis la unua buso, farita de fajrobrigadstoj el malnova kamiono. En 1934 aperis la unuaj tri veraj busoj. En 1960 venis la unuaj itineraj taksioj, sed baldaŭ ili malaperis, reveninte nur en 1968. Trolebusoj trafikis en Tjumeno de 1970 ĝis 2009, sed fine estis komplete forigitaj kiel arkaikaj kaj malefikaj. La tuta trolebusa infrastrukturo estis malmuntita[15]. Oni planis lanĉi ankau tramojn kaj eĉ lasis tiucele larĝajn verdajn striojn meze de stratoj Melnikajte kaj 50 Jaroj de Oktobro, sed poste la aŭtoritatoj rezignis je tiuj planoj kaj en strato Melnikajte la strio jam estas forigita.

Aviado[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias du flughvenoj.

La Internacia Flughveno Roŝĉino havas federacian statuson kaj troviĝas 13 km okcidente de la urbo. Ĝi estis malfermita en 1968, funkcias tutdiurne kaj povas akcepti ĝis 2,5 milionoj da pasaĝeroj jare. Oni povas konsulti horaron rete. Regulaj kaj porokazaj itineroj ligas ĝin al dekoj da urboj en Rusio kaj eksterlande (Grekio, Azerbajĝano, Egiptio, Vjetnamio, Uzbekio kaj aliaj). En la flughaveno funkcias poŝtejo, bankoficejo, pluraj vendejoj kaj kafejoj. Proksime troviĝas hotelo "Lajner".

La flughveno Pleĥanovo troviĝas ĉe suda rando de la urbo kaj servas kiel bazejo de la flugkompanio Utair, kiu specialiĝas pri helikopteroj kaj lokaj aviadiloj An-2. Ĝi ne havas retejon kaj estas uzata sole por internaj bezonoj de la kompanio.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Tjumeno estas nodo de la Transsiberia fervojo, de kie interalie ekas ĝia branĉo al Tobolsko, Surguto, Niĵnevartovsko. La nuntempa fervoja stacidomo estis konstruita en 1974 kaj grave rekonstruita en 20032010. Ĝi troviĝas en la urbocentro (fine de strato Pervomajskaja) kaj povas enspacigi ĝis 1 500 homojn. Krom atendejoj haveblas ankaŭ hotelo, frizejo, kafejoj kaj vendejoj[16]. Oni povas konsulti horaron kaj aĉeti biletojn rete. Ekde 2018 ĉiutage inter Tjumeno kaj Tobolsko cirkulas elektrotrajno "Imperiestra itinero" (ruse Императорский маршрут), en kiu oni povas spekti dokumentan filmon pri la lastaj tagoj de la ekzilita cara familio en Tobolsko, vidi rilatajn fotojn kaj legi informojn[17].

Ŝosea transporto[redakti | redakti fonton]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo sekvas jenaj federaciaj ŝoseoj:

P254 Kurgano — Tjumeno: venas de sudo, apud la urbo nomiĝas Ĉerviŝevskij trakt (Ĉerviŝeva landvojo);

P351 Ekaterinburgo — Tjumeno: venas de okcidento, apud la urbo nomiĝas Moskovskij trakt (Moskva landvojo);

P401 Tjumeno — flughaveno Roŝĉino;

P402 Tjumeno — JalutorovskoIŝimoOmsko: venas de sud-oriento, apud la urbo nomiĝas Jalutorovskij trakt (Jalutorovska landvojo);

P404 Tjumeno — Ĥanti-Mansijsko: venas de oriento; iras tra Tobolsko, Surguto, Neftejugansko; apud la urbo nomiĝas Tobolskij trakt (Tobolska landvojo).

Krome tra la urbo sekvas regionaj ŝoseoj:

La ĉirkaŭa ŝoseo «Ĉirkaŭiro de Tjumeno» (ruse Обход г. Тюмени) kunigas P351, P401, P402, P404 kaj M51 kaj ebligas al transita transporto plu sekvi sen eniri la urbon.

La ŝoseo Tjumeno — Kamenka — Sverdlovska provinco: venas de okcidento, apud la urbo nomiĝas Irbitskij trakt (Irbitska landvojo).

La ŝoseo Tjumeno — Salairka — Sverdlovska provinco: venas de nord-okcidento, apud la urbo nomiĝas Irbitskij trakt (Salairka landvojo).

La ŝoseo Tjumeno — Malsupra Tavda: venas de nordo, apud la urbo nomiĝas Veliĵanskij trakt (Veliĵanskij landvojo).

