Gyelpoi tenzhu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Druk tsendhen (dzonka : འབྲུག་ཙན་དན་; "reĝo de la tondra drako"),[1] estas la nacia himno kaj la standarda nomo por la nacia himno de Butano. La himno nomiĝis kiel Gyelpoi tenzhuGyel lu ("nacia kanto"). Kun la komponado en 1996 de oficiale rekonita versio kiel nacia himno la nomo gyel lu por la nacia himno ne plu longe estas uzata.[2]

Teksto[redakti | redakti fonton]

Originala teksto[redakti | redakti fonton]

Origine, la teksto de la nacia himno, kiun verkis la Dŝo Gjaldon Tinlej, havis nur dek du liniojn. Libere tradukita ĝi tekstas jene:

En la suda regno, kie kreskas la cipresoj –
La gardanto de la darmo de la du veroj,
La reĝo de druk, la nobla monarko
Ke ĝia esenco estu stabila, ĝia lotuspiedo senŝancela!
La saĝeco de lia koro kreskas,
La verkoj de la spiritaj kaj naciaj tradicioj ekfloras,
Dum la glora potenco de la ĉielo similas.
Ke la popolo povu flori kaj prosperi!
En la drukpa reĝlando de la nesuperebla darmo
Floras la instruoj de la klerismo.
Sufero, malsato kaj malakordo malaperas.
Ke la suno de la paco kaj feliĉo brilu!

La teksto estis malfacile muzikumebla pro sia longeco. Kun la aprobo de la reĝo, Daŝo Ŝingĥar Lam, sekretario de la reĝo, kaj lia konsilisto Daŝo Sangaj Dorji mallongigis la tekston el 1964 ĝis ses linioj en kiu precipe la vorto lho estis anstataŭigita de druk.

Oficiala teksto[redakti | redakti fonton]

Dzonke[3][4] Transskribo Traduko en Esperanto (libera traduko)
འབྲུག་ཙན་དན་བཀོད་པའི་རྒྱལ་ཁབ་ནང་
དཔལ་ལུགས་གཉིས་བསྟན་སྲིད་སྐྱོང་བའི་མགོན་
འབྲུག་རྒྱལ་པོ་མངའ་བདག་རིན་པོ་ཆེ་
སྐུ་འགྱུར་མེད་བརྟན་ཅིང་ཆབ་སྲིད་འཕེལ་
ཆོས་སངས་རྒྱས་བསྟན་པ་དར་ཞིང་རྒྱས་
འབངས་བདེ་སྐྱིད་ཉི་མ་ཤར་བར་ཤོག་
Druk cendhen kepaj gelĥap na
Pel luk njik tensi kjongŭaj gin
Druk gelpo ngadak rinpoĉhe
Ku gjurme tenĉing ĉhap sid phel
Ĉhoj sanggaj tenpa darĵhing gel
Bang dekit njima ŝar ŭar ŝok.
La regno de la tondra drako, kie cipresoj kreskas,
La rifuĝejo de la gloraj spiritaj kaj naciaj tradicioj!
La draka reĝo de Butano, la nobla monarko,
Lia memo estas eterna, lia regado prospera!
La doktrino de la vekiĝo floras kaj viglas!
Ke la popolo povu brili kiel la suno de paco kaj feliĉo!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dorji Penjore kaj Sonam Kinga: La Origino kaj la Priskribo de La Nacia Flago kaj Nacia Himno de La Regno de Butano, [5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hrvatska Enciklopedija. Brozović, Dalibor. 1999. 1. Miroslav Krleža. p. 569. ISBN 953-6036-29-0.
  2. Independence Days: Holidays and Celebrations. Blackwell, Amy Hackney. Infobase Publishing, 2009. ISBN 1-60413-101-2. p. 15.
  3. National Anthem. Government of Bhutan. Bhutan Portal.
  4. Bhutan: The Constitution of the Kingdom of Bhutan Arkivigite je 2023-07-04 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. La Origino kaj la Priskribo de La Nacia Flago kaj Nacia Himno de La Regno de Butano. Dorji Penjore, Sonam Kinga [1] The Origin and Description of The National Flag and National Anthem of The Kingdom of Bhutan, The Centre for Bhutan Studies,Thimphu, Bhutan, 2002, ISBN 99936-14-01-7 pdf, 448 kB angle 2017-02-19 [2] arkive 2007-02-02;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]