Saltu al enhavo

Bogandinskoje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bogandinskij.
Bogandinskoje
(Богандинское)
Kilki
vilaĝo
Preĝejo de Elija. Bogandinskoje, 2023.
Flago
vilaĝo
Oficiala nomo: Богандинское
Deveno de nomo: Loko situanta je unutaga distanco
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumena distrikto
kampara municipo Vinzila kampara municipo
Ŝoseo R-402
Rivero Piŝmo, lago Ploskoje
Situo Bogandinskoje
 - koordinatoj 56° 57′ 19″ N 65° 49′ 22″ O / 56.95528 °N, 65.82278 °O / 56.95528; 65.82278 (mapo)
Loĝantaro 465[1] (2024)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625530
ОКТМО 71644455101
OKATO 71244855001
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Bogandinskoje (Rusio)
Bogandinskoje (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Bogandinskoje (Tjumena provinco)
Bogandinskoje (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Vikimedia Komunejo: Bogandinskoye
Map
vdr

Bogandinskoje (ruse Богандинское), antaŭe ankaŭ nomita Kilki (ruse Килки), estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Vinzila kampara municipo (ruse Винзилинское сельское поселение).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bogandinskoje situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur dekstra bordo de rivero Piŝmo, proksimume 18 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno, je supermara alteco 57 metroj. Norde ĝin borderas Piŝmo, sude situas lago Ploskoje, okcidente iras la ŝoseo R-402 post kiu situas vilaĝo Vinzili, nordoriente vilaĝo Piŝminka.

Ĉirkaŭ Bogandinskoje
rivero Piŝmo
SNT Lesnije Zori
Piŝminka
R-402
Vinzili
Bogandinskoje
Kiŝtirla SNT Olĥovoje
SNT Viŝenka
SNT Kaŝtirlinka
SNT Ĉerjomuŝki
lago Ploskoje

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Loĝantaro de Bogandinskoje
1893[2] 2010[3] 2024[1] - - - - - -
912 362 465 - - - - - -

Sian nomon la vilaĝo ricevis pro apuda rivero Boganda. Siavice la nomo Boganda derivas de la tataraj vortoj bogen (hodiaŭ) kaj anda (loko), do loko situanta je unutaga distanco. Ĝi efektive estis atingebla je unu se veturi de la malnova tatara ĉefurbo Ĉimgi-Tura. Deveno de la alia nomo (Kilki) restas malklara[4].

La vilaĝo estis establita en la unua duono de la 17-a jarcento[5].

Unuflanke la vilaĝo estis ĉirkaŭita de densa arbaro, kreskinta sur sabla grundo, de alia flanko fluis rivero Piŝmo[6]. Poste tra ĝi iris la Irkutska poŝta landvojo (Jalutorovska landvojo), do aperis pluraj forĝejoj, veturigistoj, metiistoj farantaj sledojn kaj ĉarojn ks[7].

Dum la ribelo de Emeljan Pugaĉov multaj lokanoj aliĝis al lia armeo, do post malvenko de la ribeluloj guberniestro Denis Ĉiĉerin ordonis en novembro 1774 starigi en la vilaĝo pendumilon, radon por radumo kaj Ge-turmentilon (ruse глаголь), al kiu ĉe la ripo estu pendigita ribelulo. La tri ekzekutiloj staris antaŭ la preĝejo ĝis julio 1775[8]. Fine de la 18-a jarcento en la vilaĝo estis ĉirkaŭ 500 kortoj, kies loĝantoj estis agrokulturistoj, veturigistoj, metiistoj[9].

Tra la vilaĝo sekvis la Irkutska poŝta landvojo (Jalutorovska landvojo), en la setlejo funkciis poŝtejo. Loĝantoj okupiĝis pri veturigado laŭ la landvojo, transportado trans Piŝmo elbordiĝanta printempe kaj aŭtune; transportado de negocistaj varoj. Prosperis ankaŭ terkultivado, fiŝkaptado, ekstraktado de peĉo kaj gudro vendataj je lokaj foiroj. Iuj komercis pri paperoj. Funkciis ĝis 18 gastejoj, en kiuj jare haltis ĝis po 10 mil ĉevaloj[10].

Komence de la 1860-aj jaroj en Bogandinskoje estis 189 kortoj, en kiuj loĝis 449 viroj kaj 450 inoj. Vilaĝanoj kultivis 1 000 desjatinojn (1 092,5 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 800 ĉevalojn, 500 bovinojn, 700 ŝafojn, 200 kaprojn kaj 450 porkojn[11].

En 1893 la vilaĝo jam estis centro de Bogandinska subdistrikto (ruse Богандинская волость), al kiu apartenis vilaĝoj Vojnovko, Zajkovo, Gilovo, Bikovo, Knjaĵevo kaj Golovino. La unua subdistrikta skribisto (ruse волостной писарь) estis I. I. Rastogajev[12]. En Bogandinskoje tiujare estis 289 kortoj kaj loĝis 912 homoj[2].