La ŝoseo Tjumeno — Krivodanovo: Starotobolskij trakt (Malnovtobolska landvojo), la 3-4-a kategorio.

La ŝoseo Tjumeno — Borovskij — Bogandinskoje: la 2–3-a kategorio.

La ŝoseo «Ĉirkaŭiro de Tjumeno»: la 1-a kategorio.

La ŝoseo Trufanovo — Voronino.

La ŝoseo Knjaĵevo — Verĥnij Bor.

La ŝoseo Alveno al Bereznjaki.

La 22-an de novembro 2018 finiĝis konstruado de la Tjumena Cirkla Ŝoseo, longa je 55 km. Ĝi interligas la federaciajn ŝoseojn kondukantajn al Ekaterinburgo, Kurgano, Omsko kaj Ĥanti-Mansijsko. Ĝi havas du striojn en ĉiu direkto dividitajn per betona muro, 14 vojnodojn (pliaj 5 estas konstruotaj), 7 viaduktojn trans fervojon, du pontojn trans riveron Turo kaj 4 pontojn trans etajn riverojn. Tiu ŝoseo ebligas ĉirkaŭveturi Tjumenon sen semaforoj kaj stratkruciĝoj, senĉese veturante je rapideco 90 km hore (foje 60)[18].

En aprilo 2020 la aŭtoritatoj anoncis dezajnadon de la dua cirkla ŝoseo, tamen ne komplete ĉirkaŭonta la urbon. Temas pri la ŝoseo, kiu kunigus la vojojn Tjumeno — Borovskij — Bogandinskij kaj Tjumeno — Ekaterinburgo. Ĝi estos 20 km longa[19]. La dezajnado komenciĝis en julio 2020; la unua kaj dua etapoj devis finiĝi en septembro 2021, la tria kaj kvara — en septembro 2022[20]. En januaro 2021 la aŭtoritatoj konfirmis ke la konstruado komenciĝos en 2022[21]. Sed pro la pandemio de Kovim-19 tiuj ĉi planoj estis prokrastitaj. En decembro 2023 la guberniestro diris ke la konstruado komenciĝos en 2025[22].

Busa transporto[redakti | redakti fonton]

Busoj al aliaj urboj kaj vilaĝoj ekas de la Tjumena busa stacidomo kiu situas en strato Permjakov 9. Oni povas kontroli la horaron kaj aĉeti bileton rete. La stacidomo malfermiĝas je la 4a matene, vendado de la biletoj ĉesas je 23:10. Funkcias 9 internaciaj (al Biŝkeko, Petropavlo kaj aliaj), 67 interurbaj (al Surguto, Ĥanti-Mansijsko, Kurgano, Ekaterinburgo kaj aliaj) kaj 39 apudurbaj itineroj[13].

Aŭtoj[redakti | redakti fonton]

Veturejoj de la urbo plurfoje estis agnoskitaj la plej bonaj en Rusio[23]. Ĉiujare okazas granda riparado kaj rekonstruado, inkluzive de larĝigo de la veturejoj koste de piedirejoj kaj verdaĵoj. Funkcias pluraj pontoj, viaduktoj kaj vojnodoj, kaj ĉiujare estas konstruataj pliaj. Ekzistas kelkaj subteraj kaj pluraj superteraj pasejoj. La semaforoj ĉe stratkruciĝoj estas agorditaj tiel, ke dum verda lumo por piedirantoj, aŭtoj sur ambaŭ stratoj staras senmove, do la piedirantoj povas transiri la straton en ĉiuj direktoj. Multaj semaforoj havas ankaŭ sonsignalon por blinduloj. Maldekstra sago ĉe multaj semaforoj eklumas anticipe, do la aŭtoj havas tempon por turni maldekstren antaŭ renkontaj aŭtoj ekveturos. Multaj stratoj en la urbocentro havas unudirektan trafikon[24].

