Hatikva
| הַתִּקְוָה | ||
|---|---|---|
| Hatikva | ||
| La espero | ||
| nacia himno | ||
| lando | ||
| kantoteksto | Naftali Herz Imber, 1878 | |
| muziko | Samuel Cohen, 1888 | |
| ekde | 1948 | |
| muzika ekzemplo | ||
Hatikva (hebree:התקוה [hatikvah ])estas la nacia himno de Israelo. La tekston verkis Naftali Herz Imber en 1878 kiel la poemo Tikvatenu ("nia espero") kaj muzikigis ĝin komence de la 1880-aj jaroj Samuel Cohen.
La unuaj sep notoj estas rekte prenitaj de ĉeftemo en la sonpoemo "Vltavo" (Moldavio) de Bedrich Smetana, kiu siavice estas eble influita de baza ĉeftemo trovebla, interalie, en la itala popolkanto "La Mantovana"[1]. Sonsekvencoj el la sama verko daŭre estas registrataj. Bedrich Smetana estis informita kaj eksplicite pozitiva pri la reuzado de sia materialo.
Ĉe la unua cionisma mondkongreso en 1897 en Bazelo, Svislando, "Hatikva" estis elektita kiel la oficiala kanto de la cionisma movado. Ĝin poste rearanĝis komponisto Paul Ben-Haim, kiu parte bazigis la komponaĵon sur jude-rumanaj popolkantoj.
Tekstoj kaj melodio
[redakti | redakti fonton]
| Teksto hebree | Transliterumo | Teksto Esperante |
|---|---|---|
|
|
|
Kreiva versio fare de AI
[redakti | redakti fonton]Rimarko: Ĉi tiu versio provas kapti la esencon kaj sentojn de la originala Hatikva, adaptante ĝin al la Esperanta lingvo kaj kulturo. Ĝi konservas la ĉefajn temojn de espero, daŭremo, kaj reveno al la patrujo, uzante Esperantajn esprimojn kaj poeziajn strukturojn. Fervore kampanjante por cionismo, multe antaŭ la fonda kongreso de 1897 kun Theodor Herzl, D-ro Zamenhof deturnis sin de ĝi kaj poste kreis la esperantistan himnon "La Espero"
"Espero Eterna"
En koro judea
Animo pulsadas,
Al Cion fidela
La revo ne fadas.
Dum larmoj fluis
Tra jarcentoj longaj,
Ni firme kredis
Je revensonĝoj.
Refreno:
Ne perdiĝos nia espero,
Du mil jarojn ni portis ĝin.
Libera popolo en propra tero,
Jerusalemo, nia destin'.
En niaj preĝejoj
Kaj stratoj antikvaj,
Resonas la voĉoj
De profetoj vivaj.
Ni ree konstruas,
Pasinto renaskas,
La steloj gvidas nin,
Estonto nin maskas.
(Ripeti la refrenon)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hatikva / La espero "L´Esper´"
- https://www.science.co.il/israel/Anthem.php
- http://www.cramim.rishon.k12.il/rishon/romani.mp3 Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- https://www.science.co.il/israel/anthem/Hatikva-Streisand.mp3
- Aŭdi Hatikva Arkivigite je 2008-02-29 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Cionismo
- La Espero (dr. L.L. Zamenhof)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (sveda) Harrison, Dick, ”Smetana och Göteborg”. Svenska Dagbladet, la 29-a de majo 2011.
