Trotuara plateto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trotuaraj platetoj

La trotuara plateto estas destinita por komfortigo kaj dekora aranĝo de kovroj de trotuaroj, placoj, kajoj, teritorioj antaŭ administrejoj, bankoj ktp.

La trotuaraj platetoj donas al urbo aŭ eksterurba areo civilizitan kaj ordigitan vidon. Anstataŭigo de asfalto per la platetoj havas multajn avantaĝojn. Inter ili estas kaj simpleco de kunmetado, kaj foresto de flakoj, kaj plaĉa ekstera vido de la trotuaraj platetoj, kaj ties longa ekspluatado kompare kun la aliaj kovroj.

Nuntempe la trotuaraj platetoj estas fabrikataj de larĝa kolora gamo pere de enigo en betonan miksaĵon diversajn kolorigilojn. El la ordinara portlanda cemento oni produktas la trotuarajn platetojn de iom malpli helaj tonoj, karakterizitaj por la natura ŝtono, kaj se uzi la blankan cementon poveblas ricevi tiujn de helaj intensaj tonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]