Parkumejoj estas ĉefe surteraj kaj senpagaj. Tamen ekde 2016 aperis reto de pagendaj parkumejoj. Oni povas pagi per pagmaŝinoj en parkumejo, SMS, retejo aŭ poŝtelefona aplikaĵo Tjumenskij parking (Tjumena parkumejo) [1] Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine. La elektraj aŭtoj rajtas parkumi senpage. Ekde la 8-an de aprilo 2019 pagendaj iĝis du parkumejoj ĉe la kajo de rivero Turo (la pluretaĝa kaj tiu subĉiela ĉe la domo N 1 en strato Respubliko). Por handikapuloj ili estas senpagaj[25]. Tio kaŭzis kontraŭdirajn reagojn de la urbanoj, iuj eĉ kolektis subskribojn sub protesta peticio[26]. Aŭtune 2019 oni planis fari pagendaj ĉiujn parkumejojn en la urbocentro — de strato Herzen ĝis strato Sovetskaja kaj de strato Profsojuznaja ĝis strato Dzerĵinskij. Poste tiu areo larĝiĝos kaj fine pagendaj iĝos ĉiuj parkumejoj en la areo inter stratoj Herzen kaj Sovetskaja, kaj de strato Profsojuznaja ĝis strato Dzerĵinskij[27]. Pro la pandemio de Kovim-19 tiu ĉi plano ne estis efektivigita, sed la pagiloj estis instalitaj[28] kaj ekde novembro 2021 la parkumado en la urbocentro iĝis pagenda (nur en labortagoj kaj nur ĝis la 7-a vespere)[29]. En februaro 2023 oni grave ampleksigis la zonon de la pagenda parkumado[30]. Periodo de la senpaga parkumado estis longigita kaj validas de la 6-a vespere ĝis la 9-a matene[31].

Funkcias multaj ŝarĝejoj por benzinaj, dizelaj kaj gasaj aŭtoj, kaj kelkaj ŝarĝejoj por elektraj aŭtoj. En januaro 2019 ĉe la aĉetcentro Kristall aperis la unua aŭtomata benzinstacio, funkcianta sen kasejo kaj servistoj[32]. La unuaj ŝarĝejoj por elektraj aŭtoj aperis en novembro 2017[33] kaj oktobro 2019 ilia nombro atingis ses, el kiuj kvar estas rapidaj (DC) kaj du malrapidaj (AC). Krome funkcias 20 neoficialaj ŝarĝejoj ĉe ĉiuj ĉefaj vojoj rande de la urbo. Multaj posedantoj de elektraj aŭtoj havas proprajn ŝarĝilojn surstrate, konektitajn al iliaj hejmaj elektroretoj kaj alireblaj por iu ajn posedanto de elektra aŭto. Ĉiuj ŝarĝejoj estas markitaj en mapo kaj serĉeblas per poŝtelefona aplikaĵo plugshare.com. En januaro 2021 en Tjumeno haveblis pli ol 300 elektraj aŭtoj kaj ĉiusemajne aperas pliaj[34]. Ekzistas klubo de posedantoj de la elektraj aŭtoj, kiu havas propran retejon kaj aranĝas renkontiĝojn[35].

Taksioj[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias ĉiuj ĉefaj taksiaj servoj, inkluzive de Yandex Taksio, Uber, BlaBlaCar, Maxim kaj aliaj.

Bicikloj[redakti | redakti fonton]

Nombro de biciklantoj aktive kreskas, sed la infrastrukturo postrestas. La biciklaj parkumejoj haveblas ĉe ĉiu aĉetcentro aŭ kafejo kaj en multaj aliaj lokoj. Biciklejoj malmultas (sume 52,29 km)[36] kaj ilia konstruado alfrontas malfacilaĵojn pro manko de spaco en la urbocentro.

Aktiva disvolviĝo de la infrastrukturo komenciĝis en 2017 post opinisondo, dum kiu la urbanoj nomis tion inter la ĉefaj prioritatoj. La unua granda biciklejo estis konstruita laŭlonge de strato Ŝirotnaja (urborando). Sekvis biciklejoj en kelkaj placoj kaj parkoj. En 2019 devos aperi pliaj 9 km, interalie nova biciklejo kunigos Gilovan boskon kaj la kajon de rivero Turo. Fine devos formiĝi reto de biciklejoj 195 km longa kaj kuniganta ĉiujn urbopartojn. Kun intervalo je kelkaj kilometroj aperos riparejoj, kie ĉiu povos fiksi biciklon sur speciala rako kaj ripari ĝin, uzante disponigeblajn ilojn[37][36].

La 12-an de junio 2019 okaze de la Tago de Rusio okazis bicikla parado, kiun partoprenis 4 mil biciklantoj[38]. La 19-an de majo 2019 la urbo partoprenis en la tutlanda aranĝo "Al laborejo — sur biciklo", okupinte la sesan lokon laŭ nombro de registritaj partoprenantoj[39]. Ĉiujare en aŭgusto sur la kajo de rivero Turo okazas bicikla parado "Sinjorino sur biciklo" (ruse Леди на велосипеде)[40].