En 1880 malfermiĝis alfabetiga lernejo[2].

Komence de la 20-a jarcento en la vilaĝo funkciis poŝtejo, 10 gastejoj, kelkaj forĝejoj, vilaĝa lernejo, barakoj por transmigrantoj (ruse переселенческие бараки), etapa ripozejo por ekzilitoj, tri akvomuelejoj. En 1912 aperis la unuaj buterfarejoj[13]. Sed apero de la fervojo en 1911 forte trafis la vilaĝon, kies ĉefa elspezo rilatis al la Jalutorovska landvojo, priservado de veturantoj kaj transportado de la kargoj kaj pasaĝeroj. Veturigistoj komencis amase forlasi la vilaĝon kaj krei novajn setlejojn, kie ili okupiĝis pri agrokulturo: Kijevo, Karnauĥovo, Filippoviĉi, Maraj. Transmigrintoj el Eŭropa Rusio establis apude vilaĝojn Kordon, Saksino, Amanadskije Jurti ka. Al vilaĝo Taĉkal estis ekzilitaj membroj de la sekto sabatanoj en[13].

En julio 1918 la Jalutorovska Distrikta Operacia Taĉmento (ruse Ялуторовский уездный оперативный отряд) el 300 homoj dum 10 tagoj estis defendanta la vilaĝon kontraŭ ofensivo de la Blanka Armeo kaj la Ĉeĥoslovakia Legio. Retiriĝon de la ruĝarmeanoj ŝirmis 10 batalantoj, kiuj sin kaŝis apud la preĝejo kaj pereis, ebliginte al la aliaj retiriĝi al Tjumeno[4].

La 12-an de aŭgusto 1919 estis establita la Bogandinska Subdistrikta Revolucia Komitato (ruse Богандинский волостной ревком). La 8-an kaj 9-an de septembro okazis elekto de la subdistrikta konsilio (ruse волисполком)[13].

En 1930 en Bogandinskoje estis establita komuno, poste kolĥozo "Vojo de Lenin" (ruse Путь Ленина). En la 1980-aj jaroj tie funkciis filio de sovĥozo "Tjumenskij", okupiĝanta pri bredado de buĉobrutoj[4].

En 1993 Bogandinskoje estis centro de la Niĵnepiŝminska kampara konsilio (Malsuprapiŝma kampara konsilio; ruse Нижнепышминский сельсовет), al kiu apartenis ankaŭ vilaĝoj Piŝminka, Maraj, Ĵeleznij Perebor kaj Amanadskoje[13]. Ĝi estis malestablita la 19-an de aprilo 2019 pro aliĝo al la novestablita Vinzila kampara municipo[14][15].

La preĝejo ekzistis jam en 1774, kion atestas ordono de la guberniestro Denis Ĉiĉerin starigi antaŭ ĝi tri ekzekutilojn por lokanoj, subtenintaj la ribelon de Emeljan Pugaĉov[8]. Ĝi estas menciata ankaŭ komence de la 1860-aj jaroj[6]. En 1906 estis konstruita brika preĝejo, konsekrita en 1908. Tiujare ĝia pastro estis Vladimir Malinovskij[2].

En julio 1918 apude sin kaŝis kaj pereis surloke 10 ruĝarmeanoj, kiuj ŝirmis retiriĝon de la Jalutorovska Distrikta Operacia Taĉmento (ruse Ялуторовский уездный оперативный отряд) kontraŭ ofensivo de la Blanka Armeo kaj la Ĉeĥoslovakia Legio[4].

En 1930 ĝi estis fermita kaj nur en 1990 restaŭrita[13].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 О Винзилинском муниципальном образовании (ruse). la administracio de Tjumena distrikto (2024). Arkivita el la originalo je 2024-09-04. Alirita 2024-09-04 .
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Владимир Калининский (2011-07-19) 1893-й. Школы и церкви Тюменского района (ruse). Krasnoje Znamja. Arkivita el la originalo je 2011-11-19. Alirita 2024-10-15 .
  3. Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10 .
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 135. ISBN = 5-7529-0067-0.
  5. Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 133. ISBN = 5-7529-0067-0.
  6. 6,0 6,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 59. 
  7. Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 134. ISBN = 5-7529-0067-0.
  8. 8,0 8,1 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 134–135. ISBN = 5-7529-0067-0.
  9. Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 48. ISBN =.
  10. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60. 
  11. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 66. 
  12. Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 48–49. ISBN =.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 49. ISBN =.
  14. Закон Тюменской области от 19 апреля 2019 года N 30 «О преобразовании муниципального образования поселок Винзили и Нижнепышминского муниципального образования Тюменского муниципального района Тюменской области путем их объединения и внесении изменений в отдельные законы Тюменской области» (ruse). la Tjumena Provinca Dumao (2019-04-19). Arkivita el la originalo je 2019-06-24. Alirita 2019-08-16 .
  15. Алексей Буров (2019-04-12) В Тюменской области образованы Винзилинское и Каскаринское муниципальные образования (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-04-14. Alirita 2019-04-29 .