Krom multnombraj vendejoj funkcias ankaŭ luejoj de bicikloj[41]. Ekde la 10-a de majo 2020 funkcias senkontakta luigado de elektraj skutiloj, dise lokitaj tra la urbo[42]. En aŭgusto 2020 aperis la sama servo pri luado de bicikloj[43]. Ekde la 15-a de julio 2021 funkcias municipa servo pri luigado de bicikloj. Ĝi inkluzivas 10 surstratajn senkontaktajn luejojn, lokitajn laŭ stratoj Lenin kaj Respubliko, de la placo Nikolskij ĝis la teknoparko. Sume per ĝi lueblas 100 bicikloj[44].

Piedira transporto[redakti | redakti fonton]

Trotuaroj en la urbo estas plejparte ebenaj, asfaltitaj aŭ pavimitaj per trotuaraj platetoj. Haveblas unu piedira ponto trans la rivero Turo kaj kelkaj pontoj trans malpli grandaj riveroj. Havbelas kelkaj subteraj pasejoj kaj pluraj superteraj, kondukantaj trans stratojn, ŝoseojn kaj fervojon. Iuj trafiklumoj estas ŝalteblaj laŭpete de piedirantoj.

En Tjumeno loĝas ĉirkaŭ 2 000 rulseĝuloj[45]. Estas realigata regiona programo kadre de kiu piedira infrastrukturo estas adaptata al bezonoj de handikapuloj. Ĉiuj vendejoj, oficejoj kaj aliaj organizaĵoj havas ramplojn, ebligantajn al rulseĝuloj eniri. Se tio ne eblas, oni instalas tabulojn kun telefonnumeroj aŭ vokbutonojn, kies uzado venigos homojn kiuj asistos eniron de respektiva persono. Novkonstruitaj aŭ rekonstruitaj trotuaroj havas deklivojn ĉe pasejoj. Ĉiuj poŝtejoj, riverkajo kaj kelkaj aliaj lokoj havas tabulojn kun informoj en Brajlo-skribo. Funkcias ruslingva retejo kun mapo, per kiu eblas konsulti informojn pri alirebleco de diversaj lokoj en la urbo [2]. Tamen rulseĝuloj ofte plendas pri malperfekteco de la infrastrukturo, speciale tiu malnova, sed foje ankaŭ pri novaj konstruaĵoj[45].

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

Publika transporto de la urbo konsistas en kelkcent busoj kaj itineraj taksioj, kiuj navedas laŭ 124 itineroj (vintre — 108) sume longaj je 627,6 km[46]. De printempo ĝis aŭtuno nombro de la itineroj estas pli granda, ĉar aldoniĝas tiuj eksterurbaj aŭ urborandaj, kiuj celas daĉajn vilaĝetojn, do kutime funkcias nur somere, kiam urbanoj prizorgas legomojn kaj fruktojn ĉe siaj somerdomoj. La 1-an de januaro 2023 funkciis 1 469 haltejoj, ĉiujare ilia nombro kreskas je 30–50. Por publika transporto estas destinitaj 22,5 km da buskoridoroj[46]. En decembro 2019 la retejo Domofond.ru publikigis rangoliston, kreitan surbaze de enketado de 90 mil homoj, en kiu Tjumeno okupis la unuan lokon ne nur kiel plej komforta urbo de Rusio, sed ankaŭ kiel la urbo kun plej bona publika transporto[47].

Busoj[redakti | redakti fonton]

La busoj estas rusiaj (LiAZ-5292, LiAZ-5293 kaj LiAZ-6213, NefAZ) kaj importitaj, inter kiuj dominas busoj de la Minska Aŭtomobila Uzino (MAZ-103, MAZ-206). Ĉiuj busoj havas aŭtomatajn soninformilojn pri haltoj, 52% havas elektronikajn informtabulojn, 66,6% estas malaltplankaj, adaptitaj al bezonoj de handikapuloj. Plejparto de la busoj jam estas verdaj kaj oni planas ke ĉiuj busoj havos tiun koloron por fari publikan transporton pli bela kaj rekonebla. La sola escepto estas busoj de Aviaekspress (ruse Авиаэкспресс), cirkulantaj inter flughaveno Roŝĉino, fervoja stacidomo kaj busa stacidomo — ili estas ruĝaj. Averaĝa buso aĝas 5,6 jarojn. Sume estas uzataj 1 309 busoj kaj busetoj[46].

En 2018 estis aĉetitaj 165 busoj kaj unu elektrobuso kun gvatkameraoj kaj klimatiziloj[48]. Ekde 2019 ĉiuj novaj busoj havas po kvar USB-ŝarĝejojn por poŝtelefonoj kaj enmuntitajn elektronikajn pagilojn[49]. En aprilo 2019 venis la unuaj el 42 menditaj busoj LiAZ de nova generacio. Krom la menciitaj avantaĝoj ili havos sensilojn, kiuj ne fermos la pordojn ĝis en aperturo troviĝas pasaĝero[50]. En marto 2022 venis 80 novaj busoj, inkluzive 15 LiAZ-6213[51]. En 2022–2023 estis aĉetitaj 114 busoj LiAZ, el kiuj 34 venis en 2023[52].

Por ŝpari monon kaj malaltigi aerpoluadon, oni planas transigi la publikan transporton al gaso. En aŭgusto 2019 venis la unuaj 10 busoj de LiAZ, uzantaj metanon, en oktobro — pliaj 30[53][54].

En decembro 2017 estis aĉetita la unua elektrobuso, kiu ekveturis laŭ la itinero N 10 (flughaveno — fervoja stacidomo — busa stacidomo)[55]. Ĝia hejtado tamen okazas pere de dizela sistemo[56]. Praktiko montris, ke ĝia baterio sufiĉas por 80 km (anstataŭ oficiale deklaritaj 100 km), do oni devas ŝarĝi ĝin inter la veturoj[57]. Ĝi estis aĉetita kun granda rabato, donita pro aĉeto de granda nombro de dizelaj busoj, tamen plu kostis duoble pli ol ordinara dizela buso. Aŭtoritatoj promesis aĉeti pliajn elektrobusojn se iliaj prezoj malaltiĝos[58]. Tio estas la unua (kaj ankoraŭ sola) buso, funkcianta sen konduktoro[59].

En 2019 oni planis konstrui en 9 itineroj 152 pli komfortajn bushaltejojn kun aldonaj servoj, inkluzive 38 forme de hejtataj ŝirmejoj, kun USB-ŝarĝejoj kaj senpaga aliro al Wi-Fi. La novaj haltejoj havos elektronikajn informpanelojn kun busa horaro, gvatkameraojn, polican vokbutonon, vendomaŝinojn kaj pagilojn por transportaj kartoj[48]. Tamen la plano ne estis realigita kaj en februaro 2020 oni anoncis ĝin denove kiel realigotan ĉi-jare[60]. Tamen pro la pandemio de KOVIM-19 kaj kauzita de ĝi ekonomia malkresko la projekto estis prokrastita. En decembro 2020 aperis tri unuaj inteligentaj haltejoj: unu en strato Lenin apud la urba administracio kaj du aliaj en strato Respubliko ĉe la riverkajo kaj la drama teatro. La unua estis sponsorita de la telekomunika korporacio Rostelekom[61], la du aliaj — de Sberbanko[62]. En tiuj haltejoj oni povas konsulti interagajn ekranojn pri busaj itineroj, ŝarĝi siajn elektronikaĵojn per USB, uzi Wi-Fi. La haltejoj havas gvatkameraojn[61].

La veturado ekde januaro 2024 kostas 31 rublojn (30 se pagi per karto)[63]. Transportado de bicikloj, skutiloj kaj muzikiloj ekde julio 2021 estas senpaga[64].

Oni povas pagi al konduktoro kontante, per bankokarto aŭ per speciala transporta karto. Per unu karto oni povas pagi maksimume du biletojn[65]. Maŝinoj por aĉeti kaj replenigi la transportan karton staras ĉe pluraj bushaltejoj. Lernejanoj dum lernoperiodo povas uzi transportan karton Ŝkolnik (Lernejano) dufoje tage, pagante po nur 5 rublojn. La gepatroj povas kontroli staton de la karta konto kaj plenigi ĝin per sistemo "Elektronika Lernejo de Tjumena provinco"[66]. Ene de 60 minutoj pasaĝero povas fari du veturojn per la sama bileto, do transiri de unu buso al alia; por tio necesas pagi per transporta karto[63].

Ekde novembro 2018 la gepatroj (aŭ aliaj respondeculoj) estas informataj ke mono el kartoj de iliaj infanoj baldaŭ elĉerpiĝos[67].

Ekde 2013 funkcias aplikaĵo Тюмень. Транспорт (Tjumeno. Transporto)[68], kiu uzeblas en poŝtelefonoj surbaze de Android kaj iOS. Per ĝi oni povas vidi ĉiujn itineron kaj haltejojn, spuri enrete ĉiun buson kaj prognozi ĝian alvenon surbaze de ĝia horaro kaj enreta spurado. Oni povas ricevi tiujn informojn ankaŭ per retejo de la municipa transporta kompanio Tjumengortrans aŭ per Google Maps[69] aŭ per poŝtelefona aplikaĵo Yandex Mapoj.

Krome oni povas ricevi datumojn pri la busaj itineroj kaj spuri la busojn per poŝtelefona aplikaĵo 2GIS aŭ ĝia ret-versio.

Itineraj taksioj[redakti | redakti fonton]

Krome tra la urbo trafikas kelkcent itineraj taksioj, kiuj interligas ĉefe urborandojn kaj maldense loĝatajn urbopartojn. Plejparte tio estas busetoj GAZelle NEXT, sed foje ankaŭ Ford kaj aliaj.

Planoj[redakti | redakti fonton]

Oni pridiskutis plurajn variantojn de evoluo de la tjumena transporto. Ĝenerale la aŭtoritatoj planas evoluigi la publikan transporton kaj deteni tiun personan, speciale en la urbocentro. Metroo estas agnoskita nerealisma pro tro altaj kostoj de konstruado kaj kompakteco de la urbo. Trolebusoj estas rifuzitaj kiel tro multekostaj kaj malrapidaj. Oni pripensas eblecojn apliki rapidan tramon[70] kaj malpezan metroon. Ĉiuj ŝanĝoj en la publika transporto okazas surbaze de komputila modelo, uzata ekde 2015[71].

En 2018 unu komercisto komencis kolektadon de subskriboj por lanĉi sian projekton de privata malpeza metroo. Li planas fari ĝin senpaga, kovrante ĉiujn elspezojn per luigado de ejoj, kaj asertas ke la investoj revenos en du jaroj. Tamen nek vasta pridiskutado, nek realaj paŝoj sekvis[72].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislavo Belov (2019-05-31) Koĉero, ek!. Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-06-02. Alirita 2019-06-02.
  2. Stanislavo Belov (2018-05-26) Vojo al ĉielo aŭ Pioniroj de aviado en Siberio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26.
  3. История развития Тюменской авиации (Тюменского Управления Воздушного транспорта) (ruse). Тюменское МТУ ВТ ФАВТ. Arkivita el la originalo je 2019-07-30. Alirita 2019-07-30.
  4. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 152. ISBN = 5-93020-083-1.
  5. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 197. ISBN = 5-93020-083-1.
  6. Исмагилов А. А. Развитие гражданской авиации Тюменской области в 1964–1991 гг.. Диссертация на соискание уч. ст. канд. ист. наук. Сургут, 2017. С. 21-22.
  7. Состоялось официальное торжественное открытие реконструированного Аэропорта Рощино! (ruse) (2019-07-30). Arkivita el la originalo je 2019-07-30. Alirita 2019-07-30.
  8. Ямал может поссориться с Тюменью из-за аэропорта Рощино (ruse). Novij Den (2018-12-14). Arkivita el la originalo je 2019-07-30. Alirita 2019-07-30.
  9. Stanislavo Belov (2018-11-19) Vojoj de Tjumeno aŭ Siberianoj kontraŭ koto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2019-07-29.
  10. Stanislavo Belov (2018-11-14) Andreo Tekutjev — severa bonfaranto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-07-01. Alirita 2019-03-11.
  11. Тюменская детская железная дорога (ruse). Rusiaj Fervojoj. Arkivita el la originalo je 2019-07-30. Alirita 2019-07-30.
  12. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 123. ISBN = 5-93020-083-1.
  13. 13,0 13,1 О тюменском автовокзале (ruse). ГБУ ТО "Объединение АВ и АС". Arkivita el la originalo je 2019-07-21. Alirita 2019-07-21.
  14. 14,0 14,1 Stanislavo Belov (2018-04-08) Cara Remparburgo — de festejo al ludejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-05-04.
  15. Лев Боярский (2014-06-04) История тюменского автобуса (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2017-01-18. Alirita 2019-07-30.
  16. Железнодорожный вокзал Тюмень (ruse). La fervoja stacidomo de Tjumeno. Arkivita el la originalo je 2023-11-02. Alirita 2019-07-28.
  17. На тюменском вокзале стартует «Императорский маршрут» (ruse). Park72.ru (2018-07-02). Arkivita el la originalo je 2023-06-23. Alirita 2019-07-30.
  18. ТКАД: кольцо вокруг Тюмени замкнулось (ruse). Tjumenskaja Linija (2018-11-22). Arkivita el la originalo je 2020-10-10. Alirita 2019-07-30.
  19. Олеся Белозерова (2020-04-17) Власти готовятся строить второе транспортное кольцо вокруг Тюмени (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2021-02-07. Alirita 2021-01-28.
  20. Артем Романов (2020-07-28) Вокруг Тюмени построят второе транспортное кольцо (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2021-01-28.
  21. Матвей Бессонов (2021-01-26) В Тюмени в 2022 году начнут строительство второй объездной дороги (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-28.
  22. Ксения Лахтина (2024-01-31) В Тюменской области продлят объездную дорогу (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2024-01-31. Alirita 2024-02-07.
  23. Тюмень лидирует по качеству дорог, Москва только на третьем месте (ruse). SuperJob.ru (2018-11-15). Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-07-28.
  24. Артем Зубков (2018-05-30) В историческом центре Тюмени движение станет односторонним (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2018-06-02. Alirita 2019-07-28.
  25. Парковка набережной Туры стала платной (ruse). Moi-Portal.ru (2019-04-08). Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2019-07-28.
  26. Тюменцы собирают подписи под требованием сделать парковку на набережной бесплатной (ruse). Park72.ru (2019-04-09). Arkivita el la originalo je 2019-04-14. Alirita 2019-07-28.
  27. Михаил Захваткин (2019-04-12) Единое парковочное пространство. Где в Тюмени появятся новые платные парковки? (ruse). MegaTyumen.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-07-28.
  28. Анна Яровая (2021-03-15) Все парковки в центре Тюмени сделают платными в этом году (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-08-13. Alirita 2021-08-13.
  29. Постановление Администрации города Тюмени от 18.10.2021 № 215-пк «О внесении изменений в постановление Администрации города Тюмени от 25.04.2016 № 102-пк» (ruse). Administracio de Tjumeno (2021-10-22). Arkivita el la originalo je 2022-02-14. Alirita 2022-02-14.
  30. Артур Галиев (2023-01-31) Весь центр Тюмени теперь стал платным для автомобилистов. Где парковаться дороже всего? (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-01-31. Alirita 2023-03-17.
  31. Анастасия Малышкина (2023-02-04) В Тюмени поменяли время работы платных парковок (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-02-04. Alirita 2023-03-17.
  32. В Тюмени на парковке ТЦ «Кристалл» открылась умная автозаправка (ruse). Moj Gorod (2019-01-30). Arkivita el la originalo je 2019-07-21. Alirita 2019-07-21.
  33. В Тюмени установили первые быстрые зарядки для электромобилей (ruse). Vsluh.ru (2017-11-07). Arkivita el la originalo je 2018-02-17. Alirita 2019-07-21.
  34. Ярослав Скорик (2021-01-26) «Большой смартфон на колесиках»: тюменец — о том, как электромобиль переносит суровую зиму (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-03-03. Alirita 2021-04-06.
  35. В Тюмени показали «автомобили будущего» (ruse). TyumenPro (2019-06-12). Arkivita el la originalo je 2019-06-17.
  36. 36,0 36,1 Любовь Гордиенко (2019-07-24) Велосипедный маршрут: микрорайон станет ближе к центру (ruse). Tjumenskije Izvestija. Alirita 2019-07-28.
  37. Совещание на велосипедах: Руслан Кухарук встретился с представителями велосообщества (ruse). Park72.ru (2019-07-18). Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-07-28.
  38. Иван Горбунов (2019-06-12) День России тюменцы отпраздновали велопарадом (ruse). MegaTyumen.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-07-28.
  39. Александра Марчук (2017-05-19) 13 километров за 40 минут: тюменцы поддержали всероссийскую акцию и отправились на работу на велосипеде (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-29. Alirita 2019-07-29.
  40. Артемий Романов (2019-07-28) «Леди на велосипеде» пройдет в Тюмени вновь (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-07-28.
  41. Прокат велосипедов в Тюмени (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-05-29.
  42. Яна Шулика (2020-05-13) Сканируй код и уезжай. В Тюмени в разгар пандемии открылся сервис аренды самокатов (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-08-13. Alirita 2021-08-13.
  43. Яна Шулика (2020-08-17) На тюменских улицах появились велосипеды, которые можно взять напрокат (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-08-13. Alirita 2021-08-13.
  44. Артур Галиев (2021-07-15) В Тюмени открылся городской велопрокат: как он работает и сколько стоит (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-08-13. Alirita 2021-08-13.
  45. 45,0 45,1 Анастасия Железнова (2017-07-14) По городу на инвалидной коляске: тюменцы сняли на GoPro, как прогулка становится полосой препятствий (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-07. Alirita 2021-01-28.
  46. 46,0 46,1 46,2 Пассажирский транспорт общего пользования (ruse). Administracio de Tjumeno. Alirita 2024-02-07.
  47. Названы лучший и худший города России (ruse). Lenta.ru (2019-12-12). Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2020-02-18.
  48. 48,0 48,1 Виктор Нестерук (2019-04-16) В Тюмени появятся автобусы с зарядками для гаджетов и остановки c доступом в интернет (ФОТО) (ruse). Novij Den. Arkivita el la originalo je 2019-07-21. Alirita 2019-07-21.
  49. Маргарита Калинкина (2019-04-23) Зеленых автобусов и маршрутных такси в Тюмени будет больше (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-07-21.
  50. Как раз вовремя: в Тюмени появились автобусы с кондиционерами (ruse). NashGorod.ru (2019-04-12). Arkivita el la originalo je 2019-07-21. Alirita 2019-07-21.
  51. Павел Красоткин (2022-03-10) Как авиалайнеры: тюменцев будут возить автобусы с сигнализацией, камерами и зарядкой для смартфонов (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-03-13. Alirita 2022-04-18.
  52. Елена Волкова (2024-01-29) Более 100 новых автобусов запустили в Тюмени за два года (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2024-02-07. Alirita 2024-02-07.
  53. Юрий Шестак (2019-10-24) На маршруты выехали 30 новых пассажирских автобусов на метане (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-10-26. Alirita 2019-10-26.
  54. В рейс готовы! (2019-10-26) В рейс готовы! (ruse). Tjumenskije Izvestija. Alirita 2019-10-26.
  55. Михаил Калянов (2017-12-27) Как поймать электробус в Тюмени – рецепт от мэрии (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2017-12-27. Alirita 2024-01-26.
  56. Вита Захарова (2018-01-25) В ТПАТП объяснили, почему дымит электробус (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2018-01-25.
  57. Тюменский электробус оказался на 20% слабее, чем заявлено (ruse). Vsluh.ru (2018-05-04). Arkivita el la originalo je 2018-05-04. Alirita 2019-07-21.
  58. Анна Яровая (2019-11-13) Губернатор рассказал, когда в Тюмени станет больше электробусов (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-09-24. Alirita 2020-09-24.
  59. Юлия Мальцева (2018-06-08) Первый тюменский электробус помог перевозчику сэкономить на зарплате кондукторов (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-09-24. Alirita 2020-09-24.
  60. Валерия Пащенко (2020-02-19) На магистральных улицах Тюмени появятся отапливаемые остановки (ruse). Argumentoj kaj Faktoj. Arkivita el la originalo je 2020-02-21. Alirita 2020-02-21.
  61. 61,0 61,1 Радик Енчу (2020-12-23) В Тюмени появилась умная остановка — она умеет заряжать телефон и следить за автобусами (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-12-23. Alirita 2021-01-23.
  62. На Новый год Сбер подарил Тюмени две «умные» автобусные остановки (ruse). 72.ru (2020-12-30). Arkivita el la originalo je 2021-01-01. Alirita 2021-01-23.
  63. 63,0 63,1 С 1 января 2024 изменятся тарифы на перевозку в общественном транспорте и начнет действовать пересадочный тариф (ruse). Tjumenskij transport (2023-12-28). Arkivita el la originalo je 2023-12-29. Alirita 2024-02-07.
  64. Олеся Белозерова (2021-06-26) В тюменских автобусах разрешили провозить велосипеды и самокаты (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-07-26. Alirita 2021-08-13.
  65. Юлия Мальцева (2019-01-19) Тюменцам разрешили платить в автобусе за два билета одной банковской картой (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-09-24. Alirita 2020-09-24.
  66. Артем Зубков (2019-01-28) Баланс карты «Школьник» можно пополнить в системе «Электронная школа Тюменской области» (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-01-28. Alirita 2019-07-28.
  67. Анастасия Жердина (2018-11-01) Тюменцев будут предупреждать о том, что на транспортных картах их детей заканчиваются деньги (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-09-24. Alirita 2020-09-24.
  68. Мобильное приложение «Тюмень. Транспорт» (ruse). Тюменский транспорт. Arkivita el la originalo je 2023-10-04. Alirita 2019-07-21.
  69. Google Карты покажут движение тюменских автобусов (ruse). Tjumenskaja Linija (2019-07-02). Arkivita el la originalo je 2019-07-21. Alirita 2019-07-21.
  70. Екатерина Петрова (2020-09-11) «У него большая провозная способность»: в мэрии рассказали, где в Тюмени должен появиться трамвай (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-09-19. Alirita 2020-09-24.
  71. Димитрий Юриев (2016-09-22) Какой транспорт мог бы ездить по Тюмени: от монорельса и трамваев до настоящего подземного метро (ruse). NG72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-07-28.
  72. В Тюмени могут построить надземное метро. RBC (2018-04-23). Arkivita el la originalo je 2019-07-28. Alirita 2019-07-28.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.